Jen verkisto de plej fama verko en Esperanto, B Prus.

Redaktore

Nova jaro, nova vivo. La lastan numeron de Kajeroj el la Sudo ni renoncis printi, escepte de la ekzempleroj, kiujn anoj mendu surpapere, kaj decidis publikigi ĝin rekte en la reto.

     Tio havas kiel direktan sekvon, ke nun eblas publikigi la magazinon iom post iom, laŭ la apero de la artikoloj. Kial atendi al publikiga dato? Plej eble kiel frue estas nun, do mi inaŭguras tiun novan epokon de ekskluzive virtuala publikigado per apero de ĉi tiu artikolo, kaj poste mi aldonos la cetaran parton de la kajero, iom post iom, sen hasto, sed sen paŭzo. Kompreneble, tio kaŭzos neeviteblajn ŝanĝojn en ĉi tiu redaktora enkonduka artikolo. Sed oni baldaŭ alkutimiĝos al tio, mi esperas.

    Ni legos per niaj paĝoj la ceteran parton de La Faraono, de Boleslaŭ Prus, kaj post tio ni komencos publikigi alian literaturan verkon, kiun ni elektos inter la plej belaj paĝoj de nia esperanta literaturo, kvankam ni ne renoncas publikigi fojfoje novajn paĝojn de niaj plej freŝaj artistoj de la plumo. La unua volumo havas 25 ĉapitrojn, la dua havas 24 kaj la tria, 16. En ĉiu volumo la numerado rekomencas je la 1a ĉapitro, sed ĉi tie ni ne rekomencos, tiel ke la 75 ĉapitroj havos kontinuecon kaj unuecon. Sekve, en la paĝoj de ĉitiu numero oni trovas la unuan ĉapitron de la Dua Volumo de la verko de Prus, la 26ª.

    Mi atendas viajn novaĵojn kaj komentojn ĉe kajeroj@gmail.com.

    Altestime via,

Jesuo

Regresu en kovrilon ~ Kajeroj ~ Kajero 80ª ~ Progresu al prezidanta artikolo