Parolas la Prezidanto:

Prezidanto parolas.Estimataj GeHALEanoj!

Dum ĉi tiu nova jaro ni havos kongresojn en Nederlando kaj alia lokoj. Ĉiu esperantisto devus aliĝi al la kongreso de Nederlando, ĉar ni havos novan ŝancon paroli en Esperanto.

Aliflanke, en Nederlando estas la sidejo de UEA, nia granda organizaĵo, kaj ni havos la eblecon viziti la sidejon de UEA, viziti la bibliotekon de UEA, viziti la domon de UEA.

La esperantistaro ŝatas vojaĝi , ŝatas koni aliajn landojn, kaj tial multaj esperantistoj, kiuj ankoraŭ ne konas la hejmon de UEA — mi estas unu el ili,— povos tion fari, ĉar nia mono kaj libertempo kutime dediĉiĝas al vizito de aliaj landoj.

La lasta kongreso de la renkontiĝo de la esperantista popolo estis en Japanio, lando, mirinda lando, kiu organizis grandan kongreson.

Mi bedaŭras ke mi ne partoprenis la kongreson, kvankam mi aliĝis al ĝi, sed alia persona de nia revuo, Jesuo de las Heras, partoprenis.

Denove mi diras: la esperantistoj devas aliĝi, almenaŭ, al la kongreso ĉiujara de UEA.

En la venonta numero mi parolos pri la aktuala diktaturo de la kreduloj, ĉu dekstraj, ĉu maldekstraj.

Johano Cabezos,
Prezidanto de HALE

~ Kajeroj 75Hejmo ~ Regresu.