La doktoro de Sefarad', priskribo pri la vivo de Majmonido, la plej fama doktoro de mezepoka Hispanujo.

La doktoro de Sefarad'

«Asadu Al•a ila-lah ua Muhammad al-rasul Al•ah».

Mi dezirintus, ke je la aŭdo de tiu konfeso en la araba, kiu asertis, ke ne estis alia Dio ol Al•ah kaj ke Muhamo estis lia senditulo, la grundo ekmalfermus engluti nin ĉiujn, ke la suno vestiĝus per funebro kaj ke la ĉielo faldus kiel pergamino. Tamen, nenio tia okazis. Nur silento, silento subpremanta kaj peza, kiu ŝajnis preta vori nin kiel la granda fiŝo englutis Jonason. Abba, la plej respektata rabino de Qurdubo, la homo, kiu kreis min je la sino de mia patrino kaj kiu instruis min legi kaj obei la Toraho ĵus apostatis!

Jen unu el la dramatikaj momentoj de tiu bonega novelo, kiun mi ĵus legis, La doktoro de Sefarad’ (El médico de Sefarad), kiu priskribas novele la vivon de unu el la plej famaj doktoroj, kiuj naskiĝis en la sojlo de nuntempa Hispanio. Li estis judo, kiu devis forlasi la landon Al-Andalus pro la netoloremo de fanatikaj islamanoj de la jarcento 13-a, kaj praktikis sian arton, medicinon, en diversaj landoj arabaj, kie li atingis grandan famon kiel bonan doktoron kaj erudiciulon. La novelon verkis historiisto César Vidal, kiu jam verkis pli ol cent verkojn, kaj tio donas al tiu ĉi aldonan bonon, ĉar ĝi priskribas la etoson historian de tiu tempo, kiu ofte estas idealigita laste. Veras, ke tiutempe islamanoj permesis la ĉeeston de kristanoj kaj judoj en sia lando, sed tio ne estis senpage, kiel ni vidas en tiu ĉi novelo.

La prezento de la vivo de la plej fama doktoro de Hispanio, Maimónides, estas certe originala: ni vidas per sinsekvaj ĉapitroj la rakonto pri du diversaj tempoj en lia vivo: en Al-Andalus kaj post ekzilo; sed ankaŭ estas du partoj en la libro: La libro de Sefarad kaj la libro de la manko de Sefarad. Ni notu, ke Sefarad estas la nomo per kiu judoj konas Hispanion, kiun li devis forlasi en la jarcento 15-a kun la sopiro reveni iam.

Relegu ~ Kajero 64-a ~ Kajeroj ~ Venonta
Muziko: Tel-Avivon mi mem komponis je la jaro 2000.