Bratislavo nun

Redaktore

Ĉi tiu numero de Kajeroj el la Sudo estintus iomete alitipa pro la enhavo, ĉar ne aperontus artikoloj dediĉitaj al la Kongreso de Ĉinio. Bedaŭrinde, nia bulteno estas malgranda, kaj mi devis elekti ĉu bone informi pri la kongreso de SAT aŭ tiu de UEA, kaj mi decidis, ke la venontan numeron de nia bulteno, ni povus informi pri la cetera agado de Esperantistoj, dum nun ni koncentriĝu pri la agado de SAT.

Se veras, ke estis problemo pri tio, ke mi ne ĉeestis la Kongreson de SAT je Slovakio, mi esperis, ke kamarado sendus al mi informon tian, ke mi povus uzi aŭ reverki ĝin iomete tiel, ke vi ĉiuj estu informitaj pri la kongreso de SAT. Mi trovis artikolon verkitan de Grazina Opulskiene je la sidejo de SAT, kiun mi povus publikigi ĉi tie por diskonigo de la jara plej grava evento de SAT, sed bedaŭrinde la aŭtorino neis sian permeson tion fari, do mi sendas la scivolan leganton al tiu adreso de interreto por trovi la impreson de kongresanino tie. Se li aŭ ŝi ne havas retaliron aŭ la ŝancon legi ĝin rekte en la oktobra numero de Sennaciulo, mi diros, ke la evento okazis en la ĉefurbo de Slovakio, Bratislavo, (kiun ni vidas en la foto ĉipaĝa!) je aŭgusto de 2004, kun partopreno de 140 anoj de SAT veninte el 19 diversaj landoj. La Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT salutis per tiu prelego, kiun ni publikigas je paĝo 18 de ĉi tiu numero, kaj laŭ la kongreso estis kvar laborkunsidoj. Interese estas, ke en la sama urbo samtempe okazis la Konferenco de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj, do kongresanoj de ĉiu evento povis ĉeesti la alian. Aldone, okazis ekskursoj al burgaj ruinoj Devin, al la historia parto de Bratislavo, al kanalo Gabcikovo-Danubo, al atomcentralo Bohunice, al Malè Karpaty kaj al aliaj malnovaj urboj de Slovakio. Estas ankaŭ notinde, ke dum la kongreso oni prezentis la libron tradukitan de nia kamarado Rèmy Buŝe’, Vivbruligita, kies aŭtorino Suad rakontas en ĝi siajn travivaĵojn, aparte kiel kaj kial siaj parencoj bruligis ŝin pro tio, ke ŝi kuraĝis havi bebon sen edziniĝi antaŭe. Ni taksis tiun libron tiel grava, ke ni ne povis venki la tenton prezenti ties prezentadon en Esperanto en nia kovrilo.

Pro tio, anstataŭe mi prikomentas la Kongreson de Ĉinio je paĝo 14ª, sed mi informos pli longe pri ĝi la venontan monaton.

Relegu ~ Kajero 64-a ~ Kajeroj ~ Venonta
Muziko: Cadao estas ĉina kanto.