La juna reĝo
de Oskar Vildo

La nokton antaŭ la tago fiksita por sia kronado, la juna reĝo sidis sole en sia bela ĉambro.

Liaj korteganoj estis ĉiuj forirantaj, klinante siajn kapojn preskaŭ ĝisplanke, laŭ la ceremonia kutimo de tiu tempo., kaj ili estis irintaj al Granda Halo de la Palaco ricevi la lastajn lecionojn de la Instruisto pri Etikedo; ĉar estis ankoraŭ tiom multe da ili, kiuj havis tre naturajn manierojn, kio estas en kortegano, mi apenaŭ devas diri, tre grava ofendo.

La knabo, —ĉar li estis nur knabo sesdekjaraĝa— ne bedaŭris ilian foriron, kaj estis fluginta denove kun profunda sopiro ripoziga en la molajn kusenojn de sia bele kudrita sofao, kuŝante tie kun sovaĝaj okuloj kaj malfermita buŝo, kvazaŭ Faŭno foresta, aŭ juna besto arbara ĵus fuĝinte ĉasistojn.

Kaj, evidente, temis pri ĉasistoj, kiuj estis trovintaj lin, trovintaj lin preskaŭ hazarde kiam li, senŝue kaj kun fluto en sia mano, sekvis la ŝafaron de la kompatinda kapristo, kiu edukis lin kaj kies filo li ĉiam kredis esti.La krono de la reĝo.

La infano de la ununura filino de la maljuna reĝo laŭ sekreta geedziĝo kun ulo tre malalte al ŝia situacio —strangulo, kelkaj diris, kiu tra la magia miro de sia liutoludado amiĝis de la juna princino, dum aliaj parolis pri artisto de Rimini kiun la princino estis montrinta multan, eble tro multan honoron kaj kiu estis malaperinta subite el la urbo, lasante sian laboron ĉe la katedralo nefinita. Li estis rabita de la flanko de sia patrino kiam li estis nur unu semajno aĝa, dum ŝi dormis, kaj donita al zorgo de komuna kamparano kaj edzino, kiuj ne havis infanojn kaj vivis en fora parto de arbaro, pli fora ol unu tagorajdo per ĉevalo el la urbo. Doloro, aŭ pesto, kiel la korta kuracisto deklaris, aŭ, kiel kelkaj proponis, itala veneno metita en pokalon da spicita vino, mortigis, en unu horo post ŝia vekiĝo, la blankan knabinon kiu naskis lin, kaj je la momento, kiam la fidela mesaĝisto, kiuj portis la bebon sur sia selo, malsupreniris el sia lacigita ĉevalo kaj frapis la duran pordon de la kabano de la kapristo, la korpo de la princino estis prenata en malferman tombon, kiun oni konstruis en malplena preĝejkorto, preter la pordego de la urbo, tombo kie, oni diris, estis alia korpo, tiu de junulo kun mirinda kaj eksterlanda beleco, kies manoj estis ligitaj malantaŭ li per noditaj kordoj, kaj kies brusto estis kudrita de multaj ruĝaj vundoj.

Tia estis, almenaŭ, la rakonto, kiun homoj flustris unu la aliajn. Vere estis, ke la maljuna reĝo, ĉe sia mortolito, ĉu movigita de rimorso pro sia granda peko, ĉu nur dezirante, ke la reĝlandon prenos ne alia familio, finfine sendis trovi lin kaj, je la ĉeesto de la Konsilantaro, proklamis lin kiel lian heredonton. Kaj ŝajnas, ke ekde la unuaj momentoj de sia agnosko, li montris strangan pasion por beleco, kiu estis havonta grandan influon sur sian vivon. Tiuj, kiuj akompanis lin al la serio de ĉambroj dediĉitaj al lia servo, parolis ofte pri la krio plezura, kiu rompis liajn lipojn kiam li vidis la delikatajn vestaĵojn kaj riĉajn juvelojn, kiuj estis pretigitaj por li, kaj pri la preskaŭ sovaĝa ĝojo, per kiu li forĵetis sian haŭtan tunikon kaj malmolan ŝafhaŭtan mantelon. Fojfoje mankis al li, certe, la bela libereco de sia arbara vivo, kaj emis froti siajn manojn ĉe tedaj kortceremonioj, kiuj okupis tiom multe da lia ĉiu tago, sed la mirinda palaco —Ĝoja, oni nomis ĝin— kies mastro li sin trovis nun, ŝajnis al li esti nova mondo freŝmodelita por lia plezuro; kaj tiom baldaŭ, kiom li povis eskapi el konsilejo aŭ aŭdiencoĉambro, li kuris tra ŝtuparego ornamita per orpentrite bronzaj leonoj kaj ŝtupoj marmoraj, vagadi de ĉambro en ĉambron, el koridoro en koridoron, kiel iu, kiu serĉas en beleco rimedon kontraŭ doloro, specon de resanigo.

