Migradoj kaj kunagado

Enkonduko

Migras kaj kunagas birdoj... La sencesa alvenado de enmigrintoj, plejofte eksterleĝe, surprizis la sinsekvajn hispanajn estrarojn kontraŭpaŝe, same kiel al la asocio.

Tial nepris amendi ree la tiel nomatan Leĝon pri Eksterlandaneco kaj malfermi oftaj kampanajoj por amasaj laŭleĝigoj de FAEoj (fremduloj alvenintaj eksterleĝe). Sed estas ĉiufoje poi evidenta, ke la hisapna ekonomia kreskado bezonas laboristojn por pluraj sektoroj: konstruindustrio,hortokulturo, stratpurigado, hejmservado, restaŭrado, ktp. Post 10 jaroj –se daŭrigus la migradalfluo—po tri el ĉiu deko de loĝantoj de Hispanio estus afrikidoj; latinamerikidoj aŭ orienteŭropidoj. En kelkaj kazoj la enmigrintoj estas savante kelkajn municipojn duonsenloĝitaj de la landinterno, kontraŭ sia estingiĝo. Pro, la alta naskocifero de plimulto el la familioj de enmigrintoj jam komencis renversigi la loĝantoperdadonde Hispanio –la plej kontraŭnaskisma lando el Eŭropo—. Tio ĉi, samtempe, replenigis per infanoj kelkajn lernejojn kaj savis la Socian Publikan Asekursistemon de proksima bankroto kaŭze de troa pliigo de la emeritaj pensioj dum ege malkreskis la kotizoj de la laboristaro aktiva.

Plimulto el la enmigrintoj havas malaltajn klerecnivelojn, tamen, ankaŭ estas tiu, kiuj posedante universitatajn atestilojn devas fari hardajn kaj senkvalifikajn taskojn. Ambaŭ klasoj ne komkurenas kun la hispanaj laboristoj, ĉar ili havas la postenojn rifuzitajn de tiuj ĉi.

La amaseco kaj senĉeseco de la enmigraj fluoj estas kreante en kelkoj la senton esti invadataj kaj jam estigis la potencigon de naziaj grupoj —ankoraŭ tre minoritataj, sed pli kaj pli aktivaj—.

Speciala kazo

Enmigrintoj el la Eŭropa Unuiĝo.- Pliofte temas pri geedzaj paroj, sen gefiloj je siaj kostoj kaj posedantoj proprajn domojn en nia lando. Ili apartenas al sociaj tavoloj alt- aŭ mezklasoj kaj loĝas ĉe marbordaj municipoj. Ili loĝas en Hispanio konstante aŭ duonkonstante kaj alvenis serĉe de milda kaj sunplena klimato, krome de ampleksaj kulturoferto kaj libertempaj eventoj.

Grandparte ili estas emerituloj, kiuj pro nerego de la hispana nur interrilatas kun gentoj el siaj sama lando kaj lingvoj. Ili ankaŭ kutime rifuzas registri sin je la censoj de enloĝantoj de siaj rezidencaj municipoj ĉar:

1e.- Neniu normo devigas ilin fari ĝin.

2e.- Tiel ili evitas pagi kelkajn municipajn taksojn.

3e.- Ili opinias sin nek enmigrintoj nek eksterlandanoj, sed eŭropaj civitanoj, kaj ili neniam perdas siajn ligojn kun siaj devenejoj.

Ne registriĝinte, ili provokas malhelpojn de planado kaj provizado al la servoj municipaj. Por eviti tion, kelkaj urbestraroj ofertas eksterordinarajn pagojn da 180 eŭroj, okaze de la somersezono kaj de Kristnasko al ĉiuj emerituloj encensiĝintaj en siaj municipoj, krom garantii al ili la senpagan uzadon de la publikaj aŭtobusoj.

Preenmigrantoj: kial veni en senkomptatan Euxropon? Tia ĉi enmigrado estigas ankaŭ pozitivajn efikojn: injekton de katpitaloj en la lokajn ekonomiojn; pliigon de la konzumo; pliigon de la nerekta dungigo ĉefe en la konstruindustrio; pliigon de la kolekto de impostoj sur nemoveblaĵoj; plivigligon de domomartekoj kaj kuraĝigo de la libertempaj okupoj.

