Deklaracio de Paco de Hiroŝima

La bombo de Hiroshima

«Neniu herbo aŭ arbo kreskos dum venontaj 75 jaroj.» Nun 59 jaroj estas pasintaj de la 6a aŭgusto kiam Hiroŝima estis tiel plene malaperigita ke multaj homoj cedis al tia pereo. Dekoj da kadavroj ankoraŭ portantaj la doloregon de tiu tago, animoj adiaŭintaj siajn amatojn kaj esperon de estonteco, estas lasttempe returnitaj al Insulo Ninosima. Tio avertas nin atenti la absolutan kontraŭhomecon de la atombombo kaj teruraĉan hororon de milito.

Bedaŭrinde al la homaro ankoraŭ mankas ambaŭ vortoj kiuj povas esprimi plene tian mizeron kaj sufiĉa imagkapablo plenigi la truon. Ni flosas mallaboreme laŭ la fluo de tempo, niaj lensoj de racio estas nebuligataj, kaj ni turnas niajn dorsojn al malmultaj kuraĝuloj.

Kiel rizulto, la egocentra mondovido de Usono estas atinginta la ekstremon. Neglektante UN kaj ĝian fondon de internacia leĝo, Usono rekomencis esploron de nukleajn armilojn pli malgrandajn kaj pli «uzeblajn». Ĉeno de perforto, teroro, eniro al la senvalora «nuklea asekuro» de Norda Koreio kaj aliaj estas simboloj de nia tempo.

Ni devas rekonstati ĉi-tiun krizon de la Homaro en la kunteksto de la historio de la Homaro. En la jaro ĝuste antaŭ la 60a jaro, kiu komencos novan ciklon de ritmo de la interplekta ŝtopo de homaro kaj naturo, ni devas returni al nia deirpunkto, la senprecedenca sperto de l’ atombombo.

La sola domo, kiu ne falis pro la bombo atoma estis la Halo por promocio de industrio. Por tio, la urbo Hiroŝima, kun la Urbestroj por Paco kaj nia 611 membraj urboj el 109 landoj, deklaracias ke la periodo kiu komenciĝas hodiaŭ kaj finiĝos la 6an de aŭgusto, 2005, estu la Jaro de Memoro kaj Agado por la Mondo sen Nukleaj Armiloj.

Nia celo estas realigi belan «floron» por la 75a jaro de atombombo, t.e., totalan abolicion de ĉiuj nukleaj armiloj el Tero ĝis la jaro 2020. Nur tiam ni havos veran esperon de vivo sur la planedo, sur kiu «neniu herbo aŭ arbo kreskus».

La semoj kiujn ni semas ĝermos en Majo 2005. Ĉe la Konferenco de Revizio de la Traktato sur la Ne-Dismultiĝo de Nukleaj Armiloj (NPT) en Novjorko, la Urĝa Kampanjo d’Abolicio de Nukleaj Armiloj okaziĝos kun urboj, civitanoj, kaj NROj el la tuta mondo, laborante kun samideaj landoj, por adopto de agoprogramo kiu enhavas signaturon en 2010 de Konvencio de Nukleaj Armiloj kiel laborkadro d’abolicio de nukleaj armiloj ĝis 2020.

Tra la tuta mondo, la Urĝa Kampanjo estas kreskiganta ondojn de subteno. En la lasta Februaro la Eŭropa Parlamento trapasis kun superforta multeco rezolucion subtenantan la kampanjon de la Urbestroj por Paco. En Junio la Usona Konferenco de Urbestroj, de 1183 Usonaj urbestroj, trapasis rezolucion pli fortan.

Ni anticipas ke Usonanoj, popolo de konscienco, sekvos la gvidon de iliaj urbestroj kaj fariĝos ĉefa fluo de subteno de la Urĝa Kampanjo kiel esprimo de ilia amo al Homaro. Ni esperas ke ili plenumos devon kiel la sola superpoveco por abolicii nukleajn armilojn.

Ni estas strebanta komuniki la mesaĝon de la Hibakusya’oj tra la mondo kaj promocias la Kurson de Studo de Paco de HIroŝima-Nagasaki por ke estonta generacio komprenos la kontraŭhumanecon de nukleaj armiloj kaj kruelecon de milito. Dum la venonta jaro ni efektivigos projekton kiu mobilizos plenaĝulojn legi spertaĵojn de l’ atombombo al ĉiuj infanoj ĉie.

Knabeto, la bombo, kiu detruis urbon. La Japana registaro, kiel nia reprezentanto, devas defendi la Pacan Konstitucion, pri kiu ni japanoj estas fieraj, kaj devas klopodi por korektigi la emon de akcepto de milito kaj nukleaj armiloj enlande kaj eksterlande. Ni postulas ke nia registaro agu kiel la registaro de la sola A-bombita nacio kaj fariĝu la monda gvidanto de l’ abolicio de nukleaj armiloj, farante kontraŭnuklean cunamon1 subtenantan la Urĝan Kampanjon de la Urbestroj pro Paco. Ni postulas pli varman politikon por Hibakusya’oj, kiuj estas maljunaj, inkluzive de tiuj kiuj loĝas eksterlande kaj tiuj kiuj suferis la nigran pluvon.

Hiroshima en Japanio Ni faros ĉion kiel eble dum la venonta jaro por certigi ke la 60a jaro de l’ atombombo estu ekfloriĝo de espero por la totala abolicio de nukleaj armiloj. Ni humile oferas ĉi-tiun promeson por la pacema ripozo de ĉiuj viktimoj de l’ atombombo.

La 6an Aŭgusto 2004
Urbestro de Hiroŝima
Tadatosi Akiba
tradukita de Tetu Makino~

Relegu ~ Kajero 64-a ~ Kajeroj ~ Venonta
Muziko: Fortuno, de Ĝon Doŭland.