Movado

MAS

Monda Asembleo Socia estas asocio fondita en la jaro 2005 de esperantistoj kiuj, inspiritaj de la artikolo de la gazeto Le Monde Diplomatique en Esperanto (http://eo.mondediplo.com), volas ne nur legi, sed ankaŭ diskuti kaj agi.

Ĝi estas strikte bazdemokratia, travidebla (por siaj membroj), progresema organizaĵo, kiu funkcias nun pere de retpoŝto kaj interreto. Ĝi partoprenas en la monda kaj laŭeble regionaj forumoj kaj referencas en sia statuso por sia agado tekstojn kunigitajn en la libro Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Aliĝo kaj membreco estas senpagaj.

MAS estas fakasocio kunlaboranta kun UEA.

Ĝia retejo, http://mas-eo.org, enhavas ĉiujn interesajn informojn por MAS, kaj krome multajn legindajn artikolojn, tradukitajn aŭ memverkitajn de la membroj.

Ĉia membro rajtas ne nur publikigi en la retapĝo de MAS siajn tekstojn, sed ankaŭ publikigi librojn en la eldonejo de MAS, kondiĉe ke li havas aŭ trovas la rimedojn por presado — ĉar aliĝo kaj membreco estas senpagaj, MAS ĝenerale ne disponas de la rimedoj pagi al verkemuloj la eldonadon de libroj.

Tamen ĝis nun eldoniĝis jam 66 librojn, kies plej rimarkindaj estas la Unua Volumo de La Kapitalo, de Karlo Markso, kaj Tertrema katastrofo de Japanio, Taglibro, de Jasuo Hori.

CELOJ

  1. MAS havas la celon defendi tutmonde la interesojn de la homaro. MAS plenumas sian celon en Esperanto, en permanenta interreta asembleo -en la sekvo nomata "asembleo"-, certigante al ĉiuj siaj membroj partoprenon en la diskutoj kaj en la decidoj laŭ la principoj de baz-demokratio kaj kompleta travidebleco por ĉiuj membroj.
  2. La MAS-anoj agas por la paco en la mondo kaj klopodas por disvolvi —komencante ĉe si mem— eksternacian pens- kaj ag-manieron home solidaran. Ili strebas kontribui al starigo de mondvaste senklasa socio, do al socio sen ekspluatado, socio kiu respektas la dignon de siaj membroj sen distingo de aĝo, haŭtkoloro, sekso, seksa orientiĝo, etna aŭ nacia aparteno kaj kredo - socio kiu organizas sian ekonomion laŭ la bezonoj de ĉiuj siaj membroj, protektante la planedon Tero por estontaj generacioj.
  3. La MAS-anoj laboras por nova socia ordo, en kiu la libera evoluo de ĉiu individuo estas la bazo por la libera evoluo de ĉiuj. Ili diskutas en MAS por precizigi siajn celojn kaj trovi interkonsentajn vojojn por atingi ilin, ankaŭ kunlabore kun mondaj kaj regionaj sociaj forumoj, surbaze, interalie, de propraj analizoj kaj aliaj analizoj, ekzemple tiuj de Le Monde diplomatique. Ili apogas kaj aktive uzas la internacie validajn progresemajn tekstojn kiel ekzemple tiun pri la homrajtoj.
  4. MAS celas servi kiel peranto ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celoj estas analogaj al tiuj de MAS ; peri kaj ĉiel helpi al kreado de literaturo (originaloj kaj tradukoj) kaj aŭdvida materialo spegulanta la idealojn de MAS. Ĝi alstrebas kiom eble plej amikajn rilatojn de kunlaborado kun sam- kaj simil-celaj Esperanto-organizoj.
~ Numero 86ª ~ Kajeroj. ~