Sr-o Juan Antonio Cabezos Martínez:

Mi estis edzino de José Do Nascimento Marqués. Mi bezonas esprimi dankemon al tiuj, kiuj sendis al miaj manoj la numeron 64-an de Kajeroj el la Sudo, kie aperas publikigite la notoj, kiujn Jozefo verkis pri la vaska popolo kaj ties omaĝo. Pri tio jam parolis al mi S-ro Lunazzi.

Antaŭ dek tagoj mi ricevis la magazinon, kaj tio igis min plori multe, sed pro ĝojo. Per vi, per tiu maniero, Jozefo estis agnoskita en la mondo esperantista, kaj mi devas diri al ĉiuj, ke li estis vera pasiulo pri tiu lingvo.

Esperanto akompanis lin dum siaj lastaj tagoj. La tagon antaŭ li mortis, en hospitalo, li diris al mi, ke li bezonas reveni en nian hejmon, por daŭrigi noton, kiun li ankoraŭ ne povis fini.

Mi senfine dankas tion, ke vi alproksimiĝis al mi per tiu maniero, per tiu bela memoraĵo, kiu kuŝas nun kaj por ĉiam en lia noktotablo.

Korinkline,

Carmen Lima


Legu lastan ~ Kajeroj 66-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan