Redaktore

Ne al milito!

Iam en ĉi tiu lando, prezidanto de registaro devis honori la pakton NATOan, kiun alia prezidanto de Hispanio, socialisto, subskribis.

La plej grava militŝipo hispana estos en Libio.

Sed la estro de la opozicio, socialisto, prenis la stratojn kun siaj partianoj laŭ la moto ¡No a la guerra! (Ne al milito!), senrigarde al la internaciaj devigoj de la lando, kiun tiu konservativa prezidanto ne subskribis, sed tamen devis honori nome de nia lando. Kiam bedaŭrinde okazis atencoj kontraŭ trajnoj, tiutempe iomete poste, tiuj partianoj surstrataj kulpis la registaron pro tio, ke nia partopreno en tiu milito okazigis la atencojn de islamistoj kontraŭ niaj trajnoj. Ili ankaŭ freneze kriis, ke Hispanio ne meritas registaron, kiu mensogas!, klarigante, ke la ekspliko de la registaro, ke la trajnojn bombis teroristoj de hispana regionasendependistoj de ETA estis mensogo, ĉar konvenis al opozicio, mastro de la stratoj, ke la aŭtoroj estu islamanoj.

Sekve, tuj kiam la tiama gvidanto de la opozicio parlamenta venkis la balotadon, li ordonis la hispanan armeon veni el Irako, kie ĝi plenumis pacan mision.  Laŭ la sekvintaj jaroj, li ade "vendis" al ni la moton, ke la solaj militoj lukteblaj estas tiuj kontraŭ mizero kaj plivarmigo de la terglobo.

Sed nun estas denove milito, kiu NATO batalas kontraŭ alia lando, kaj nia prezidanto senhonte sendas soldatojn, aviadilojn kaj ŝipojn hispanajn batali ne kontraŭ plivarmigo tergloba, aŭ kontraŭ mizero, sed kontraŭ alia araba lando, same kiel Irako. Ministro Blanko stulte asertas, ke ne decas kompari la  militon de Irako kaj tiun kontraŭ Libio, ĉar nun la armeo agas  laŭ la ordonoj de UNO, male al tiu de Irako. Sed liVerŝajne maldekstraj bomboj estas bonaj. forgesas,  ke kelkaj el ni havas memoron, kaj scias, ke dum la milito kontraŭ la eks-Jugoslavio (ankaŭ sen mandato de UNO), miloj da hispanaj bomboj falis sur Bosnio laŭ ordonoj de  alia prezidanto de Hispanio, S-ro Felipe Gonzalez Marquez, ankaŭ socialisto de PSOE, la partio de S-roj Blanko kaj Zapatero. Gonzalez helpis Usonon milite, Aznar helpis Usonon pli morale ol efike, kaj Zapatero helpas nun Usonon milite.

  Kaj mi scias, ke la nuna prezidanto ne povas ne helpi NATOn. Sed estas io, kion li devintus fari anstataŭ sendi nian armeon kontraŭ lando, kiu neniam kontraŭis tiun nian, eĉ se Hispanio ne povas refuzi helpi NATOn: li devus rezigni, tiel ke li daŭre defendu sian belan moton, ne batali se ne kontraŭ mizero aŭ plivarmigo tergloba. Ne tion farante, li pruvas, ke li grave eraris: Hispanio ja meritas, laŭ li, registaron, kiu mensogas. Kaj politikistojn malhonestajn.
 Pro tio ni denove dediĉas bultenon kondamni militon, kaj averti la registaron, ke ili ne faras tion je nia nomo. Kvankam klare ni scias je kies nomo ili faras ĉion kaj la registaro, kaj la ceteraj parlamentanoj.

Malmilite via,

Jesuo.


Regresu al antaŭa artikolo~ Kajero 84ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo