Informoj de la Prezidanto

Finis la someron kaj finis la kongresojn kaj fine finis la utopio de Esperantio sed ne la Esperantio de nia koro.

La Prezidanto de HALE SAT kongresumis en Bratislava kaj mi legis en Sennaciulo artikolon farita de Grazina Opulskiene, nomita Sub la suno de Bratislava, kie la autorino skribis Pri Kvar Kongresaj kunsidoj mi volas diri ke laŭ mi ili estis vere laborkunsidoj, ne parolkunsidoj: estas bone ke la membroj de la Asocio laboras kaj ne faras paroladon de kafejo.

UEA kongresumis en Pekino kaj denove estis elektata Renato Korseti kiel Prezidanto.

Ne estas bona la rilato inter SAT kaj HALE: laŭ lasta novaĵo, la Plenum-Komitato de SAT petas forigi Jesuon de la Heras kiel membron de SAT. Tio signifas, ke la spirito de Inkvizicio ankoraŭ regas en SAT, aŭ almenaŭ en ties Plenum’ Komitato.

Ni devas rememori ke Jesuo jam estis forpelita de la Ĝenerala Konsilantaro de SAT sen akto de akuzoj konkretaj, kio malebligis sindefendon. SAT ŝajnas eta diktadoreco, nur mankas koncentrejoj kiel GULAG Insularo.

Aliaflanke en HALE oni forpelas neniun, oni ne faras aktojn de akuzo sen konkretaj argumentoj aŭ ĝenerala akuzo, ĉar HALE, laŭ la lastaj kongresoj, estas progresema asocio.

Sed oni ne forgesu, estimataj legantoj, kiu estas en la korekta vojo, kiuj estas la defendantoj de homaj rajtoj, kiu asocio havas kaj al kiu mankas inkvizicia spirito.

HALE estas progresema asocio, kiu defendas malebligon de inkvizicio, ĉar ĉe ni ĉion oni argumentas, eĉ aferojn, kiuj ne plaĉas al ni, dum en aliaj asocioj oni diskutas nenion, sed agas kaprice kaj senklarige. Tamen, ne mankas homoj, kiuj estas de SAT kaj sekve nenio, kion oni faru nome de SAT povas esti malbone farita, dum ĉio, kion HALE, eĉ se progresema asocio kie perforto kaj kapricaj misfaroj de estraro simple ne eblas, ŝajnas esti erara, nekonvena kaj abomeninda al kelkaj homoj. Ni petas, ke oni pensu per si mem, kaj petu respondecon al responsuloj.

SAT havas grandan problemon nun, kiu estas sia nuna Prezidanto, ĉar li ne respektas la regulojn de la asocio, kaj li ne agas laŭ tiuj reguloj.

Antaŭ kelke da tempo la granda problemo estis ke Jesuo ne estas SATano kaj de la Prezidanteco de SAT oni neis ĉiun iniciaton de Jesuo ĉar li ne estas SATano. Jesuo iĝis SATano kaj nun la Prezidanto kaj aliaj forpelas Jesuon de Sat… Ĉu oni komprenas ion?

Se oni sukcesus eksSATigi Jesuon, tio estus grava mispaŝo, ĉar tio malebligus studi kaj pripensi la iniciatojn de Jesuo, kaj de aliaj homoj, kiuj prenos la kazon de Jesuo kiel ekzemplon pri tio, kion oni ne devas fari se oni deziras ne esti ĵetita de SAT: pensi per si mem. Ni fidas je la sendependeco kaj laŭjusta pensomaniero kaj agado de la Konflikto Komisiono, kiu eble jam decidas, ke se ekzistas konfliktoj inter Jakvo aŭ alia personoj de SAT kun Jesuo, ili solvu ilin private, sed tio ne makulu la bonan nomon de la tuta asocio, kiu ne sole apartenas al la Plenum-Komitato aŭ al la nuna anaro: ĝi ankaŭ apartenas al la estintaj kaj estontaj anoj.

La rilato inter SAT kaj HALE estas kvazaŭ ĉapitroj de televidnovelo, kie nenio finas. Estimataj HALEanoj kaj legantoj, ĝis la venonta ĉapitro de la milito inter inkvizicia SAT kaj progresema HALE.

Johano

Relegu ~ Kajero 64-a ~ Kajeroj ~ Venonta
Muziko: Gutoj da pluvo falas ĉien ĉirkaŭ mi, de Saŝa' Distel.