Okaze de la ducentjariĝo de Berljoz'

Louis-Hector Berlioz Ĉi tiun jaron, la 11-an de decembro, estas la ducentjariĝo de lia naskiĝo en urbeto La Côte-Saint-André (la marbordo de Sankta Andreo), kuŝante inter Vienne (vjen), Lyon (ljon) kaj Grenoble (grenobl), je la kvina matene. Li pasis dek ok jarojn tie, kaj poste li translokiĝis al Parizo celante iĝi doktoron, same kiel lia patro. Tamen, en 1822 li komencis studi muzikon, kaj en 1826 li iĝis lernanto de la fama Konservatorio de Parizo.

Li konis aktorinon irlandan, kiu rolis Ofelian en la verko de Ŝeskpir Hamlet, kaj arde enamiĝis al ŝi kaj al la verkoj de la majstro de Anglio. En 1830 li komponis la Simfonion Fantazian (partoj unua:Revoj kaj pasioj, dua: Balo, tria: Sceno en kampoj, kvara: Marŝo al mortiĝejo, kaj kvina: Sonĝo pri nokto sabata), sian plej faman verkon, kiun li subtitolis Epizodoj en vivo de artisto, kie oni volas vidi lian pasion por Miss Smithson.

Aliaj famaj verkoj de Berljoz' estas Haroldo en Italio, Simfonio funebra kaj triumfa, Romeo kaj Julieto, la Granda Meso de mortintoj (alidirate Requiem), La trojanoj, la Roma karnavalo kaj la opero Benvenuto Ĉelini, kiu ne estis tre sukcesa tiam.

Estas bedaŭrinda afero, ke Berljoz ne konis Esperanton, ĉar li havis multajn trajtojn komunaj al la tipa esperantisto. :-) Li mortis en 1869, tio estas, 18 jaroj antaŭ Zamenhof publikigis sian Unuan Libron. Berljoz' estis novigulo, kiun oni neniam komprenis. Liajn operojn oni ne facile aktorigis ĉar oni preferis dramojn de Vagnero, kaj liaj simfonioj kaj verkoj religiaj estis tre malfacilaj ludi, kaj oni trovis ilin ekscentrikaj.

Persone, li estis obstina kaj havis specialan humuron, kiu aparte vundis stultulojn. Li ne omaĝis siajn instruistojn konservatoriajn, kaj lia opinio pri siaj samtempaj komponistoj francaj kaj italaj estis vere malalta. Pro tio, ke dum sia vivo li ne sukcesis kiel komponisto, li devis gajni sian vivon kiel kritikisto, kaj pro tio ni konas sian penson pri muzikarto, kiujn li publikigis en magazinoj Eŭropo Literatura (1833), Renoviganto (de 1833 al 1835), La Gazeto Muzika (de 1834 al 1840), kaj la Ĵurnalo pri debatoj. Ankaŭ li verkis faman Grandan Manlibron pri instrumentaro kaj orĥestrigo modernaj (1843), kiun oni ankoraŭ studas en konservatorioj en la tuta mondo; kaj aliaj libroj: La gvidanto de orĥestro: teorio pri lia arto (1856), Vojaĝo muzika en Germanion kaj Italion (1843), La vesperoj de la orĥestro (1852), Tra la kantoj (1862), Absurdaĵoj de muziko (1859), Memoraĵoj (1870), kaj La muzikistoj kaj la muziko (1903), kiun oni publikigis postume, kompreneble. Plej mirinde pri tio, estas, ke Berljoz neniam mastrumis iun ajn instrumenton muzikan. Li nur povis ludi gitaron je tre limigita maniero, kiun li lernis ludi dum mallonga tempo en sia naskiĝurbo, kiel junulo, de S-ro Dorant, kiu ankaŭ instruis lin kiel komponi muzikon.Tio pridifinas Berljozon kiel memlernanton, ĉar antaŭ li iris al Parizo, en sia juneco, li lernis komponarton ankaŭ per la manlibroj publikigitaj de francaj komponistoj Johano Filipo Rameau (ramo', 1683 al 1764) kaj Karlo Simono Catel (katel', 1773 al 1830).


Muziko: Marŝo Rakodzi, de la Opero La damno de Faŭsto, verkita de Hektor Berlioz' antaŭ du jarcentoj.
Dankoj.- La muzikaj dosieroj en ĉi tiu dokumento estis kompilitaj kaj ĝentile ceditaj al ni de S-ro David Siu.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 1-an de decembro de 2002.


El protokolo de la kunveno de la estraro Kajero 57 | ~ Mel Kurso ~ Kajeroj | Esperanto Hispanio Al La Statuto de SAT, pagxoj 7-a kaj 8-a