En tiuj vojaĝoj de ekkono, kiel li nomumis ilin —kaj fakte ili ŝajnis al li veraj vojaĝoj tra mirinda lando—, li ofte estis akompanita de maldikaj, blondaj kortegaj paĝioj, kun iliaj flugantaj manteloj kaj amuzaj galonoj flustrantaj; sed pli ofte li ŝatis soliĝi, sentante tra rapida instinkto, preskaŭ devinado, ke sekretoj de arto estas plej bone lernitaj en sekreto, kaj ke Beleco, same kiel Saĝeco, amas la solan adoranton.La turoj de la palaco de la princo.

Multajn kuriozajn rakontojn oni diris pri li dum tiu tempo. Oni diris, ke forta urbestro, kiu venis prelegi retorike nome de siaj urbanoj, ekvidis lin surgenuante, kvazaŭ adorante, antaŭ granda pentraĵo, kiun oni ĵus portis el Venecio, kaj kiu ŝajnis anonci la adoradon de novaj dioj. Alifoje li mankis dum horoj, kaj post longa serĉado oni trovis lin en ĉambreto de norda tureto de la palaco, kiam li observis, kvazaŭ hipnotita, grekan gemon kun la figuro de Adoniso. Oni vidis lin, laŭ la rakonto, premante siajn varmajn lipojn sur marmoran brovon de malnova statuo, kiun oni estis ektrovinta sur planko de rivero kiam oni konstruis ŝtonan ponton, kaj oni inskribis ĝin sub la nomo de sklavo bitina de Adriano. Li pasintis la tutan nokton studante la efekton de lunlumo sur imago arĝenta de Endimio.

Ĉiu stranga kaj multekosta materialo altiris liajn atenton kaj fascinon, kaj lia avido ekhavi ilin igis lin forsendi multajn komercistojn, kelkajn trafiki por sukceno kun duraj fiŝistoj de la nordaj maroj, kelkajn al Egiptio serĉi la strangan verdan turkison, kiun oni trovas nur en tomboj de reĝoj, kaj kiun oni diras, ke ĝi havas proprecojn magiajn; kelkajn al Persio serĉi tapiŝojn kaj pentritajn potojn; kaj aliajn al Bharato aĉeti gazon kaj eburon kolorigitan, lunŝtonojn kaj braceletojn de jado, santalojn kaj emajlon bluan kaj ŝalojn de delikata lano

Sed tio, kio priokupiĝis lin pleje estis la robo, kiun li devis vesti dum sia kronado, robo de oro teksigita, kaj la krono rubenigita, kaj la povbastono kun ĝiaj vicoj kaj ringoj da perloj. Evidentiĝis, ke li pensis pri tio ĉinokte, kuŝante sur sia luksa sofo, rigardante la grandan pinarban trunkon, kiu bruliĝas ĉe fajrejo.

La desegnojn, faritaj per la manoj de la plej famaj artistoj de tiu tempo, oni sendis al li multajn monatojn antaŭe, kaj li estis ordoninta, ke laboristoj devas senlace tagnokte fari ilin, kaj la tutan mondon oni devas serĉi por tiuj juveloj, kiuj meritos tian laboron. Li vidis sin stari apud alta altaro de katedralo vestita kiel reĝo, kaj rideto pendis el liaj junulaj lipoj, kaj lumiĝis per brila lukso siaj obskuraj arbaraj okuloj.

