Statuto de SAT, Paĝoj 7a kaj -8a

KONGRESO

  1. Ĉiujare okazas Kongreso de SAT kies lokon, daton kaj kondiĉojn difinas la P.K., laŭeble konforme al deziro de la antaŭlasta Kongreso.
  2. La Kongreso ekzamenas, aprobas aŭ malaprobas la moralajn kaj financajn raportojn de la P.K. kaj de la Ĝ.K., kiuj laŭeble devas esti koncize aperigataj en la presorganoj plej laste 20 tagojn antaŭ la Kongreso.
  3. La Kongreso esploras diversajn proponojn pri la agado de la venonta jaro kaj vortigas siajn konstatojn kaj dezirojn, konigotajn al la tuta anraro.- La Kongreso esprimas pri ĉiuj proponoj sian opinion aproban aŭ malaproban. Referendumo findecidas pri ĉiuj proponoj.

PROPONOJ KAJ VOĈDONOJ

  1. Ĉiu aktiva membro rajtas sendi proponojn pri la agado de la Asocio al P.K., kiu post ekzameno decidas pri ilia publikigo en la presorgano. Principaj proponoj estu publikigitaj almenaŭ ses semajnojn antaŭ la Kongreso.
  2. Ĉiujn proponon prezentatatn de almenaŭ 1/10 el la membraro, la PK estas devigata publikigi en la presorgano.
  3. 2/10 el la membrano rajtas postuli la okazigon de referendumo pri malfido al P.K. aŭ pri ĉiu ajn demando havanta grandan intereson por la tuta Asocio.
Paĝoj 7-8a de la Statuto de SAT

Muziko: Feliĉega estas popola kanto kroata, ĥorigita de Dimitar Terziev por la Kongreso Universala 86-a, en Zagrebo.

Kreita de Jesuo de las Heras la lundon 26-an de januaro de 2003.


El Okaze de la Ducentjarigxo de Hector Berljoz' Kajero 57 | Kajeroj | Esperanto Hispanio Al Indekso