Vera Valentaite:

Mi konis ĉi tiun litovan poetinon dum la kongreso Universala de Litovio, je 2005. Post privata legado en la sidejo de la Litova Esperanto Asocio, mi decidis, ke estas honoro por nia magazino ornami siajn paĝojn per beletraj kreaĵoj tiaj. Jen kelkaj el tiuj perloj:

Poetino pasia.

kiam la homa animo

naskiĝas

ekbriliĝas

malgranda steleto

de la granda amo

mondestra

en ĉielo de la universo

kaj kune kun la kreskado

de tiu spirita planto

pligrandiĝas ankaŭ steleto tia ama

ili ektuŝos unu la alian iam ajn

kaj ili tiam estiĝos ia mirakla unuo

ĉar neniu ankaŭ nenio povas vivi ne
estiĝante

la tuta granda ĉielo

de la sankta lumo

de spuroj niaj—

09.02.2001



la neĝo malpura

purigis mian koron

sed ĝi ne permesis al si

ekpuriĝi

ankoraŭ ne (kaj eble neniam estos jes)

venis oportuna tempo

por tute liberiĝi

de teraj polvoj kaj polvegoj

tia polvaro

ankoraŭ bone varmigas

mian pekan tristan animon

kuŝantan en abismo

da malveraj sentoj kaj malgustaj pensoj

pri si mem —

07.02.2001

La letero

En malhela nokto flugetis super arbaro malgranda unutaga papilio. Sur marborda sablo ekfuĝis rubando de spuroj. Ĝin tuj forlavis sala akvo. Sed veraj piedsignoj restis. Ne gravas, ke neniu ilin vidis aŭ simple eĉ neniu volis vidi.

–homoj iradas homoj fuĝadas kvankam ili mem ne scias kien ili montriĝas por si mem tiel gravaj ke estiĝas al ili maldireble strange foje renkonti tute indiferentan rigardon de preterpasanto kiel povas esti ke iu preterpasanto ne rimarkis tian unikulon sed ja ankaŭ al preterpasanto la plej grava estas li mem preterpasanto kaj subite estiĝas tiel triste tiel ekdomaĝas li sin mem foje tia sindomaĝo daŭras la tutan vivon sed ja ĝi estas simple krimo tia homo verŝajne entute forgesis fajnan sortan aroman floron la vivon –

…florantaj pomarboj rosaj kruroj flugiloj pinto de la plej alta arbo polvetoj de la hejmlando subunge batanta koro lumo bordsablen enpremita hazarda nomo rideto de koloro kata murmuro inspiro cikonio sur tegmento grincado de la pordo okuloj de patrino libro verda herbo blindiga neĝo memoro vento en hararo...

Kiel multe estas da vortoj indaj por vivi kaj eĉ morti korpo povas trankvile antaŭe ilin ĉiujn eldirita konscience.

Morto – doloro – larmo kaj aliaj pezaj vortoj estas senpovaj kontraŭ flugo de la birdo aŭ kontraŭ kvankam nur dummomente tuŝiĝintaj manoj.

Vivo estas pli malforta ol la morto, sed ankaŭ ĝi iam venkos sin mem.

06. 02.2001

mi volas brakumi la tutan terglobon

sed kancero vivanta en mi ne permesas ekmoviĝi

mi volas adiaŭi min mem

kvankam mi ne scias kie loĝas mia mio

sed mi deziras vidi ĝin almenaŭ unufoje

ke povu retrovi min mem

post mia propra morto

ke mi ne malaperu en la eterneco frosta –

sed mi povas nenion

min regas damnita kancero

nur ĝin mi povas kreskigi en mi mem

sed ĝi ne respondas miajn naŭzajn demandojn –

ĉu povas la vivo morti kaj la morto vivi

kaj kiukolora estas mia propra morto –

la vivo estas peza ŝarĝo por ĝin portantaj konscience

sed mi volus esti ŝarĝita eterne

mi amas min kaj mian vivon

la vivo estas sola mia amato

kiu ankaŭ amas min

kaj amos mi kredas eterne – – –

21.01.2001


Vera Valentajte poezias.


ĝi ĉiam vivas en vi mem

sed vi mem ne povas scii

kiam vi ĝin ekvidos eksentos

ekaŭdos kaj tiel plu

kaj ili ambaŭ estas helpiloj por

ekkompreni karecon

de propra kaj fremda vivo

por ekflari sin mem aŭ

la tutan

universon

por esti vera viva estaĵo

multkolora multodora
amema


21.01.2001



Regresu ~ Kajero 73ª ~ Hejmo ~ Progresu