Post kelke da tempo, li ekstaris el sia sidloko, kaj apogante sin kontraŭ la prilaborita fajrejo, li rigardis la duone lumigita ĉambro. El la muroj pendis riĉaj tapiŝoj, kiuj reprezentas Venko de Beleco. Granda prembildo, farbita kun agato kaj lazurŝtono, plenigis angulon, kaj fronte al fenestro staris strange farbita ŝranko kun paneloj lakaj de pulvigita kaj mozaikigita oro, en kiu oni metis delikatajn blobetojn de vitro venecia, kaj glaso da malklara onikso. Palaj hundetoj estis kudritaj sur la silka koverto de la lito, kvazaŭ ili falis el lacaj manoj de dormo, kaj altaj kanoj de eburo fluteska subtenis la veluran baldakenon, el kiu grandaj tufoj de plumoj de struto disiris, kvazaŭ ŝaŭmo blanka, al pala arĝento de freta tegmento. Ridanta Narciso de verda bronzo tenis polurigitan spegulon sur sia kapo. Sur la tablo estis ebena ujo de amatisto. Ekstere li povis vidi la kupolegon de la katedralo, brilantan kiel vezikon super ombraj domoj, kaj lacigitajn gardistojn paŝante tien kaj reen sur la nuban terason apud la rivero. Fore, en ĝardeno, kantis najtingalo. Subtila parfumo de jasmeno venis tra la fenestro. Li frotis siajn brunajn buklojn el sia fruto, kaj preninte liuton, lasis siajn fingrojn vagi tra la kordoj. Liaj pezaj palpebroj falis, kaj stranga malviglo venis al li. Neniam antaŭe li sentis tiom volante, aŭ per tiu altkvalita ĝojo, la magion kaj misteron de belaj aferoj.

Kiam noktomezo sonis el horloĝturo, li tuŝis sonorilon, kaj liaj paĝioj venis kaj senrobigis lin kun multe da ceremonio, verŝante rozakvon sur liajn manojn, kaj disŝutante florojn sur lian kusenon. Kelkajn momentojn post ilia foriro, li ekdormiĝis.

Kaj dormante li sonĝis sonĝon, kaj jen sonĝo lia. Ŝajnis al li, ke li staras en longa, malalta mansardo, inter la bruo de multaj teksmaŝinoj. La malabunda taglumo venis tra raspitaj fenestroj, kaj montris lin maldikajn figurojn de tekslaboristoj klinantaj sur siaj skatoloj. Infanoj palaj kaj malsanaspektaj kaŭris inter larĝaj traboj.

Kiam la glitbobenoj rapidis tra la varpo, ili levigis la pezajn latojn, kaj kiam la glitbobenoj haltis, ili lasis la latojn fali kaj preme kunigis la fadenojn. Iliaj vizaĝoj estis morditaj de malsato kaj iliaj maldikaj manoj skuis kaj tremis. Kelkaj marasmaj virinoj sidiĝis je tablo kaj kudris. Horora odoro plenigis la lokon. La aero estis malpura kaj peza, kaj sur la muroj fluis malsekeco.

La juna reĝo alproksimiĝis al teksisto kaj staris apud li kaj orbservis lin.

Kaj la teksisto rigardis al li kolere, kaj diris «Kial vi rigardas al mi? Ĉu vi estas spiono sendita de nia mastro?»Rulmaŝino por fari tualon.

«Kiu estas via mastro?», demandis la juna reĝo.

«Nia mastro!», kriis la teksisto amare, «estas homo same kiel mi. Ververe, estas nur diferenco inter ni du, ke li vestas per kvalitaj vestaĵoj, dum mi uzas ĉifonojn, kaj dum mi estas malforta pro malsato, li multe suferas pro tromanĝado».

«La lando estas libera», diris la juna reĝo, «kaj vi ne estas sklavo de homo».

«En milito», respondis la teksisto, «fortulo sklavigis malfortulon, kaj en paco riĉulo sklavigas malriĉulon. Ni devas labori por vivi, kaj ili donas al ni tian salajron, ke ni mortas. Ni laciĝas por ili la tutan tagon, kaj ili amasigas oron en siajn skatolojn, kaj niaj infanoj malaperas antaŭ sia tempo, kaj la vizaĝoj de tiuj, kiujn ni amas, iĝas duraj kaj perversaj. Ni paŝas sur la beroj, kaj alia homo trinkas la vinon. Ni semas maizon, kaj nia propra magazeno estas malplena. Ni havas ĉenojn, kvankam neniu okulo vidas ilin; kaj ni estas sklavoj, kvankam homoj nomumas nin liberaj».

«Ĉu tio estas tiel por ĉiuj?», li demandis.

«Tio estas tiel por ĉiuj», respondis la teksisto, «por junaj, kiel por maljunaj, por virinoj kiel por viroj, por geinfanoj kiel por tiuj frapitaj de jaroj. Komercistoj moligas nin, kaj ni devas do iliajn mendojn. Preĝisto rajdas kaj diras siajn preĝojn, kaj neniu zorgas pri ni. Tra niaj sensunaj stratetoj promenas Malriĉeco kun siaj avidaj okuloj, kaj Peko kun sia saturita vizaĝo sekvas proksime al ŝi. Mizero vekas nin matene, kaj Honto sidas kun ni nokte. Sed kion vi gravas pri tiuj aferoj? Vi estas neniu el ni. Via vizaĝo estas tro feliĉa». Kaj li forturniĝis malridante, kaj ĵetis la glitbobenon tra la varpo, kaj la juna reĝo vidis, ke ĝi estis tredita per fadeno de oro.

