Plibonigi vivon
sen artefaritaj rimedoj

Antaŭ nelonge mi diskutis pri eŭtanazio kun amikino, kiu serioze asertis al mi, ke ŝi jam subskribis vivan testamenton (testamento vital, hispane). Laŭ ĝi, ŝi petas, ke kian ŝi ne plu kapablos vivi kun digneco, tio estas, kun certa vivokvalito, oni ne permesu, ke ŝi pluvivos danke al maŝinoj, per artefaritaj rimedoj.

Tio estas, aliflanke, la temo de nova leĝo, kiun la socialisma registaro de Hispanio deziras, ke la Parlamento aprobu en la proksima estonteco. Laŭ ĝi, ni homoj kiuj aĝas en Hispanio rajtas, oni zorgu, ke ni havu dignan morton. Estas nur malgranda paŝo al tio, ke se simpla malkonekto al vivmaŝinoj ne provizas tiun morton, oni rekte premos nin por digna mortopere de veneninjekcio, kvazaŭ ni estu hundoj, kiujn neniu volas. Se oni mem petas tion, ne mi obĵetos al tio, sed la problemo ekas tiam, kiam oni ne plu povas paroli aŭ movi, kaj, sekve, familiano aŭ doktoro, aŭ eĉ simpla flegisto, povas subskribi peton por bona morto por homo, kiu suferas.

Memortigo, tamen, estas malpermesita.Ĉar mi ne defendas bonan morton, sed bonan vivon, mi ne povas konsenti kun tiu nocio, eŭtanazio. Ĉar mi opinias, ke morto povas neniam esti bona, ĉar bona estas ĉiam vivo.

Mi memoras tiun epokon, kiam mi estis kvinjaraĝa. Mia korpo bone funkciis; mi estis forta, fleksebla, kun tuta mondo ekkoni. Dudek jarojn poste, mi estis en apogeo mia: plej forta, plej bonfarta, plej iluziplena. Oni diru, ke mi tiam vivis bonan, dignan vivon. Nun, tridek jarojn poste, mi ne plu vidas tiom bone, mi laciĝas multe pli frue, mia sano estas multe malpli bona. Mia vivkvalito, ni diru, estas nur 50% ol tiu, kiun mi ĝuis antaŭ tridek jaroj. Ĉu mi, sekve, devas nun memmortiĝi? Mi ankoraŭ povas vojaĝi, legi, amindumi, revi, havi plezuron..., ĝui duonebone kvalitan vivon. Sed mia korpo difektiĝas pli kaj pli. Mi sentas doloron pli kaj pli ofte. Mi povos atingi neelteneblan staton aŭ alkutimiĝi al malpli bonaj sankondiĉoj.

Sed bonfarta heredonto mia povas, en la estonto, kompati al mia difektita sanestato. Se mi senkonsciiĝas, li aŭ ŝi povas, en la estonto, laŭleĝe peti dignan morton por mi. Mi tion ne deziras.

Mi rezonis al mia amikino, ke eĉ ŝi, en sia relativa junaĝo, devas engluti pilolon tagan kontroli sian sangocirkuladon. Mi demandis ŝin, ĉu tiu pilolo estas artefarita rimedo, kaj ŝi kolere respondis al mi vive, ke pilolo ne estas maŝino, kiel artefarita pulmo, aŭ reno! Mi ne komprenas, ke pilolo povas donaci normalan vivon, sed ne meĥanika pulmo aŭ reno... Ambaŭ permesas, ke ni reiru en nian normalan vivon, kion ajn tio signifu...

Sed la nomo mem bona morto kaŝas maleŭfemisman mortigon, laŭ mi, eĉ se tio ne estas tiel komprenata hodiaŭ. Ni defendu bonan vivon, la plej bonan vivon kiun ni povas havi en ĉiu momento, ĉar kiel saĝa Bertrand Rasel notigis iam, ni konsideru la alternativon. Kaj alternativo nura al ĉiaspeckvalita vivo estas morto. Fia morto. Morto, kiu nur komfortigas eble al tiu, kiu kredas, ke estas vivo post la morto. Tamen, kiu povas tion pruvi? Oni ĝuu vivon, ĉian vivon, dum ĝi daŭros sen permeso de la registaro.




~ Kajeroj 75ª ~ Hejmo ~ Regresu.