Gazetoteko Lanti

Antaŭ unu jaro mi estis dironta al vi, ke kelkaj numerojn de nia magazino ne estas legeblaj per html kodo ĉe niaj retejoj. Tio estas problemo, kiun mi intencis solvi baldaŭ, sed dum kelke da tempo tio restos tiel. Tamen, oni ĉiam povis legi ĝin en la pdf-a formato en la sama loko, http://www. gazetoteko.com/hale.

La Gazetoteko Lanti kreskas iom post iom, kaj tiurilate ĉian helpon estos agnoskata kaj dankata. Antaŭ kelkaj monatoj mi ĉeestis la Muzeon de Esperanto, apud Barselono, kaj mi enretigis kelkajn malnovajn magazinojn en Esperanto, kiujn mi trovis tie. Mi ne faris pli, ĉar mi estas nur unu homo. Se neniu helpas, mi ne rezignos, tamen, kaj iom post iom mi daŭrigos la aferon. Sed aliajn homojn mi elkore invitas kunlabori tiucele, ke la malnovaj magazinoj de Esperanto neniam malaperu. La iluzio per kiu oni verkis tiujn artikolon en ili, kaj la iluzio, per kiu oni legis ilin, ne meritas forgeson.

Tial, ne nur la Gazetotekon mi enretigas, sed ankaŭ fojfoje ni donacas subskribantojn de Kajeroj el la Sudo per dvd-a versio de la gazetoteko en sia aktuala stato.

Elkore,

Jesuo

ReleguHejmo ~ Numero 78ª ~ Progresu