Ties ĉeesto ankaŭ estigis multiĝon de la privataj klinikoj kiel komplementon de la lokaj sanservoj –pli limigitaj ol tiuj de siaj devenlandoj—.

La negativo de tiu ĉi enmigra fenomeno estas ke, pro ties granda maljuneco, ĉi enmigrintoj bezonas pli kaj pli da sanservoj kaj infrastrukturoj, kaj tio povas malekvilibrigi la municipajn buĝetojn. Tion ĉi pligravigas ties rifuzemo registri sin, ĉar kaj la tutlandan distribuadon de rimedoj kaj tiun de la infrestruikturoj oni faras surbaze de la nombro de registritaj loĝantoj, ne kalkulante kun la necesoj de la ceteraj.

Konstanta holokaŭsto antaŭ niaj marbordoj

La maroj apud la Ĝibraltara Markolo kaj ĉirkaŭ la Kanariaj Insuloj konsistigas ĉiujare la amastombejojn de la mizeruloj, kiuj vojaĝinte de siaj devenaj landoj riskas transiri la marojn ekde Saharo ĝis la Kanariaj Insuloj kaj ekde Maroko ĝis la marbordoj de Andaluzio. Avaraj mafiuloj portas ilin per siaj motorboatoj nestabilaj kaj plenplenaj de okupantoj, tra danĝeraj kaj malvarmaj akvoj konstante sub la minaco de alfundiroj. Kelkaj estas barataj de la marokaj marbordaj gardoŝipoj, aliaj de la patrolŝipoj de la Hispana Civila Gvardio; sed kelkaj sukcesas atingi Hispanion kaj postvivi en domaĝaj kondiĉoj. Multoj dronas –proksimume 1 000 kadavroj po ĉiu jaro, laŭ la raporto de ATIME (mallongigo hispana de Asocio de Enmigrintaj Marokaj Laboristoj en Hispanio) estas trovataj ĉu sur la marokaj marbordoj, ĉu sur la hispanaj—. Tiuj, kiuj sukcesas eviti la kontrolojn kaj la alfundirojn estas akceptataj ĉu de aliaj enmigrintoj kiuj ilin atendas en nia lando, ĉu de neregistaraj organizaĵoj kiel Ruĝa Kruco aŭ Cáritas España (katolika hispana organizaĵo bonfara). Kvantego de enmigrintoj finas siajn vojaĝojn en centroj de internigo por eksterleĝaj enmigrintoj –kie ili devos atendi la verdiktojn de siaj forpeloj de Hispanio, tamen, sufiĉe granda nombro el ili; ne portante dokumentaron, aŭ pro neekzisto de traktatoj de repatriigo kun ties devenaj landoj; ne povas esti forpelataj fakte, kaj daŭre restas en la centroj ĝis momento kiam, post decido de la loka guberniestro, ili estas metataj en aviadilojn kaj fluge kondukataj al pluraj hispanaj urboj—en kes ĝardenoj aŭ stratoj—ili estas; kvazaŭ plagitoj; forlasataj je sia sorto.

Enmigrantoj venas en plagxojn de Hispanio. Dum la somera sezono estas ofte ke dum grupoj de sunumantoj ripozas en iu plaĝo de Andaluzio, subite aperas motorboatoj sur la horizonto kaj nelonge poste elboatiĝas kaose amaso de elmigrintoj lacigitaj, timigitaj kaj frostotremantaj –tiaj ĉi bildoj okazas antaŭ la indiferenteco de kelkaj ĉeestantoj, la scivolemo de aliaj, kaj la klopodoj helpi la alvenintoj flanke de la ceteraj—.

Malgraŭ la sinsekvo de estraroj en Hispanio, kiuj iom post iom plistriktigis la marajn kontrolojn, la aŭtoritatoj de EU opinias, ke Hispanio estas tro cedema pri la migrofluoj. Ĉu ili kredas, ke la sola solvo kontraŭ la eksterleĝa enmigrado konsistas el estingo polica de ili? Ĉu tio eblas sen antaŭa nuligo de ties sprono, kiu estas la ekstrema mizero? Kia paradokso, ke dum la aŭtoritatoj de EU emfaze defendas la liberajn cirkuladojn de mono kaj varoj, ili samtempe baras tiun de homoj! Tio ĉi montras ksenofobion kaj malsolidarecon.

