Pripensoj pri Usono

Robert Kaplan verkis libron Vojaĝo al la Estonteco de la Imperio. Li defendas, ke Usono fiaskas. Li argumentas jene:

  1. Ke la blankuloj loĝas en apartaj ejoj kaj forlasas la urbojn ĉar al ili ne interesas la politiko de la urboj.
  2. Ke aperas internaj entreprenistoj, kaj tio igas ŝanĝon en Usono.
  3. Ke aperas la ŝtaturboj kaj la centra registaro perdas povon.

Se Robert Kaplan, krom esti ĵurnalisto, estus estinta historiisto pri la Mondo Klasika, Romia patriciinoli disponus de argumentoj eltiritaj de la Malalta Romiana Imperio, por konvinki nin pri la simileco inter la forkuro de la blankuloj for de siaj urboj, kaj la forlaso de la urboj flanke de la patricioj romiaj al la vilaoj, kiujn ili havis en la kamparo.

La blankuloj elmigras al la urbanizaĵoj ĉirkaŭantaj la urbojn, dum la romia patriciaro elmigris al la vilaoj, kiujn ili havis en la kamparo.

La blankuloj eskapas el la urboj ĉar ili tie devas pagi impostojn por ricevi servojn kaj tiuj ĉi ne sufiĉe kompensas la penon krom suferi altajn krimindicojn.

La patricioj forlasis la urbojn por ne pagi la impostojn, kiuj subtenis la legiojn romianajn.

Se la proceso estus ĝeneraliginta, tio ĉi estas iomgrade priokupinda, sed Kaplan esence diras, ke la forlaso aperas kiam la blankuloj kunvivas kun aliaj rasoj kaj kulturoj, tio estas: la nigruloj kaj la hispanidoj. Laŭ Kaplan, kiam la nigruloj kaj la hispanidoj plinombriĝas, samtempe plinombriĝas la deliktoj kaj la blankuloj iras blendi sin en urbanizaĵojn. Tamen, mi ne kredas, ke la forlaso de la urboj, flanke de la blankuloj, estas simptomo de la dekadenco de Usono.

Samtempe de tioma riĉecoprodukto eksportata tutmonde, okazas disgetiĝo de la socio, tio estas, ke ekzistas kvartaloj or nigruloj, por hispanidoj, por azianoj, kvartaloj por blankuloj...

La sociajn diferencojn faras la mono (hispanidoj kun mallaltaj salajroj, nigruloj supervivante per monhelpoj); la kulturo (hispana kulturo antaŭ la blanka kaj anglosaksona); la raso (azianoj unuflanke hispanidoj, nigruloj kaj blankuloj aliflanke).

Kiam socio estas malriĉa,la klasaj diferencoj estas mildigitaj, sed en la riĉaj socioj ili estas pli evidentaj, tiel la blankuloj havas pli bonajn lernejojn, pli bonajn profesiajn kvalifikojn kaj pli bonajn salajrojn.

La disgetiĝa proceso de la socio ne signifas, ke Usono fiaskas, sed ke la konkurencoj socia kaj kultura konsistigas la bazon de Usono.

Ni riguardu la kazon de Mursjo. Mursjo estas aŭtonoma komunumo kun pli ol 1.5 milionoj da loĝantoj, riĉaĵo averaĝe bone distribuita, kun preskaŭ plena dungiĝo kaj situanta en tiu riĉa parto de Hispanio nomata Mediteranea Arko. Iom post iom getiĝas la kvartalo Sankta Andreo (San Andrés), kie estas multenombraj enmigrintoj kaj jam estas kromnomata Tria Mondo; ties ĉi mezaj klasoj eskapis norden de la ĉefurbo Murcia; ĉu al novaj kvartaloj kiel La Flota aŭ Juan Carlos I, ĉu al ĵuskonstruitaj urbanizaĵoj kiel Altorreal.

Paralele al la disgetiĝo estas la fenomeno la golfludaj kampoj. Ni rimarku la golfkampon de Torre Pacheco, negocata kaj kuraĝigata de la entrepreno Polaris World:

~La plejmulto el la domoj de la golfkampo estas aĉetitaj de angloj.

~La kampo kalkulas kun hotelo, supermerkato, hospitalo kaj ... eĉ kun privata sekureca korpo!

Tio estas, ene de la golfkampo angla bienhavanto povas vivi tutan jaron sen diri eĉ unu vorton en la hispana lingvo. Jen ekzemplo de getiĝo. Ĉu tio signifas, ke Hispanio estas en dekadenco? Ne, ĝi nur signifas, ke la riĉeco distribuis la loĝantojn.

La argumenton de la ekapero de internaciaj entreprenistoj mi lasas por alia kompleta artikolo.

Roberto Kaplan Rilate la trian argumenton de la apero de ŝtaturboj, Kaplan esprimis, ke la ekzisto de ŝtaturboj malgrandigas la povon centran de Vaŝingtono. Tamen, la Historio ne kutimas iri tiudirekten, sed male, al la pluekzisto de la centraj povoj. Kvankam novaj ŝtaturboj (kiuj en Hispanio estas la metropolaj zonoj) atingas pliajn direktopovon kaj impostkapablon, tio ne signifas, ke la centra povo malaperas; simple, ĉar la konfliktoj inter ŝtaturboj necesigas la ekziston de forta, centra povo, kiu rolos kiel arbitristo, kaj tiu centra povo estos forta se ĝi estos apogata de armeo nacia, ne se ĉiu ŝtaturbo havas sian propran armeon.

Nu, ni ekvidu la kazon de Eŭropo. En Eŭropo ni havas sendependajn ŝtatojn kun grandaj historioj tiaj, kiaj la franca, la angla aŭ la hispana. Ĉiu ŝtato estas rezignante pri parto el sia suvereneco favore al la povo de Bruselo, kiu estas la arbitristo kaj eĉ montras la politikojn realigendaj de la ŝtatoj.

Estas certe, ke Eŭropo ne havas tutnacian armeon, ĝi eĉ ne havas tutnacian policon, malsame de FBI en Usono, sed kiam la estraro de Bruselo havos siajn armeon kaj policon, ĉu oni povos diri, ke Eŭropo estas en dekadenco? La respondo estas ne.

Johano Antono Cabezos


Legu lastan ~ Kajeroj 66-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan