Redaktore

La homoj, kiuj komandas Hispanion Nova jaro, nova vivo. La lastan numeron de Kajeroj el la Sudo ni renoncis printi, escepte de kelkaj ekzempleroj, kiujn abonantoj mendos de ni per sia subtena mono.

Pro tio, ke nun blovas krizaj ventoj en nia asocio, ni ne plu pagas la duan sidejon en interreto, www.gazetoteko.eu, do ni intence perdis ĝin, kvankam en la baldaŭa estonto oni vidos, ke ĉio ŝanĝos en la restanta sidejo, www.gazetotekolanti.com, ĉar ni laboras daŭre cele al ĝia plibonigado. Eble aspekte tio ne evidentiĝos, sed ni celas, ke la retejo pli bone funkcios.

Kvankam ni deziras ŝanĝi la orientiĝon de nia magazino al pli literatura etoso, la gravaj eventoj ekonomiaj kaj socialaj en nia lando ne permesas al ni ne pensi pri la disvolviĝo de nia lando. Ĉu korupteco estas akcidento, ĉu esenco de demokratio? Ĉu tio okazas nur se la nomumita demokratio estas nur partitokratio? Ĉu bezonas, ke ekzistu bonaj kaj honestaj homoj kiuj estu super politikaj partioj, aŭ ĉu demokratio estas nur vorto, per kiu oni sanktigas la plej malhonestajn agojn de fiaj homoj, kiuj putrigas ĉion, kion ili tuŝas?

Ni daŭrigas la publikigadon de «La Faraono», de Boleslaŭ Prus, en traduko de Kabe, per la unua ĉapitro de ĝia dua volumo, kaj ankaŭ ni daŭrigas nian Kurson pri informadiko, kies du unuaj ĉapitroj ni jam publikigis en numeroj 76-a kaj 77-a. Per ĝi ni ne celas fari komputilistojn, sed klarigi kiel tiuj maŝinoj oni povas funkciigi cele al modestaj taskoj.

Mi ankaŭ deziros diri al vi, ke la Gazetoteko Lanti ankoraŭ atendas viajn kontribuaĵojn, kiuj povas konsisti el malnovaj magazinoj aŭ elektronikaj dokumentoj pri ili, preferinde per tiff-aj aŭ jpg-aj bildoj de la koncernaj pa-ĝoj, se vi sukcesas fari ilin sufiĉe klare (ĉirkaŭ 300 punktoj per puco), ĉar tiu estas la plej rapida maniero havigi ilin al mi. Tamen, estas preferinde sendi al mi la koncernajn magazinojn aŭ kla-rajn fotokopiojn, ĉar la finfinan dokumenton oni metos en la reton por ĉiam, do oni povas atendi iom da tempo se tiel oni faras ĝin pli bone.

Esperante, ke vi, leganto, taksu nian agadon sufiĉe grava por dediĉi al ĝi kelkajn minutojn de via libertempo, salutas via redaktoro

Jesuo
Regresu ~ Kajeroj ~ Kajero 81-a ~ Progresu