Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Ĉinumere ni retrovas nian sekcion "Bonvolu ridi, sed ne tro!", kiun mi mem prizorgos. Sed ni estu duonserioza unue, kaj ni lernu iom pri historio:

Leciono pri Usona Historio

Klaso pri usona historio.

La unuan klastagon en Usono, instruistino enkondukas al sia klaso novan infanon, Suzuki, filo de japana entreprenisto. La instruistino diras al la infanoj:

-Ni komencu memorante iom da usona historio: Kiu diris, Donu al mi liberecon, aŭ donu morton al mi?

Ĉiuj infanoj silentas, sed subite diras Suzuki:

-Patrik Henri, je 1775.

-Tre bone! Nu, kiu diris Rego de popolo por popolo; la popolo ne devas malaperi de la surfaco de la tero?

Denove neniu respondo en la klas-ĉambro, krom tiu de Suzuki:

-Abrahamo Lincolno, 1863.

La instruistino, mirante, diras:

Abrahamo Linkoln

-Infanoj, vi devus honti. Suzuki, kiu estas nova en nia lando, scias pri nia historio pli ol vi.

La instruistino aŭdas duonvoĉon, kiu diras Je la merdo malbenataj japanoj!

-Kiu diris tion?- furioze demandas la instruistino.

Denove Suzuki levas sian manon, kaj diras:

-Generalo Mc Arthur, 1942, kaj Lee Iacocca, 1982.

La klaso mutiĝas, kaj unu el la infanoj diras:

-Mi vomontas.

Goergo Busx, patro.

La instruistino reagas akre al la ne-respektema infano:

-Ja sufiĉas! Kiu diris tion?

Kaj Suzuki diras:

-Georgo Buŝ, patro, al Ĉefministro japana, 1991.

Alia infano, furioza, krias de la mal-antaŭa parto de la ĉambro:

-Suĉu tion!

Suzuki, preskaŭ saltante el sia seĝo, diras al instruistino:

-Bil Klinton al Monika Levinski, 1997.

La klaso furoras. La instruistino svenas. Venas ĥaoso. Dum ke, la infanoj venas ĉirkaŭ la svenita instruistino, unu el ili ekdiras:

-Merdon!, mi neniam vidis katastrofon kiel ĉi tiun. Se oni demandas, mi ne kulpas pri tio.

Kaj Suzuki tuj respondas:

-José María Aznar, la 19-an de decembro de 2002, kiam li vizitis Galisjon.


Venonta artikolo Kajeroj ~ Kajero 59 ~ PDF (18ª paĝo) Venonta artikolo

Muziko: Emilio kaj unu nokto, de Johano Banwarth.