Georgo Orŭel kaj Esperanto

Erik Blea, alidirite Goergo Oruxel

Kiam Erik Blea, plej konata laŭ sia pseŭdonomo Georgo Orŭel verkis 1984, li ne povus kredi, ke lia novelo, kontraŭ-marksisma de maldekstro, sed vere kontraŭ-totaliisma kaj aldekstra kaj almaldekstra, estos tiom sukcesa, kaj akceptata de intelektaj etosoj,kaj ke ĝi estos filmigita de Majkel Radfod kaj aktorigita de Riĉard Barton kaj Ĝon Hart.

La novelo, tre aktuala nun, alportas multajn temojn, kiel duoblan lingvaĵon (uzata en la nuntempo de politikistoj de ajnaj tendencoj),la ekziston de Granda Frato, perdon da seksemo kaj uzon de seksa subpremado kiel eron por kontrolo de individuo, uzon de televido kiel instrumento por kontrolo, same kiel helikoptero, televidaj militoj (ankaŭ nuntempe), la Simptomaro de Estokolmo, kaj tiel plu. Sed la celo de ĉi tiu studo estas lingvo, kaj ekzakte la rilato inter Novlingo kaj Esperanto, ĉar danke al lingvo homaj estoj povas disvolvi inteligenton, malsame al aliaj specoj, kies ADN estas same kiel tiu nia je 99’99 procento.

Unu el la bazaj trajtoj en la novelo 1984 estas la laboro de Ŭinston Smis’, kiu konsistas el antaŭigo de vero per alia vero, dum ke la laboro de alia kamarado lia, Simo, konsistis el detruado da lingvo kaj konstruado de Novolingvo, kies sukcesojn oni festumis kiam la diversaj eldonoj de la vortaro havis malpli da vortoj ol la antaŭa. Ĉu Esperanto influis je la konceptado orŭela de Novolingvo?

Ni komencu dirante, ke Esperanto riĉigas, lingve, la civitanon, kiu studas ĝin, ĉar iel ĝi devigas la studanton restudi sian propran lingvon.

Orŭel opinias, ke Novolingvo fakte estas lingvo inversa, ĉar anstataŭ riĉigi individuon per kreskigo de lia inteligento pro tio,ke li uzas pli da fonemoj kaj leksemoj, la kamaradoj priskribitaj en 1984 estas devigataj al senriĉigolingva. Tial individuo estas malpli riĉa eĉ por elekti vortojn ĉar simple en la estonto ne estos vortoj.

Vi ne ŝatas Novolingvon. -diris Simo malĝoje- Eĉ kiam vi skribas, vi daŭre pensas en la malnova lingvo. Mi legis kelkajn aferojn, kiujn vi verkis por Tempoj. Ili estas tre bonaj, sed ili estas nur tradukoj. Funde de via koro,vi preferas la malnovan lingvon kun ĉiu ĝia dubesenco kaj senbezonataj nuancoj semantikaj. Vi ne sentas la belecon de detruo de vortoj. Ĉu vi ne scias, ke Novolingvo estas la sola lingvo en la mondo, kies vortprovizo malkreskas ĉiun tagon? 1

Orŭel estis ano de POUM dum la Hispana Intercivitana Milito de 1936, kaj tial li suferis je sia propra karno la detruon de penso, kiam maldekstro ŝtalinimsma uzis duoblan ling-vaĵon por detrui POUM per siaj akuzoj pri faŝismo kaj, aldone, nia aŭtoro ne mortis en tiu purigado ĉar lia edzino savis lin. Tial oni ne miru, ke li forte defendas la eblecon pensi malsame.

Sekve, Orŭel prezentas kamaradon Simon kiel konvinkitan partianon kaj sen kapablo kritika, kaj insistas, fronte al libera penso, kiun Smis’ reprezentas, kiam li diras: Ĉu vi ne vidas, ke la celo de Novolingvo estas limigi la atingon de penso,mallarĝigi la agan radion de menso? Je la fino, ni malebligos iun ajn pensan krimon. Fakte, kiel povos esti tia krimo, se ĉiu koncepton oni esprimas klare per ununura vorto, unu vorto kies signifo jam decidis rigore,kaj ĉiu signifo sekondara eliminita kaj forgesita por ĉiam? Kaj je la dekunua eldono ni venas proksime de tiu idealo, sed ĝia per-fektigado daŭros multe da tempo post kiam vi kaj mi jam mortis. Ĉiun jaron estos malpli da vortoj kaj la radio de ago de konscio estos pli kaj pli malgranda. Kompreneble, ankaŭ nun ne estas justigon ian ajn por fari pensan krimon. Sufiĉas memdisciplino, kontrolo pri realo. Sed venos tago, kiam eĉ tion oni ne bezonos. La Revolucio estos kompleta kiam lingvo estos perfekta. Novolingvo estas lngsos kaj lngsos estas Novolingvo- li aldonis mistikfiere -Ĉu neniam venis en vian kapon, Ŭinston, ke plej malfrue ĉirkaŭ 2050 eĉ ne unu homo povos kompreni konversacion tian, kiel ĉi tiu, kiun ni nun kunhavas?2