Kaj granda teruro prenis lin, kaj li diris al teksisto, «Kia robo estas tiu, kiun vi teksas?»

«Ĝi estas la robo por la kronadp de la Juna Reĝo», li respondis. «Kion ĝi gravas al vi?»

Kaj la juna reĝo ekkriis laŭte kaj vekiĝis, kaj ve!, li estis en sia propra ĉambro, kaj tra la fenestro li vidis la granda mielkolorigitan lunon pendi en pulva aero.

Kaj li denove ekdormiĝis, kaj sonĝis, kaj jen sia sonĝo.

Li pensis, ke li kuŝas sur planko de granda galero, kiuj estis remita de centoj da sklavoj. Sur tapiŝo apuda la mastro de la galero sidiĝas. Li estis nigra kiel ebono, kaj lia turbanto estis de karmezina silko. Grandaj ringoj de arĝento pendis peze de la loboj de liaj oreloj, kaj en liaj manoj li havis paron da eburaj pesiloj.

La sklavoj estis nudaj, escepte de ĉifonigitaj meztualoj, kaj ĉiu homo estis katenigita al najbaro. La varma suno punis ilin brile, kaj nigruloj kuris tien kaj reen laŭ la koridoreto kaj vipis ilin per vipetoj. Ili streĉis siajn maldikajn brakojn kaj tiris la pezajn remilojn tra la akvo. Vaporsalo flugis el remildorsoj.

Finfine ili venis en golfeton, kaj komencis sondi. Venteto flugis el marbordo, kaj kovris la ferdekon kaj la grandan latinvelon per subtila ruĝa pulvo. Tri araboj muntitaj sur sovaĝaj azenoj rajdis kaj ĵetis lancojn al ili. La galermastro prenis pentritan arkon kaj pafis arabon tra lia gorĝo. Li falis peze en la ondorompon, kaj liaj kunuloj forkuris. Virino vestita per vualo flava sekvis malrapide sur kamelo, rigardante dorsen fojfoje al mortanta korpo.

Tuj kiam ili ankoriĝis kaj senveliĝis, la nigruloj iris en la holdo kaj venigis longan ŝnurŝtupetaron peze ŝarĝita de plumbo. La galermastro ĵetis ĝin sur la flankon, fiksinte la finon al du feraj apogiloj.

Tiam la nigruloj prenis la plej junan sklavon kaj forprenis liajn kaptilojn el li,kaj plenumis siajn nazon kaj orelojn per vakso, kaj ligis grandan ŝtonon ĉirkaŭ lia talio. Li malsupreniris lace la ŝtupetaron, kaj malaperis en la maron. Kelkaj bobeloj supreniris tie, kie li submariĝis. Kelkaj aliaj sklavoj observis scivoleme super la bordo. Ĉe la pruo de la galero sidiĝis ŝarkkantisto, monotone frapante tamburon.

Post iom da tempo, la naĝisto supreniris en la akvo, kaj pendis el ŝtupareto kun perlo en sia dekstra mano. La nigruloj prenis ĝin el li, kaj ĵetis lin denove. La sklavoj ekdormis sur siaj remiloj.

Denove li venis kaj revenis, kaj ĉiun fojon li venigis kun pli belan perlon. La mastro de la galero pezis ilin, kaj metis ilin en saketon de verda ledo.

La Juna Reĝo provis paroli, sed lia lango ŝajnis esti gluita al la plafono de sia buŝo, kaj liaj lipoj rifuzis moviĝi. La nigruloj klaĉis unu la aliajn, kaj komencis kvereli pro stringo da brilaj bidoj. Du gruoj ĉirkaŭflugis la ŝipon ade.

Tiam la plonĝisto revenis lastfoje, kaj la perlo, kiun li prenis kun li estis pli bela ol perloj de Ormuz’, ĉar ĝia formo estis kiel luno, kaj ĝi estis pli blanka ol matenstelo. Sed lia vizaĝo estis srange pala, kaj kiam li falis sur la plankon, sango venis el liaj oreloj kaj naztruoj. Li tremis kelkajn momentojn, kaj fine li malmoviĝis. La nigruloj movis siajn ŝultrojn kaj ĵetis la korpon super la bordon.