Migradoj ekde paciga vidpunkto.-

Por efike kaj hominde ektrakti la temaron de la migradoj, nepras, unue, garantii la loĝantojn el ĉiuj landoj ties eblecon satigi siajn necesojn de liberesprimo, delokiĝo, nutrado, saneco, laboro, loĝado, kleriĝado, kaj tiel plu, sen kiuj multoj sentas la sintrudon elmigri. Aliflanke, dum persistas la menciitaj senhavoj en kelkaj landoj, devos esti rispektata la rajton elmigri de ties loĝantoj. Neniu restu indiferenta antaŭ la kondiĉoj senhomaj, kiujn travivas kompletaj vicoj de enmigrintoj! Ili estas infanoj, junuloj, plenkreskuloj, maljunuloj, eĉ gravedulinoj kun vizaĝoj tristaj, kaj ekstreme minciĝintaj. Ĉe la centroj de internigo oni donas al ili la minimumon necesan por postvivi (sekajn vestaĵojn, manĝaĵojn, kaj iomete da mono). Kiu travivas tiom akrajn spertojn bezonas diligentajn kaj konkretajn helpojn.

Se oni kuraĝigas la laŭgradan integriĝon de la enmigrintoj kun respekto al ties kulturaj identecoj familiarigante ilin al la kulturaj kunhavaĵoj kaj leĝaroj de la gentoj de la akceptolandoj, estos malpli da risko de stariĝo de getoj izolitaj kaj malamikaj de la ŝtata kunteksto, kiuj treeble poste strebus al iompostioma konkero de la landoj de ties akcepto. Se tio ĉi okazus, ĝi pravigus al tiuj homoj, kiuj timas invadon de eksterlandanoj. Kiam la malsamaĵoj estas laŭgrade integrigataj ŝprucas kunvivadoj multetna kaj multreligia kie oni remalkovras komunajn valorojn kapablaj unuigi. Tiel la migro-fenomeno alproksimigus la pacan revon de la homaro.

Ne eblas ekfari politikan integrigon sen antaŭa agnosko de la rajto elmigri. La migrofenomeno enhavas la laboristaron de preter la landlimoj, la laboristojn altrangajn de la multinaciaj entreprenoj, la delokigitojn pro la militoj kaj la fizikan reunuigon de la enmigrintoj kun siaj familianoj, kiuj restas en la devenlokoj. La migradoj ne trafas ekskluzive minoritatojn kaj senesperulojn.

Enmigrintoj kaj laborpostenoj.-

Oni ofte aŭskultas la kliŝon jenan: ‘La enmigrintoj deprenas laborpostenojn al la hispanoj. La hispanojn unue’; prezentata de ĉiaj personoj –fortune ankoraŭ minoritataj, en lando kiu estis antaŭ kelkdejo da jaroj lando de elmigrado—kio estas la senkulpilo por kelkaj politikistoj ekstremdekstraj por defendi siajn ksenofobiajn projektojn; same kiel taŭgas al la naziaj bandoj de kaprazitoj por fizike ataki sen sentoj de kulpo al la enmigrintoj, kiujn ili trovas je sia vojo. Ligi la nombron de sendungitoj kun la nombrokresko de enmigrintoj ne havas fundamenton, ĉar estas disdonataj ĉiujare 30-foje malpli da laborpermesoj ol la nombro de sendungitoj; male estas fundamentite konjekti, ke sen la alporto de la enmigrintoj al la vigligo de kelkaj ekonomiaj branĉoj en depresio (agrokulturo, tekstilindustrio, kaj tiel plu) povus esti eĉ pli da sendungitoj. La alveno de enmigrintoj laboristaj ne kaŭzas plian mizeron, sed plian ekonomian kreskon. Ni akceptu la rajton elmigri agnoskita en la Ĉarto de Homaj Rajtoj, kaj akceptu ke estus trouze rezervi nian landon por ekskluziva uzo de la nacianoj, aŭ postuli ke la enmigrintoj senkritike asimilu niajn kutimojn, ŝtatlingvojn kaj vivmanierojn kun forgeso de ilies.

Oni forigu de niaj instruejoj, de niaj interparolejoj kaj centroj de libertemaj aktivaĵoj la antaŭjuĝojn kaj stereotipojn, kiuj fundamentas la maldemokratiajn sintemojn. Postuli, ke ĉiuj en nia patrio estu en komfortaj situacioj antaŭ ol konsenti, ke alvenos alia grupo de fremduloj faciligus la ekziston de riĉuloj bonege servitaj flanke de amasoj de marĝenuloj ekskluditaj de la civitana bankedo.

Investoj kaj sociekonomia evoluo.-

La Hispana Konfederacio de Entreprenistaj Organizaĵoj (hispane mallongigite kiel CEOE) konfuzas la sociekonomian evoluon de la sudaj popoloj kun la pliigo de la hispanaj investoj kun profito por malmultoj. Ne ĉiu investo kontribuas al la sociekonomia evoluo. Ekzistas investoj malutilegaj por la ekosistemoj, dum aliaj pliigis la eksterajn ŝuldojn de la trafitaj landoj kaj provokis en ili pliiĝon de la nombro de sendungitoj. La interesoj de la marketo ne nepre koincidas kun tiuj de la laboristoj sudalandaj. La marketekonomio provokas ekskludon kaj bezonas subpagatajn laboristojn, nekonantajn siajn laborrajtojn, por ekspluati ilin facile. Ekzistas ankaŭ opininfluo favora al subkonktrola malfermo de naij landlimoj por akcepti nur tiom da laboristoj, kiuj konvenas al niaj entreprenistoj kaj nei al ili ties rajtojn kaj ian ajn politikan influon.

Mono. Kiel oni povas kontroli la migrofluojn? Unue, oni devas agnoski, ke parton de la solvo konsistigas la alpreno de globalaj ekonomiaj rimedoj, kiuj ne potencigu la ekskludon kaj la marĝenecon. Tendenco ekzistas bremsi la enmigradon pere de politikoj de internacia helpo (investi en la landoj de elmigrantoj, malgraŭ la konstato de la malrapideco kaj malmulta efiko de tiaj politikoj).

La klopodo reguli la migrofluojn estas nur fusaĵo, kiu ne kunportas radikan solvon. La plej efika solvo konsistos el ekvilibrigo de la rilatoj Nordo-Suden. Al la politikoj de kunagado oni aldonu aliajn komplementajn, kiujn mi pridetalos poste.

Kiel provo de la opinio majoritata de la entreprenistaro, atentu al la dirito de la prezidanto de CEOE, José María Cuevas, dum azembleo: ‘Apenaŭ kulpas la evoluintaj landoj pri la misfortunoj de Afrikko, kulpas ja la kronikaj malbonoj de tiu kontinento: la tribismo, la subevoluo, la senĉesaj militoj meze de epidemioj kaj malsato; al kiuj oni povas aldoni la malutilajn movadojn por naciaj liberigoj…’

Konklude, oni povas diri, ke la migrofluoj havas strukturajn kialojn priprofitataj de ekonomia sistemo avida de rentabilitato je la kosto de la ekspluatado de subpagataj laboristoj. Ĉiu ajn politiko progresema pri enmigrado nepre devos debati la nunan malegalan sistemon de distribuado de riĉaĵoj, ja la vera devenigilo de mizero, malsato kaj militoj; kiuj siavice spronas elmigri al milionoj da personoj.