Simo estas kamarado kun nenia kritiko-kapablo, nenia memestimo, individuo, kiu jam rezignis sian individuecon por iĝi kreskaĵon de politika partio nomumita Ingsoc, la partio politika, kiu diras tion, kion oni devas fari, tion, kion oni devas pensi, senti, manĝi, dormi, kaj tiel plu. Nu, kiel oni atingas lingvan obeon, kiel oni konstruas Novolingvon, la lingvon, per kiu individuoj pensos por ĉiam sian kapablon pri pensi kaj sonĝi ĉar penso kaj sonĝo estas krimo mensa, mensokrimo? Kompreni la me-ĥa-nismon postulas, ke oni pensu pri Esperanto.

En Esperanto baza ideo estas, ke individuo konstruu sian propran vortprovizon kaj povu konstrui vortojn per racio, ekzemple la prefikso mal signifas la kontraŭo de, tial se mi konas la vorton bona, aldonante la prefikson mal mi kreas koncepton malbona. Jen la modelo, kiun Orŭel prenis de Esperanto. En 1984 Orŭel metas sur la buŝo de kredanto Simo, defendanto de Novolingvo, ekzemplo pri bona, kiam li diras: detruado de vortoj havas grandan belecon. Kompreneble, la ĉefaj viktimoj estas verboj kaj adjektivoj, sed ankaŭ estas centoj da nomoj, kiujn oni povas maluzi. Ne temas nur pri sinonimoj. Ankaŭ antonimoj. Vere, kiun ĝustigon havas vorto, nur pro tio, ke ĝi estas la malo de alia? Ĉiu vorto havas sian malon en si mem. Ekzemple, ni prenu bona. Se vi havas tiun vorton, kial oni bezonas la kontraŭon, malo? Nebona funkcias same, eĉ pli bone, ĉar ĝi estas ekzakte la malo de bona, kaj ne la alia. Aliflanke, se oni volas plifortigi la vorton bona, kiun sencon havas tiuj konfuzaj kaj malutilaj vortoj excelente, espléndido kaj aliaj similaj? Plusbona sufiĉas por diri tion, kio estas pli bona ol bona, kaj Duoble-plusbona funkcias perfekte por pligrandigi la gradon da boneco. Ĝi estas perfekta superlativo. Mi scias, ke oni uzas tiujn formojn, sed je la fina versio de Novolingvo, oni malestigos la ceterajn vortojn, kiujn oni ankoraŭ uzas kiel samvaloraj. Je la fino, ĉio relativa al boneco povos esti esprimita per ses vortoj; sed reale, nur per unuj. Ĉu vi ne sukcesas vidi la belecon, kiu estas en tiu afero, Ŭinston? Nature, la ideo estis de Granda Frato- li aldonis post li pensis iomete”.3

Kial Orŭel havis tiun intereson pri lingvo? Krom lia metio, verkisto, kiu devas lin zorgigi kaj konigi lingvon, Orŭelon influis la duobla lingvaĵo uzita de maldekstro dum la Hispana Intercivitana Milito, same kiel la pentrado de ideoj politikaj en literaturon ĝis tiu punkto, ke en sia La landolimoj de arto kaj propagando, li diras, ke nur kelkajn jarojn pli malfrue ni trovas kritikiston marksistan, Edvardon Apiidon, kiu asertas, ke libroj estas bonaj nur se ili alproksimiĝas al marksismaj ideoj4 . Tiu zorgo de Orŭel pri la venomigado politika de literaturo prenis lin pripensi la bezonon krei novajn vortojn, sed rifuzante la metodologion de Esperanto por kreado de vortoj.