Kaj la mastro de la galero ekridis, kaj, streĉis sian brakon, prenis la perlon, kaj kiam li vidis ĝin li premis ĝin kontraŭ sia frunto, kaj kliniĝis. «Ĝi estos», li diris, «por la sceptro de la Junan Reĝon», kaj li signalis la nigrulojn repreni la ankron.

Kaj kiam la juna reĝo aŭdis tion, li ekkriis laŭte kaj vekiĝis, kaj tra la fenestro li vidis la longajn grizajn fingrojn de ektagiĝo paligi stelojn.

Kaj li ekdormis denove, kaj sonĝis, kaj jen sonĝo sia:

Ŝajnis, ke li vagadas tra arbaro densa, kun strangaj fruktoj kaj belaj venenaj floroj. Serpentoj fajfis al li kiam li pasis, kaj brilaj papagoj flugis kriante el branĉo al branĉo. Egaj testudoj kuŝis en la varma koto. Arboj estis plenaj da simioj kaj pavoj.

Li iris antaŭen, ĝis li atingis la bordon de la arbaro, kaj tie li vidis egan aron da homoj, kiuj penis en seka fundo de sekigita rivero. Ili svarmis en la sulko kvazaŭ formikoj.

Ili fosis profundajn putojn en la grundon kaj eniris ilin. Kelkaj el ili rompis rokojn per hakiloj; aliaj fosis en la sablon. Ili forprenis kaktusojn el ĝiaj radikoj, kaj paŝis sur la ruĝajn florojn. Ili rapidis, vokante unu la aliajn, kaj neniu pigrumis.

El malbrilo de kaverno Morto kaj Avido observis ilin, kaj Morto diris, «Mi estas laca; donu al mi triono da ili kaj lasu min iri».

Sed Avido kapneis. «Ili estas miaj servistoj», ŝi diris.

Kaj Morto diris al ŝi, «Kion havas vi en via mano?»

«Mi havas tri grejnojn de maizo», ŝi respondis; «kiel vi zorgas?»

«Donu al mi unu el ili», kriis Morto, «por ke mi plantu en mia ĝardeno, nur unu el ili, kaj mi foriros».

«Mi donos nenion al vi», diris Avido, kaj ŝi kaŝis sian manon en la faldo de sia vestaĵo.

Kaj Morto ridis, kaj prenis tason, kaj metis ĝin en flakon da akvo, kaj el ĝi venis Febro. Ŝi promenis tra la grana homamaso, kaj triono da ili ekmortis. Malvarma nebulo sekvis ŝin, kaj akvoserpentoj kuris flanke al ŝi.

Kaj kiam Avido vidis, ke triono da la amaso jam mortis, ŝi frapis sian bruston kaj ploris. Ŝi batis sian senfruktan sinon kaj kriis laŭte. «Vi mortigis trionon da miaj servantoj», ŝi kriis, «foriru. Estas milito en montoj de Tartario, kaj ambaŭ reĝoj vokas vin. Afganoj mortigis la nigran bovon, kaj ili marŝas en batalon.

Ili batis siajn ŝirmilojn per siaj lancoj, kaj ili uzas siajn ferajn kaskojn. Kion gravas mia valo al vi, ke vi restas en ĝi? Foriru, kaj neniam revenu».

«Ne», respondis Morto, «sed ĝis kiam vi donos al mi unu grejnon da maizo mi ne foriros».

Sed Avido fermis sian manon, kaj premis siajn dentojn. «Mi donos al vi nenion», ŝi flustris.

Kaj Morto ridis, kaj prenis nigran ŝtonon kaj ĵetis ĝin en la arbaron, kaj densejon de sovaĝa cikuto lasis Febro en robo de fajro. Ŝi trapasis la amason kaj tuŝis homojn, kaj ĉiu homo tuŝita ekmortis. Herbo blankiĝis sub ŝiaj piedoj paŝante ŝi.

Kaj Avido tremis, kaj metis cindron je sia kapo. «Vi estas kruela», ŝi kriis, «vi estas kruela. Estas malsato en murigitaj urboj de Bharato, kaj akvujoj de Samarkando estas sekaj. Estas malsato en murigitaj urboj de Egiptio, kaj akridoj jam venis el dezerto. Nilo ne subakvis siajn bordojn, kaj preĝistoj malbenis Isis-on kaj Osiris-on. Foriru al tiuj, kiuj bezonas vin, kaj lasu min servantojn miajn».

«Ne», respondis Morto, «sed ĝis kiam vi jam donis al mi grejnon da maizon mi ne foriros».

«Mi donos al vi nenion», diris Avido.

