Redaktore:

La redaktoro

Lastan monaton mi finfine pretigis la numeron de julio de ĉi tiuj Kajeroj. Kutime estas monatotrio antaŭ publikigo de la sekvanta, sed ĉi foje ni devas denove ven antaŭ vi, legantoj, ĉar ni diris en aprilo, ke la estraro de HALE tiam demisiis, kaj la prezidanto malfermis tempoperiodon por ke tiuj HALEanoj, kiuj tion fari decidu, povos kanditatiĝi al prezidanteco aŭ nova estraro. Ni diris, ke la tempoperiodo estas de aprilo al la unua de oktobro. Post tiu dato, ni publikigos --ni diris--, la kandidatiĝojn, kaj poste ni dirus pri la balotmaniero. Tio okazus, se ĉiu irintus regule, en la Kajero de januaro. Sed la numero de julio iĝis oktobra, kaj anstataŭ pardoni al vi, leganto, tiun de oktobro, ni preferas prezenti al vi ĉi tiun oktobran, kiu vere decembriĝis.

De la aperigo de nia antaŭa numero kelkaj aferoj okazis. Mi eksciis, ke oni intencas krei novan liberecanan Esperanto-asocion en Hispanio, rilatanta al SAT per la konvencio de Gotemburgo. Mi salutas tiun iniciaton elkore kaj varme. Por ke ne ekzistu erarigo, la novan asocion oni nomos SAT-en-Hispanio. Ĝi estos maldekstrema asocio kaj —oni asertis al mi— klopodos plenumi la celojn de SAT asignitajn al ĝi, kaj ne kritiki SATn. Mi ne ankoraŭ konas la ceteran regularon de ĝia statuto, sed tamen mi opinias, ke tio estas bona ideo, kaj pro tio, mi jam petis aliĝi al tiu nova asocio, kaj senpacience atendas respondon de la responsuloj de la plej nova Esperanto asocio de Hispanio.

Tamen, mi ne komprenas, ke se estas tiom aktivaj esperantistoj laboristaj en Hispanio, ke neniu el ili konsideris sendi kandidatiĝon al Prezidanto de HALE aŭ al mi mem, kiel petite de ni en la numero 54-a, en aprilo, por ke estu, almenaŭ, dua kandidatiĝo al estraro de HALE. Mi ne ŝatas kredi, ke mi ne havas anstataŭulon, mi ne deziras esti unika kaj nekabeiĝebla. Min ne ĝenas tio, kion mi faras por Esperanto, sed, tamen, mi konscias, ke devas esti aliaj homoj, kiuj faras mian taskon pli bone kaj efike ol mi faras. Kaj, aldone, ili povus fari ĝin pli pace kaj kontentige al aliaj homoj. Sed, tamen, mi daŭrigos mian agadon ĝis kiam oni sukcesos anstataŭigi min...

Jesuo

Muziko: Adi', Lili' Marlen', komponita de Hans Leip je 1915. Tiu kanto, plej disvastigata de Marlen' Ditriĉ, referencas al sopiro de soldato dum la 1-a mondmilito al plej granda plezuro por li en pacaj momentoj: tiun, kiam li renkontis duonlume belan knabinon por nekonfesindaj celoj. La lanterno, tre ofte citata dum la kanto, memorigas la soldaton pri Marlen'.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 22-an de decembro de 2002.
Laste datumigita je la 27-a de decembro de 2002.

Al kovrilo Kajero 56 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Informas la Prezidanto