Kurso pri informadiko

GIMP

GNU Image Manipulation Program: Programo linuksa pri manipulado de imagoj: jen la origino de tiu kurioza nomo. GNU fakte signifas GNU is Not Unix, aŭ GNU ne estas Unikso. Unikso estas malnova sed ankoraŭ uzata operaciumo en multaj grandaj komputiloj.

Mi ĉiam pensis, ke tiu difino pri GNU estas ŝerco, ĉar finfine neniu komprenas kio diable estas GNU, do ĝi devenis sinonimon por Linukso, kaj tial oni larĝe ne plu uzas ĝin por la operaciumo, krom kelkaj puristoj, kiuj havas nenion pli fari.

Gimp estas jam ankaŭ nomo por programo, kiun oni prononcas ĝimp, kiu oni uzas modifi fotojn kaj ceterajn grafikaĵojn, same kiel Photoshop, sed kun grava diferenco inter ili du: Gimp estas senpaga, male al granda prezo de Photoshop.

Ĉi tiu bildo respegulas la sinteno de multaj esperantistoj: Esperanto, lingvo revolucia. Ni uzas ĝin kiel funon en malkovrilo de nia magazino.Ĉiuj fotoj kaj bildoj uzataj en Kajeroj el la Sudo estas iel ŝanĝita per Gimp, plej ofte ŝanĝante la grandon, por ke oni povu komforte vidi pri kio temas.

Se oni uzas Linukson,  plej ofte ol ne oni ne bezonas instali ĝin, ĉar ĝi instaliĝas kun la operaciumo mem. Sed se tio ne estas tiel (ekzemple, la lasta versio de Ubuntu ne inkluzivas ĝin), oni tre facile povas instali ĝin per la instalilo, kiun la operaciumo inkluzivas, kiel programo Synaptic, aŭ alia simila, aŭ per la ordono aptitude install gimp. Sed se oni ankoraŭ uzas Vindozon, oni povas serĉi la programon ĉe http://www.gimp.org kaj instali ĝin el tiu loko.

Malferminte la programon, oni konstatas, ke estas ne unu, sed tri fenestroj: la plej maldekstra estas skatolo por la diversaj iloj de la programo, kaj jen la nomo ilskastolo; la dua, centra fenestro, estas la laborfenestro, kaj la tria fenestro estas por tavoloj, kanaloj kaj rutoj, sed ni diru simple tavolskatolo.

 Ni nun uzos la bildon, kiu troviĝas ĉe  http://www.gazetoteko.com/bildoj/revolucia.png kaj post dekstroklako, ni konservas ĝin ĉe nia skribotablo elektronika. Poste ni lanĉas Gimp-on kaj malfermas tiun bildon. Nun ni uzu la unuan ilon, kolorprenilon, trovi la kolorojn de nia bildo: ni premu literon o kaj klaku sur loko molverda, ekzemple ene de o en vorto revolucia. Nun premante klavon Ctrl ni musklaku sur pli malklara parto, ekzemple la stelon. Ni jam ŝanĝis la du kolorojn de nia paletro. Venontfoje mi diros al vi kion fari per tio.

Sed mi devas averti vin, ke se vi rapidas pri kion vi povas fari per tiu ĉi programo, vi povas elŝuti informadon el informosistemo aŭ la loko el kie vi prenis la programon, en via propra lingvo. Se vi povas atendi, mi klarigos al vi en Esperanto iom post iom.

Regresu al antaŭa artikolo~ Numero 85ª ~ Kajeroj. ~ Progresu al sekvanta artikolo