Kaj Morto ridis denove, kaj fajfis tra siaj fingroj, kaj virino flugis en la aero. Plago estis skribita sur ŝia frunto, kaj amaso da senharaj vulturoj flugis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi kovris la valon per flugiloj siaj, kaj neniu homo restis viva.

Kaj Avido forkuris kriante tra la arbaro, kaj Morto saltis sur sian ruĝan ĉevalon kaj forkuris, kaj irado lia estis pli rapida ol vento.

Kaj el la ŝlimo de la fundo de la valo venis drakoj kaj teruraj aferoj kun skvamoj, kaj ŝakaloj venis laŭ la sablo, ekflarante la aeron per siaj nazoj.

Kaj la Juna Reĝo ploris, kaj diris: «Kiuj estis tiuj homoj, kaj kion ili serĉis?»

«Rubenojn por krono de reĝo», respondis ulo apud li.

Kaj la Juna Reĝo ekpasis, kaj rondirante, li vidis homon vestitan kiel pilgrimon kun spegulo arĝenta en sia mano.

Kaj li paliĝis kaj diris, «por kiu reĝo?»

Kaj la pilgrimo respondis: «Rigardu en tiun ĉi spegulon, kaj vi vidos lin».

Kaj li rigardis en la spegulon kaj, vidante sian propran vizaĝon, li ekkriis laŭtege kaj vekiĝis, kaj brila sunlumo inundis sian ĉambron, kaj el arboj de la ĝardeno kaj ĝiaj ejoj birdoj kantis.

Kaj la Ĉambelano kaj altaj oficistoj de la Ŝtato envenis kaj honoris lin, kaj paĝioj venigis por li la robon de teksita oro, kaj metis la kronon kaj sceptro antaŭ li.

Kaj la Juna Reĝo rigardis al ili, kaj ili estis tre belaj.

Pli belaj estis ili ol io ajn, kion li iam vidis.

Sed li memoris siajn sonĝojn, kaj li diris al siaj nobeluloj: «Forprenu tiujn aferojn, ĉar ne mi uzos ilin».

Kaj la korteganoj estis surprizitaj, kaj kelkaj el ili ridis, ĉar ili pensis, ke li ŝercas.

Sed li parolis serioze al ili denove, kaj diris «Formetu tiujn aferojn, kaj kaŝu ilin de mi. Eĉ se estas la tago de mia kronado, mi ne uzos ilin. Ĉar en la teksilo de Bedaŭro, kaj la blanka mano de doloro estis mia robo teksita. Estas Sango en la koro de rubeno, kaj Morto en la koro de perlo». Kaj li diris al ili siajn tri sonĝojn.

Kaj kiam la korteganoj jam aŭdis ilin, ili rigardis unu la aliajn kaj flustris, dirante «Certe li ekfreneziĝis; ĉar kio estas sonĝo, sed sonĝo, kaj vizio sed nur vizio? Ili ne estas realaj aferoj, kiujn oni devas kredi. Kaj kial ni zorgu pri la vivoj de tiuj, kiuj penas por ni? Ĉu homo ne manĝu panon se li ne jam vidis la semiston, aŭ drinku vinon ĝis kiam li jam parolis al vinberisto?»

Kaj la Ĉambelano parolis al la Juna Reĝo, kaj diris: «Mia sinjoro, mi preĝas vin meti tiujn nigrajn pensojn flanken, kaj vesti vian robon kaj meti tiun ĉi kronon sur vian kapon.

Ĉar kiel popolo scios, ke vi estas reĝo, se vi ne vestiĝas tiel, kiel reĝo?»

Kaj la Juna Reĝo rigardis al li. «Ĉu estas tiel?», li demandis. «Ĉu ili ne konos min kiel reĝon, se mi ne vestas tiel, kiel reĝo?»

«Ili ne konos vin, mia sinjoro», kriis la Ĉambelano.Ŝafisto.

«Mi kredis, ke estis homoj, kiuj estis reĝaj», li respondis, «sed povas esti tio, kion vi diras. Tamen, mi ne vestos tiun ĉi robon, aŭ estos kronigita per tiu ĉi krono, sed same kiel mi venis en tiun ĉi palacon mi lasos ĝin».

Kaj li ordonis ilin lasi lin, escepte de paĝion, kiun li konservis kiel kunanton. Knabo unu jaron pli junan ol li mem. Lin konservis lin por sia servo, kaj kiam li jam banis sin en klara akvo, li malfermis grandan pentritan keston, kaj el ĝi li prenis la ledan tunikon kaj la malglatan mantelon ŝafofelan, kiujn li estis vestinta kiam li gardis la kaprojn pigrajn de kapristo en monteto. Li vestis ilin, kaj en sia mano li prenis sian kapristan aferon.

