La bahaanoj en Haifo

Hajfo, Hefa izraele La unuaj Bahaanoj alvenis en la Sanktan Landon (tiam la Otomana Imperio) en 1868 kiel malliberuloj ekzilitaj el Irano pro herezo kontraŭ Islamo. Unue ili estis enkarcerigataj en la aĉa prizono de Akko kune kun ĉiuspecaj krimuloj. Post multaj jaroj Baha’u’llah povis vivi en kampara domo apud Akko, nomita Bahji, kie Li forpasis en 1892. Li postulis ke la restajoj de Bab, Lia antaŭulo, estu entombigitaj en la Monto Karmelo, je la alia flanko de la golfo. Tion prizorgis la filo ‘Abdu’l-Bahá en 1909 post la Junturka Revolucio, kiu liberigis la tutan familion.

Pro tio la spirita kaj la administra centroj de la Bahaa Kredo nun troviĝas en Haifo, Israelo. Iom post iom kreskis la Arko chirkaŭ la Mauzoleo de Bab kun pliaj konstruaĵoj. La unua en 1957 estis la Arkivo, kie videblas por pilgrimoj la originalaj tabeloj kaj personaj memoraĵoj de la 3 ĉefaj personecoj de la Kredo. (Bab, Baha’u’llah, Abdul-Baha). Poste sekvis la impona Internacia Domo de Justeco, la sidejo de la naŭ representantoj elektataj ekde 1963 ĉiuj 5 jaroj el aro da delegitoj el la tuta mondo (t.e. de 181 naciaj asambleoj).

Dum 2 jaroj mi volontulas en la Internacia Biblioteko, kie kolektiĝas ĉiuj libroj pri la Kredo en diversaj lingvoj. Entute ni estas ĉirkau 600 volontuloj el 80 landoj, kiuj harmonie kunlaboras en pluraj oficejoj aŭ fakoj.

La Bahaa Mondcentro havas bonajn rilatojn kun la ŝtato de Israelo, samkiel la urba registaro. La estro mem publikigis belegan fotoalbumon pri la ĝardenoj kaj terasoj, nomante ilin “la oka miraklo de la mondo”, vizitata de miloj da homoj ĉiusemajne.

Pro manko de internacie aprobita komuna lingvo, ni ĉefe uzas la anglan kaj la persan, sed mi multe varbas por Esperanto kaj havas regulajn kunvenojn kun amikinoj, kiuj ŝatas lerni la lingvon.

Krome, la lokaj kaj regionaj israelaj esperantistoj kunvenas unufoje monate ĉe mi por vigla diskutrondo pri diversaj temoj au ŝercoj.

Dum la pasinta bombardado de Haifo ni daŭrigis nian laboron kiel kutime, ĉar la plejmultaj oficejoj troviĝas en la Monto Karmelo kaj estas ege sekuraj kiel ŝirmejoj.

Nun ni ĉiuj esperas kaj preĝas ke paco estigos en tiu parto de la mondo, ke ĉiuj aldonos ilian kontribuon, ĉar, kiel diris Baha’u’llah: “ Ĉiuj homoj estas kreitaj por antaŭenigi ĉiam progresantan civilizacion.”

H. Martha Otto, 
aŭgusto 2006


Regresu ~ Kajero 73ª ~ Hejmo ~ Progresu