Partopreno de la civitanaro.-

Ĉiu ajn politiko de la Administracio devos esti kunordigata kun la sociaj movadoj. Ne eblas strukturi la integrigajn politikojn sen aktiva partopreno de la sociaj agentoj. Devas ekzisti kompromiton por kontraŭbatali la maljustaĵojn, esti pli solidarecaj kaj malpli kulture arogantaj. Ni ne strebu al pliaj profitoj sen antaŭa ĉirkaŭrigardo de la homaj mankoj. Pli justa mondo eblas. Ni batalu kontraŭ la ekskludo kaŭzita planede de la ekonomia terglobiĝo senbarita el kiu nur atingas decajn profitojn malmultoj, je la malutilo de multoj. Oni esprimis en la Internacia Traktato pri Rajtoj Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj rubrikitaj de plejmulto de la Unuiĝintaj Nacioj, ke ‘la ŝtatoj devas formuli politikojn de nacia evoluigo adkvataj je la celo de konstanta plibonigo de la bonfarto de ĉiuj loĝantoj, surbaze de ties partopreno aktiva, libera kaj signifa en la evoluo ekonomia kaj en la justa distribuo de la profitoj de ĝi’. Tamen, dum la monda produktado okobliĝis ekde 1960, unu homo po ĉiu 2 vivas nuntempe per du dolaroj ĉiun tagon; unu homo po ĉiu tri ne disponas de elektra energio; unu po ĉiu kvar vivas per malpli ol unu dolaro tage; unu po ĉiu kvin ne disponas de trinkebla akvo; unu po ĉiu ses estas analfabetulo kaj unu plenkreskulo po ĉiu sep, plus unu infano po ĉiu tri suferas subnutradon.

La Plano de Unuiĝintaj Nacioj por la Evoluo (PUNE) kaj UNICEF pritaksis ke ĉiujara elspezo de okdek milionoj da dolaroj dum unu jardeko garantius al cixuj homoj la disponeblecojn je baza edukado, bazaj flegmedicinaj servoj, adekvata nutrado, trinkebla akvo, krom je la necesaj servoj ginekologiaj kaj akuŝaj por la virinoj.

Antaŭ la enmigrado, la kunagadon al la sociekonomia evoluo

Per diversaj iloj estus eble montrite de pluraj spertoj, malpliigi draste la bezonon elmigri pere de forigo de la mizero, kiu estas ties ĉefa sprono. Mi esprimos ilin jene:

1e.- Nuligo de la ekstera ŝuldo

2e.- Tobin-imposto.

3e.- La 0.7% de BNP (bruta nacia produkto) kiel publikan helpon al la sociekonomia evoluo.

4e.- Imposto je la grandaj fortunoj.

5e.- Plano de struktura aljustiĝo.

6e.- Komerco justa.

7e.- Kunevoluigo.

1e.- Nuligo de la ekstera ŝuldo

La sumo repagata dela subevoluintaj landoj estas proksimume unu kvarono el la defenda buĝeto de Usono, naŭ procento de la tutmondaj defendoelspezoj, ok procento de la publicitaj ĉiujaraj elspezoj tutmondaj, aŭ la duonon de la fortuno de la kvar plej riĉaj homoj el la mondo.

La repago de la ekstera ŝuldo estas tre peza balasto por la evoluo de la ekonomio kaj de la sociaj kaj sanfakaj servoj de la malriĉaj landoj, kiuj iam enŝuldiĝis por kreskigi ties produktadon, sed poste ne kapablis elpagi laŭ la kondiĉoj rubrikitaj kun la financaj institucioj, pro la subita disfalo de la prezoj de ties varoj en la internacia marketo. La repago de la publika ŝuldo de la sudaj landoj ekvivalentas averaĝe al 200 000 aŭ 250 000 milionoj da dolaroj pojare, tio estas, duoblon aŭ trioblon de la neceso por satigi la bazajn homajn bezonojn difinitaj de UN.

En multaj kazoj la ekstera ŝuldo estas nerepagebla kaj por pagi la interesojn de la unua ŝuldo, la koncerna lando devis pruntepreni plian monon. Finfine, FVI (Fonduso Valuta Internacia) komencis pripensi la popartan aŭ plenan nuligon de la ŝuldo de kelkaj landoj konstatinte, ke ties postuloj de ekonomiaj aljustiĝoj kaj socian elspezan aŭsterecon al la landoj enŝuldiĝintaj cele al repago de la pruntedonoj agis kiel eksplodilon de seriozaj sociaj ribeloj en tiuj landoj. Nepras pli rezolutan politikon de ŝuldonuligo, kiel ree petis mondoskale diversajn progresemajn sociagentoj, neregistaraj organizaĵoj kaj areligiaj komunumoj (el kiuj elstaras la katolika, pere de ties supera aŭtoritatulo, la Papo Johano Paŭlo 2-a).

