SAT 2006ª kongreso:


Deklaracio

La 79-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en Beogrado de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2006:

~Malakceptas ĉian terorismon, ĉu fare de ŝtato ĉu fare de alia organizajxo, kiu mortigas homojn;

~SAT alvokas ĉiujn, i.a. esperantistojn, prepari kondiĉojn de longdaŭra paco en Mezoriento per historia klerigado kaj disvolvo de interfratiĝaj rilatoj ĉe ĉiuj koncernatoj cele al akcepto de frataj kaj ekvilibraj solvoj;

~Postulas la liberigon de la malliberigitoj, kiujn la usona ŝtato kontraŭjure tenas en la koncentrejoj en Guantanamo kaj aliaj lokoj,

~Je la nomo de la «milito kontraŭ terorismo», kaj postulas la liberigon de ĉiuj politikaj malliberuloj en la mondo;

~Rediradas al la landoj, kiuj ankoraŭ ne subskribis la Konvencion de Otavo, ke URĜAS subskribi tiun Konvencion por elimini la

~Kontraŭpersonajn minojn sur nia planedo;

subtenas la batalon de C.M.C.: Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la Koalicion por partopreni en tiu batalo;

~Solidariĝas kun ĉiuj bataloj en la mondo kontraŭ la detruo de la socialaj rajtoj kaj alvokas al sennaciigo de ĉi tiuj bataloj; ĝi salutas la venkon de la francaj studentoj, laboristoj, pensiuloj kaj senlaboruloj kontraŭ la kontrakto por unua dungo en Francio;

~Alvokas al energia kontraŭstaro de la naciisma edukado trudita en lernejoj en la tuta mondo, kaj aparte solidaras kun la batalantoj por la konservo de la 9-a artikolo de la japana konstitucio;

~Protestas kontraŭ la politiko de la Eŭropa Unio, de Usono, Aŭstralio kaj aliaj landoj, kiu i.a. manifestiĝas per fermo de landlimoj kaj forpelo de neleĝe alvenintaj enmigrantoj; ĝi postulas enmigran politikon kun humanisma sinteno;

~Defendas la liberecon de konscienco kaj la rajton ĝin esprimi; pro tio ĝi ankaŭ promocias la disigon de la eklezioj disde la ŝtato.

Gvidrezolucio

La 79-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kunveninta en Beogrado de la 19-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2006 :

> Petas ĉiujn, kiuj tion povas, helpi al SAT per mondonacoj;

~Esprimas sian fidon al la PK por, konsiderante la proponojn faritajn dum la kongreso, solvi la financan krizon laŭ la plej bona maniero samtempe por SAT kaj por Kreŝimir Barkoviĉ, inkluzive per vendo de la sidejo kiel eventuala solvo; ĉe kio ĝi postulas, ke li okaze de maldungo ricevu la diferencon inter sia antaŭa salajro kaj la ŝtata senlaborula kompenso, kaj ke li poste ricevu enspezon egalan al la antaŭe atendita pensio;

~Alvokas plu diskuti la proponon pri Eldonkooperativo de SAT, kun la celo alkonduki decidon per baldaŭa referendumo;

~Proponas, konsiderante la bezonon pri allogo de novaj membroj, i.a. junuloj, malfermi je limigita tempo la interretan SAT-diskutejon al simpatiantoj, kiuj havas rekomendon de SAT-kamarado;

~Vokas al pliriĉigo de la esperanta Vikipedio, ĉefe en ĝia socipolitika parto, al verko aŭ traduko de SAT-rilataj artikoloj en nacilingvaj Vikipedioj, kaj al intima kunlaboro per- kaj por-esperanta kun nacilingvaj retejoj, kies celoj kongruas kun tiuj de SAT;

~Rekomendas perretan LEA-kunlaboron, spronas al energia varbado por SAT, kaj vokas al kreado de novaj LEA-oj tie, kie ili ne ekzistas;

~Salutas la revigliĝon de la Porpaca Frakcio de SAT.

Sennaciulo estas la bulteno de SAT.


Regresu ~ Kajero 73ª ~ Hejmo ~ Progresu