Klarigo kaj senkulpigo

Mi ĵus ricevis retmesaĝon de kamarado Michel Duc Goninaz, kun tiu ĉi protesto:

Ĵus leginte la artikolon «La problemo pri SAT» en la julia numero de Kajeroj el la Sudo (reta eldono) mi kun miro rimarkis la jenajn frazojn, en kiuj mia nomo estas dufoje menciita sub iom kripla formo:

M. Duc Goninaz certe mensogas, kiam li asertas, ke en Kajeroj el la Sudo aperis artikoloj kontraŭ SAT. [...] Mi pravigas nenion pro demokrateco ktp, kiel li diras, sed nur defendas la rajton de ĉiu homo esprimi sian penson libere. Se tio estas kontraŭ la SATmaniero, kaj preter la tolerlimo de SAT, mi ankoraŭ ne diris tion. Duc Doninaz diris.

Tiu aserto estas flanke de la aŭtoro de tiu artikolo —neklara estas lia identeco— grava akuzo, kiun neniu fakto  povas pravigi, kaj la akuzon pri mensogo mi devas bedaŭrinde turni al li.

Mi devas agnoski, ke Michel Duc Goninaz pravas, kaj mi per ĉi tio pardonpentas al li publike, ĉar mia hasta legado de tiu ĝenanta afero en bulteno de SAT erarigis min. La teksto ne estas tre klara en Sennaciulo, kie tiu tikla problemo devus esti traktita pli takte. Tio ne estas, evidente, kulpo de SAT, sed nur de la aŭtoroj de tiu artikolo, Grazina Opulskiene kaj Kreŝimir Barkoviĉ.

Kamarado Doniniaz finas sian mesaĝon per tiuj konstruigaj vortoj:

Mi ne postulas, kiel la aŭtoro, «publikan pardonpeton», sed mi opinias, ke estus dece publikigi malkonfirmon de tiuj asertoj en venonta numero de Kajeroj el la Sudo.

Tamen, mi denove pardonpetas, ĉar tiun mispaŝon mi neniam devus fari.

Jesuo de las Heras

Relegu ~ Kajero 65-a ~ Kajeroj ~ Nova artikolo
Muziko: Fortuno, de Ĝon Doŭland.