REZOLUCIO DE BILBAO

Kunveninte okaze de la 6ª Eŭropa Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝis en Bilbao de la 25ª ĝis la 28ª de aŭgusto de 2004, la 284 partoprenantoj el 24 landoj:

Substrekas, ke la homaranisma principaro de la Esperanto-movado, kaj ĝia celo al libera interkompreniĝo inter la homoj kaj la popoloj kaj al paco, tute kongruas kun la tuteŭropa volo konstrui Eŭropon enpaciĝinta, unueca, harmonia kaj riĉigita de siaj multspecaj kaj multlingvaj kulturoj.

Substrekas sian firman subtenon al la principo de strikta lingva egalrajteco kaj de neŭtrala multlingvismo.

Bilbao. Notas, en la aplikado de tiu principo, la implicon de la teknikaj kaj financaj malfacilaĵoj, kiujn devas alfronti la eŭropuniaj servoj pri tradukado kaj interpretado, kaj kiujn hodiaŭ pligravigas la plivastiĝo de Eŭropa Unio.

Konstatas, ke en la eŭropuniaj instancoj - same kiel en multaj eŭropaj organizaĵoj, eĉ en la eŭropaj membro-ŝtatoj kaj ties instruadaj sistemoj - pli kaj pli nur unu nacia lingvo estas privilegie konsiderata kiel sola bazlingvo de komunikado kaj informado tiel malfortigante komunan eŭropan identecon.

Konstatas, sekve de tiu privilegio, ankaŭ la lingvan diskriminacion de multegaj dunganoncoj, kiuj proponas postenojn rezervitaj nur al denaskaj parolantoj de tiu nacia lingvo, kaj kiu tiel iom post iom kreas ties faktan hegemonion.

Kondamnas tiun faktan lingvan hegemonion, kiu kontraŭas ĉiujn principojn de egaleco, objektiveco kaj demokrateco, kiu maljuste favoras iun malplimulton de eŭropaj civitanoj, kaj el kiu aŭtomate fontas kultura, ekonomia, socia kaj politika superregado kaj mallojala konkurenco.

Certas, ke solvo de tiuj problemoj povas kuŝi en la uzo de neŭtrala lingvo kiel Esperanto, pro ĝiaj ecoj de facileco, precizeco kajlogika konstruo, de prononca homogeneco kaj de rapida adapteblo, kiel traduka kaj interpreta pivotlingvo en la eŭropuniaj instancoj, kajkiel lingvinstrua helpilo en la instruaj sistemoj de la membro-ŝtatoj.

Proponas, surbaze de rezolucioj de Unesko de 1954 kaj 1985 priinstruado de Esperanto, kaj de la konkludoj de la raporto «Ĝeneralaj aranĝoj pri multlingvismo», alprenita de la Eŭropa Parlamento en 2004, ke la Eŭropa Parlamento starigu interpartian grupon por funde pristudi la nunajn eŭropajn lingvajn problemojn, la diverŝajn ekzistantajn solvojn kaj la eblecon proponitan per Esperanto.

Sugestas, ke tiu prilingva grupo rapide iniciatu eksperimentojn -zorge kontrolotajn kaj mezurotajn de fakuloj kaj parlamentanoj de uzo de Esperanto kiel traduk-interpreta pivotlingvo en la EŭropaParlamento, kaj ke ĝi konsilu al ĉiuj membro-ŝtatoj simile kontrolotajn eksperimentojn pri enkonduko kaj instruado de Esperanto en iliajn instrusistemojn.

En Bilbao, la 28-an de aŭgusto 2004.

Relegu ~ Kajero 64-a ~ Kajeroj ~ Venonta
Muziko: Elegio, trista kanto de Massenet.