2e.- La Tobin-imposto

Alia rimedo por malpliigi la malekvilibron nordo-sudan estas la ekfunkciigo de imposto sur la financaj interŝanĝoj –ideo de la nobelpremiito pri ekonomio James Tobin, poste adaptita de aliaj ekonomiistoj kaj alproprigita de ATTAC (mallongigo hsipana de Asocio por Tributo sur la Financaj Transakcioj kaj Helpon al la Civitanoj)—. La celo de la imposto estas liberigi gravajn fondusojn investeblaj je la sociekonomia evoluo. Ĉi liberigitaj fondusoj devus, laŭ la UN, esti disvididataj po du egalaj partoj: la unua por fonduso socia kaj ekologia, kreota en la landoj de deveno de la transakcio; kaj alia por fonduso redistribua, investota en la eduksistemoj kaj sansistemoj de la sudaj landoj. ATTAC opinias adekvata jaran imposton 0.1 procentan.

3e.- La 0.7 % de BNP kiel publika helpo al la sociekonomia evoluo

La tuta sumo de la publika helpo porevolua tre malproksimas de la 0.7 proponita de UN kaj ne sufiĉas por nuligi la negativajn efikojn de la repagoj de la eksteraj ŝuldoj de la sudaj landoj kaj, krome, ĝi malkreskadas.

Oni devas kalkuli kun la fakto ke granda parto de la publika helpo konsistas el pruntedonoj repagendaj. Male, por sukcesi je ties celoj, la publika helpo nepre sumu 0.7% de BNP el ĉiu pruntedoninta lando kaj konsistu tute el donoj nerepagendaj.

4e.- Imposto je la grandaj fortunoj

Jen unu el la proponoj de la movadoj kontraŭtutmondiĝaj. Ĝi temas pri ekscepta imposto sur la havo de la fortunegoj. La pagontoj de tiu ĉi imposto solidarece devus pagi proksimume dek procento sur siaj havoj. La destino de la atingita sumo estus, nature, la helpon al la subevoluintaj ekonomioj.

5e.- Plano de ekonomio aljustiĝo

Ĉiuj esprimitaj antaŭe projektoagoj ne efikus sufiĉe kontraŭ la senĉesa pliiĝo de la mizero, se oni ne kontraŭstarus rekte la negativajn politikojn de altruda aŭstereco kiujn plue defendas FVI kaj aliaj financaj institucioj, ĉar tiuj ĉi estas malfacile harmoniigaj kun la ekzerco de la rajtoj ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj de la malfavoritaj landoj.

Necesas anstataŭi la nunan mondan strukturon, kies logikon altrudas la nordaj landoj al la periferiaĵo (sudaj landoj). En la nuna strukturo la riĉaj landoj de la nordo agas kiel ekonomian centron, kiu neleĝe posedas la kapitalon kaj la teknologiajn avangardajn, dum la sudaj landoj rolas kiel periferiaĵon kaj devas provizi ilin per netransformitaj varoj kaj enmigrintoj subpagataj.

Estas konvene potencigi ŝanĝon permesontan pli intensajn rilatojn ekonomiajn inter sudaj landoj mem. Tio ĉi konsistus el starigo de zonoj de landoj sudaj kun plej favorataj interrilatoj –simile al MERCOSUR (mallongigo hispane de KomunaMarketo Sudamerika) kiuj povus alpreni regionajn instituciojn kun povo por reguli la ekonomiajn kaj sociajn komunajn aferojn. La landoj de tiuj ĉi zonoj devus plifortigi siajn itnernajn marketojn; potencigi la ŝparadon lokan, cele al ties memfinancoj; plikreskigi la serv-areon de siaj sanaj kaj edukaj sistemoj; ili povus diversigi siajn eksportojn por rezisti la kapricajn ŝanĝojn de la internacia marketo. Aldone ĉion ĉi estus tre konvene por la asociitaj landoj fari agrokulturajn reformojn por garantii la ĝeneraligitan alprenon de bienoj al la kamparanoj, kaj same ili faru reformojn por garantii loĝejon decan al ĉiuj.

