Recenzo

Eble Dio ne ekzistas: ĉesu zorgi kaj ĝuu pri la vivo

Eble Dio ne ekzistas, eble ĝi ekzistas, kaj se jes, eble li estas malpiulo, kiu Eble dio ne ekzistas, do ĝuu vian vivon.ĝojas pri la mizero kaj malfeliĉo de homaro aŭ apartaj homoj, aŭ eble li aŭ ŝi estas tute mala, kaj lin aŭ ŝin suferigas tiom multe da malfeliĉo kaj sensenco, kiu regas la mondon.

Sed ne pri ĉiuj ĉi se-oj traktas tiu ĉi libro, kiun mi ĵus legis. Mi parolis al samideano antaŭ kelkaj tagoj, kaj li rekomendis al mi tiun-ĉi libron.

La aŭtoroj estas katedruloj pri historio kaj geologio Gabriel Garcia Volta kaj Johano Karlo Marset', kiuj rakontas pri la ĵusa kampanjo okazinta en Londono kaj aliaj eŭropaj urboj, inter ili Barselono, La Korunja kaj Madrido pri tio, ke Dio eble ne ekzistas. Ankaŭ oni pritraktas la atakojn, kiujn la organizontoj kaj organizantoj suferis dum la tuta organizado de la afero, la origino de la kampanjo, kaj la sekvoj.

Sed la ĉefa parto de la libro dediĉiĝas al pridifino de ateismo, ekspliko de la mondo, kaŭzoj por fido, la origino de la religiaj ideoj kaj ateismo, etiko kaj moralo, kaj finfine la kampanjo: Dio ne ekzistas... eble. Per tiu lasta ĉapitro ili rakontas pri la genezo de tiu surpriziga kampanjo, kiom polemisma estis la slogano, kaj stranga argumento de Blaise Pascal, la fama sciencisto, kiun ili nomas La mizero de Paskal', kaj la konkludo, ke eble ne ekzistas dio.

Mi devas diri, ke mi ne tute konsentas kun kelkaj aferoj asertataj en la libro, sed tamen jen la kerno de liberpenso, ĉu ne? Tiun ĉi libron oni ne konsideru manlibro pri ateismo, sed tamen, valora libro, kiu fojfoje diras aferojn malkomfortajn por niaj konvinkoj, ĉar certe ĝi skuigas ilin, sed ankaŭ rivelas evidentaĵojn, kies kaŝformo estas tia, ke ni ĉiuj jam vidas ilin fronte al niaj nazoj ĉiutage.

Leginte la libron, mi ekpensis pri tio, kiom danĝera estas fido, kaj ankaŭ, ke ne nur religio postulas fidon, sed ankaŭ amaskomunikiloj, politikistoj, geparoj, amikoj ..., eĉ doktoroj. Ili ĉiuj freneziĝas, se ili vidas, ke ni ne fidas ilin: fido estas monstro, kiu atakas el ĉiu kampo, ne nur el religio.

~ Kajeroj 83ª ~ Kajeroj ~