Nun ni devas respondi al grava demando: kiam Orŭel konis Esperanton? Li konis la esperantistan etoson de la periodo inter la du mondo-militoj profunde, ĉar lia onklino Lesli Limuzin’ vivis en Parizo kun Eŭĝeno Adamo. En la biografio de Orŭel, kiun Miĥaelo Ŝelden5 verkis, li difinas Adamon kiel socialiston kaj esperantiston faman, kiu, je la komenco de tiu jardeko (la dua) fondis la Sennaciecan Asocion Tutmondan (SAT), kies celo estis promocii Esperanton kiel ilon por atingi pacon en mondo, konsiderinte, ke naciismo malaperos kiam la tuta mondo parolos nur unu lingvon. Kiam Blea venis en Parizon, la organizacio jam havis ses mil membrojn, kaj Adamo merĝis en ideologian batalon preskaŭ konstantan kun konkurantoj, kiuj promociis aliajn universalajn lingvojn. Adamo, kiu ankaŭ verkis kun kaŝnomo Lanti, fanatikis Esperanton tiom multe, ke ĝi estis la sola lingvo, kiun oni parolis en lia domo.

Orŭel vizitis ofte sian onklinon, kaj pro sia intelektokaopablo kaj kondiĉo verkista, li alportis intelektecon al intelekta hejmo, kaj do temoj pri literaturo kaj politiko estis temoj normalaj por konversacio inter Orŭel kaj onklino kaj Lanti. Eblas, ke tiu hejmo, kie Esperanto estis la sola lingvo uzata, Orŭel estis premata lerni Esperanton, sed li estis kontraŭ Esperanto, ĉar li diris, ke se iam oni adoptas lingvon kiel duan lingvon, estas tre malfacile, ke ĝi estos artefarita lingvo.

La kontraŭstaro de Orŭel al artefaritaj lingvoj estas fronta. En sia artikolo de 1940 titolita Kial mi verkas?6, Orŭel diras, ke lingvoj nur povas evolui malrapide, kiel floroj, oni ne povas tranĉi kiel maŝinpecoj. Ĉiu ajn lingvo farita estos lingvo sen temperamento kaj sen vivo. Ni rigardu Esperanton, ekzemple. La signifo kompleta de vorto estas en siaj asocioj malrapide akiritaj.

Alia artefarita lingvo de la jarcento 19-a estis Volapük, kiun Esperanto anstataŭis. En tiu artikolo Orŭel men-cias Volapükon kiam li skribas ni supozu, ke miloj da personoj kun la tempo, talento kaj mono bezonataj kompromitas fari aldonaĵojn al la lingvo; ni supozu, ke ili sukcesas veni al interkonsento rilate al kelkaj novaj kaj necesaj vortoj; ili devus atenti, tamen, kontraŭ la produkto de simpla Volapük, de artefarita lingvo, kiun oni ĉesas uzi preskaŭ je la momento, kiam oni kreis ĝin.

Lanti estis la animo de SAT kaj li kreis kompletan ideologian fluon en la esperanta movado, konita kiel lan-tismo. Lanti mem estis libera spirito, je tiu punkto, ke li diris, ke li estas franca ĉar la sola francaĵo, kiu utilis al li estis franca pasporto. Kiam Orŭel revenis en Anglujon, lia onklino Lesli trovis postenon por li en librovendejo, kies posedantoj estis esperantistoj lantistile, ĉar gesinjoroj Ŭestrop estis tipikaj espe-rantistoj: civitanoj kun spirito libera kaj grandaj libroamantoj. Tial, Orŭel konis Esperanton, sed li uzis ĝin male, en 1984.

Juan Antonio Cabezos Martínez
Prezidanto de Hale.


Venonta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ PDF (15ª paĝo) Venonta artikolo
Muziko: La nigruloj, Popola kanto de Meksikio, ankaŭ kantita de soldatoj dum la hispana intercivitana milito de 1936, kiun Orŭel partoprenis kiel milicano de POUM.

Noto grava: Tiujn nomojn, kiuj ne havas tradukon en Esperanto, ni notas ĉi tie laŭ iliaj sonoj. Je la fino de la artikolo estos ŝlosilo pri ili por anglolingvanoj.

  1. Orwell, G.: 1984 Eldonejo Destino, eldono de 1979, paĝoj 60-61.
  2. Orwell opus cit paĝo 61
  3. Orwell opus cit paĝo 60
  4. Orwell, G.: Escritos (1940-1948) Literatura y política, ediciones Octaedro, paĝo 66.
  5. Shelden, M.: George Orwell.
  6. Orwell, G.: Escritos (1940-1948) Literatura y política, ediciones Octaedro, paĝo 20.
  7. Ŝlosilo por angloamantoj:

    • Georgo Orŭel-->George Orwell
    • Erik Blea-->Eric Blair
    • Majkel Radfod-->Michael Radford
    • Riĉard Barton-->Richard Burton
    • Ĝon Hart-->John Hurt
    • Ŭinston Smis’-->Winston Smith
    • Simo-->Symes
    • Eŭĝeno Adamo-->Eugène Adam
    • Miĥaelo Ŝelden-->Michael Selden
    • Ŭestrop-->Westrope
    • Lesli-->Leslie