6e.- Komerco justa

Laŭ la ekonomiistoj Eric kaj Armand aperas la jenajn intervenajn bezonojn kadre de la malegala nordasuda komerco:

•Stabiligi la prezon de la netransformitaj varoj garantiante la pagojn de la importoj per la faro de reguligaj stokoj.

•Kuraĝigi la formadon de karteloj de produktistaj landoj kio permesus tiujn la reinveston de ties gajnoj je la ekonomia evoluo.

•Agnoski la rajton de ĉiu lando al nutra suvereneco, ĉefe al la memsufiĉo rilate la fundamentajn produktaĵojn. Unue oni devus garantii la provizadon de la lokaj marketoj de la malriĉaj landoj kaj eksporti nur la plusojn agrokulturajn.

•Ekskludi de la Ĝenerala Akordo pri Komerco kaj Servoj la publikajn servojn tiaj, kiaj: sano, kulturo, eduko, kaj akvoprovizo. Tiuj ĉi estas la plej bona garantio de la individuaj rajtoj kaj la vivokvalito.

•Forigi la fiskajn paradizojn: ili faciligas la impostan fraŭdon, la koruptiĝon kaj la lavadon de forjuraj gajnoj.

7e.- Kunevoluigo

Tio ĉi temas pri projektoj de evoluihelpo al la sudaj landoj kalkulante kun la kunlaboro de la enmigrintoj mem aŭ de la neregistaraj organizaĵoj, kiuj agas en la landoj de intensa elmigrado norden, ekzemple:

•Faciligo de la investoj produktivaj de la mono ŝparita de la enmigrintoj en siaj devenaj landoj, donante prioritaton al tiuj investoj kiuj kreos pli da laborpostenoj.

•Financa apogo al la neregistaraj organizaĵoj, kiuj intervenas en la regionoj de intensa elmigrado per ofta uzado de la mikrofinancoj, t.e.:

a) Mikrokreditoj.- Sumetoj de mono pruntedonataj al individuoj aŭ kolektivoj de malgrandaj akirkapabloj.

b) Mikroŝparoj.- Deponaj servoj de etaj ŝparsumoj por alfronti emergencojn.

c) Mikroasekuroj.- Sistemo pere de kiuj individuoj, entreprenoj kaj alitipaj kolektivoj faras financajn pagojn por kunhavi riskojn, t.e.: vivasekuroj, bienasekuroj, medicinasekuroj kaj handikapaj asekuroj.

Konkludoj

Hispanio maljuniĝas demografie pli rapide ol aliaj eŭropaj landoj. Pro la industria evoluo kaj la sinsekvaj socifamiliaj ŝanĝoj nia lando iris de fabriko de elmigrantoj al celo de enmigrintoj kun granda dependeco de tiuj ĉi en kelkaj sektoroj. Entute, la sendunga indico ne multe ŝanĝis pro la enmigrado, ĉar la postenoj okupataj de la eksterlandanoj estas ĝuste tiuj, kiuj emas forlasi la hispanojn. Tamen, la enmigra fluado ne dependas de la nacia neceso, sed de la bezono de tiuj homoj elmigri ĉi tien por subteni sin kaj ties familiojn kaj ne utilas barumi nin kontraŭ la nepetitaj fluoj. Por eviti ke la enmigrado kaosigu nian socion aŭ kreu mizerajn getojn akompanataj de rasismo kaj perforto; unue oni akceptu la fakton, ke peljmulto el la elmigrintoj neniam reiros hejmen. Ĉiu ajn hispana estraro devos, krome, fari veran integrigan politikon rilate klerigadon, loĝejojn kaj dungigon—garantiante egalecon de sociekonomiaj rajtoj al la enmigrintoj—. Ankaŭ devos mildiĝi la postuloj por nacianiĝi al tiuj kiuj deziras pluresti ĉitie, kaj ankaŭ doni ĉiujn la rajton baloti en la municipaj balotadoj por eviti ĉian ajn diskriminacion inter la civitanoj el la landoj de la EU kaj la ceteraj eksterlandanoj.

Jozefo Pina Tuells


Legu lastan ~ Kajeroj 66-a ~ Kajeroj ~ Legu venontan