Parolas la Prezidanto


Prezidanto de HALEEstimataj haleanoj!

Hispanio faros demokration en Marto kiam la popolo voĉdonos.  Vi povas legi artikolon de Jesuo parolante pri nia demokratio, kiu ne estas plena demokratio.

Kiu faros la demokration?  La respondo estas simpla: demokratio venos kun maldekstro, kiam la partio de maldekstro fariĝos demokrata.

En la pasintaj jaroj la granda partio de maldekstro perdis la ŝancon kiam ĝi nuligis la balotadon de siaj  anoj kiam ili elektis Sr-on Borrel kaj la nomeklaturo de la partio elektis  S-ron Almunia. La partio estis ne fidela.

Same kiel la partio de maldestro ne estis fidela, la granda partio de dekstro estis fidela al sia mastro kiam José María Aznar elektis sian heredonton, je la sama maniero kiel oni faris en Frankismo.

La artikolo de Jesuo priskribas la necesan celon de plenplena demokratio.

Oscar Wilde estis intelektulo de la angla nacio. Li estis mirinda verkisto kaj kune kun Aldous Huxley kaj Georgo  Orwell, mi opinias, ke ili estas la triopo da grandaj intelektuloj de Britio.

Kaj finfine ni legos la 22-an ĉapitron de la granda verko de Prus, La Faraono, vera antologio de lukto por povo.

En tiu ĉi numero vi havas tre gravajn tekstojn: artikolon pri politiko (multaj samideanoj eble kritikos ĝin kiam ili legos ĝin), rakonto de Oscar Wilde kaj finfine ĉapitro de La Faraono.

Mi esperas vian kritikadon.

Juan Antonio

Regresu ~ Kajero 76ª ~ Hejmo ~ Progresu


Claude Piron.Fermante nian eldonon, ni eklernis, ke la fama verkisto kaj esperantisto Claude Piron ĵus mortis. Ni ege bedaŭras la aferon, kaj kondolencas lian familion pro la malgaja evento. Li ĉiam vivos ĉe ni, ĉiun fojon, kiam esperantisto legos liajn abundajn, belajn kaj interesajn verkojn, kiel Gerda MalaperisLa defio de lingvoj.