Kaj la paĝieto malfermis sian grandan bluajn okulojn en miro, kaj diris, ridetante al li: «Mia sinjoro, mi vidas vian robon kaj sceptron, sed kie estas via krono?»

Kaj la Juna Reĝo prenis manplenon da sovaĝa dornarbo, kiu kreskis super la balkono, kaj turnigis ĝin kaj faris cirklon per ĝi, kaj metis ĝin en sian propran kapon.

«Tio estu mia krono», li respondis.

Kaj tiel vestita li pasis el sia ĉambro en la Grandan Halon, kie la nobeluloj atendas lin.

Kaj la nobeluloj festumis, kaj kelkaj kriis al li, «mia sinjoro, la popolo atendas reĝon, kaj vi montras ilin almozulon», kaj aliaj koleris, kaj diris, «li portas honton en nian ŝtaton kaj ne meritas esti nia mastro». Sed li respondis eĉ ne unu vorton, sed pasis kaj subeniris la brilan marmoran ŝtuparon, kaj preteriris la pordojn bronzajn, kaj muntis sian ĉevalon kaj rajdis al katedralo, la paĝieto kurante apud li.

Kaj la popolo ridis kaj diris, «Ĉu la arlekeno de la reĝo rajdas?», kaj ili primokis lin.

Kaj li haltis, kaj diris, «Ne, sed mi estas la Reĝo». Kaj li rakontis al ili siajn tri sonĝojn.

Kaj homo venis el la amaso kaj parolis amare al li, kaj diris, «Sinjoro, ĉu vi ne scias, ke el la lukso de riĉulo venas la vivo de malriĉulo? De via pompo ni estas manĝigitaj, kaj viaj malvirtoj donas al ni panon. Peni por malmola mastro estas maldolĉe, sed havi neniun mastron pripeni estas ankoraŭ pli amare. Ĉu vi opinias, ke korvoj manĝigos nin? Kaj kiun kuracon vi havas por tiuj aferoj? Ĉu vi diros al aĉetanto, «Vi aĉetos por tiom multe», kaj al vendisto, «Vi vendos al tiu prezo?» Mi ne kredas tiel. Sekve, reiru en vian Palacon kaj surmetu vian purpuran kaj delikatan kostumon. Kion komunan havas vi al ni, kaj al kion ni suferas?»

«Ĉu ne riĉuloj kaj malriĉuloj estas gefratoj?», demandis la Juna Reĝo.

«Jes», respondis la viro, «kaj la nomo de la riĉa frato estas Kaino».

Kaj la okuloj de la Juna Reĝoj estis plenaj el larmoj, kaj li rajdis tra la murmuroj de la popolo, kaj la paĝieto ektimis kaj forlasis lin.

Kaj kiam li atingis la pordegon de la katedralo, la soldatoj ĵete blokis la vojon per siaj halebardoj kaj diris: «Kion vi serĉas ĉi tie? Neniu eniras ĉi tiun pordon, sed la reĝo».

Kaj lia vizaĝo ruĝiĝis per kolero, kaj li diris al ili, «Mi estas la reĝo», kaj flakenpuŝis la halebardojn kaj eniris.

Kaj kiam la maljuna Episkopo vidis lin veni en sia kostumo kaprista, leviĝis kun miro el sia trono kaj iris renkonti lin: «Mia filo, ĉu tio estas aspekto de reĝo? Kaj per kiu krono mi kronigos vin, kaj kiun sceptron mi devos meti en vian manon? Certe tiu ĉi devos esti tago de ĝojo, ne tago de humiligo».

«Ĉu Ĝojo devas vesti tion, kion Doloro modelis?», diris la Juna Reĝo. Kaj li diris al li siajn tri sonĝojn.

Kaj kiam la Episkopo estis aŭskultinta ilin, li kunigis siajn brovojn, kaj diris: «Mia filo, mi estas maljunan homon, kaj en la vintro de miaj tagoj, kaj mi scias, ke multajn aferojn oni faras en la larĝa mondo.

Sovaĝaj ŝtelistoj venas el montoj, kaj forprenas infanetojn kaj vendas ilin al maŭroj. Leonoj kuŝas atendante karavanojn, kaj saltas sur kamelojn. Sovaĝa apro manĝegas maizon en la valo, kaj vulpoj ronĝas vinberojn en la monteto. Piratoj atakas la marbordon kaj brulas la ŝipojn de fiŝistoj, kaj prenas iliajn retojn el ili. En salmarŝoj vivas lepruloj; ili havas domojn de kano, kaj neniu rajtas veni al ili.

Almozuloj vagas tra urboj, kaj havas sian manĝon kune kun hundoj. Ĉu vi povas malfari tiujn aferojn? Ĉu vi dormos kun leprulo, kaj gastigos almozulon en via tablo? Ĉu leono kontentigos vin kaj apro obeos vin? Ĉu tiu, kiu faris mizeron estas pli saĝa ol vi?

Sekve, mi ne gratulas vin pro tio, kion vi faras, sed mi petas vin rajdi denove en vian Palacon kaj ĝojigi vian vizaĝon kaj metu vin en vestaĵojn, kiuj konvenas al reĝo, kaj per la krono de oro mi kronigos vin, kaj la sceptron de perloj mi metos en vian manon. Kaj pri viaj sonĝoj, ne plu pensu pri ili. La pezo de tiu ĉi mondo estas tro granda por ke nur unu homo tenu ĝin, kaj la bedaŭro de la mondo tro peza por ke nur unu koro suferu ĝin».

«Ĉu vi diras tion en ĉi tiu domo?», diris la Juna Reĝo, paŝante preter la Episkopo, kaj suprenirante la ŝtupojn de la altaro, li staris antaŭ la imago de Kristo.

Oskar Vildo.Li staris antaŭ la imago de Kristo, kaj en sia dekstra mano kaj en sia maldesktra estis la mirindaj vazoj de oro, la kaliko kun la flava vino, kaj la flakoneto kun la sankta oleo.

Li surgenuis antaŭ la imago de Kristo, kaj la grandaj kandeloj bruliĝis brile apud la juvela sanktejo, kaj la fumo de incenso buklis en maldikajn bluajn kronojn tra la kupolo. Li klinis sian kapon en preĝo, kaj preĝistoj en siaj malmolaj ĥormanteloj forglitis el altaro.

Kaj subite granda tumulto venis el ekstera strato, kaj envenis nobeluloj kun siaj glavoj en la manoj, kaj siaj movantaj plumoj, kaj ŝildoj de polurigita ŝtalo. «Kie estas tiu sonĝisto de sonĝoj?», ili kriis. «Kie estas tiu ĉi Reĝo, kiu vestas kiel almozulo, tiu ĉi knabo, kiu hontigas nian ŝtaton? Certe ni mortigos lin, ĉar li ne meritas regi super ni».

Kaj la Juna Reĝo klinis sian kapon, kaj preĝis, kaj kiam li estis fininta sian preĝon, li leviĝis, kaj turnante, li rigardis ilin triste.

Kaj ho!, tra la pentritaj fenestroj venis sunlumo abunde sur lin, kaj sunradioj teksis ĉirkaŭ li robon, kiu estis pli bela ol tiu robo, kiu estis farita por lia plezuro. La mortinta bastono ekfloris, kaj portis liliojn pli blankaj ol perloj. La seka dorno ekfloris, kaj portis rozojn, kiuj estis pli ruĝaj ol rubenoj. Pli blankaj ol delikataj perloj estis la lilioj, kaj liaj bazoj estis brila arĝento. Pli ruĝaj ol masklorubenoj estis la rozoj, kaj iliaj folioj estis batita oro.

Li staris tie en vestaĵo de reĝo, kaj la pordoj de la juvelita sanktejo ekmalfermiĝis, kaj el kristalo de multeradia hostimontrujo brilis mirinda kaj mistika lumo. Li staris tie en vestaĵoj de reĝo, kaj la Gloro de Dio plenigis la lokon, kaj la sanktuloj en siaj skulptitaj niĉoj ŝajnis movi.

En bela kostumo de reĝo li staris antaŭ ili, kaj orgeno verŝis sian muzikon, kaj trumpetistoj blovis siajn trumpetojn, kaj knabokantistoj kantis.

Kaj la popolo falis surgenue kun miro, kaj nobeluloj reingis siajn glavojn kaj pagis honoron, kaj la vizaĝo de la Episkopo paliĝis, kaj liaj manoj tremis. «Iu pli grava ol mi kronigis vin!», li kriis, kaj li surgenuis antaŭ li.

Kaj la Juna Reĝo malsupreniris el la alta altaro, kaj trapasis inter la popolo. Neniu homo kuraĝis rigardi lian vizaĝon, ĉar ĝi estis kiel vizaĝo de anĝelo.



Oscar Wilde
Tradukis Jesuo

Regresu ~ Kajero 76Ş ~ Hejmo ~ Progresu