Redaktore

Kaj denove oni petas al ni aliĝi al sia pureco

Voĉdonado obeema.

Lastnumere mi petis vin, leganto ne voĉdoni en tiu cirka montro, kiun oni faros la venontan 20-an de novembro.

Ankaŭ oni devas memori, ke tiun daton mortis unue, dum la Hispana Intercivitana Milito, Joze­fo Antono Primo de Ribera, fi­lo de la unua Diktatoro de His­panio dum la dudeka jarcento, kaj preskaŭ kvar dek jarojn poste mortis la dua dik­tatoro de tiu jar­cento, Fran­cisko Fran­ko, je la sama da­to.

Daŭra propagando de eks­­trem­­­­maldekstra partio PSOE dum dudek unu jaroj, unue sub re­ga­­do de Fe­lipe Gonzalez kaj post ok­jara in­ter­mezo, sub tiu de Jozefo Lu­doviko Ro­dri­guez Zapatero sukcesis konvinki multajn hispanojn pri tio, ke maldeks­tro estas bona per si mem, kaj dekstro estas diablo.

Estas nelogike, tamen, ke hispanoj voĉ­do­­nis por ili denove je 2008, eĉ se ili, socialistoj, po­se­das la amas­ko­mu­ni­kilojn. Mensogo post mensogo ta­­go post tago konvinkas homojn kun nep­erfekta edukado, tiu pro­vi­zi­ta de LOGSE, pri tio, ke dekstro es­tas dia­blo kaj maldekstro estas bo­ne­ga ideo­lo­gio, malgraŭ la te­ru­re mal­bona rui­ni­go de la tuta socio kaj nacio his­pa­na fare de soci­a­lis­toj.

Montru mi kiel ekzemplo, ke la rezultoj de la reporto Pisa diras, jaro post jaro, ke la sukceso de niaj gelernejanoj estas inter la tri plej malbonaj en Eŭropo. Antaŭ 1975 ĝi estis inter la unuaj en la mondo...

Ombroj kaj ruiniĝo aperas en nia horizonto, se ni ne sukcesas for­pre­ni tiujn homojn el nia politika sistemo.

Kiujn, tamen, ni voĉdonu? Ĉu ti­un partion, kiu faris la Leĝon pri Minoraĝuloj, PP? Ne, mi ne fidas ilin, ĉar ĝi estis komplica pri LOGSE, ki­un ili ne forigis, kaj ankaŭ  la Le­ĝon pri Mistraktado ili ankoraŭ ne di­ris, ke ili forigos, eĉ se ili kon­sentas, ke ĝi estas maljusta kaj kon­traŭ­kons­ti­tucia.

Rara partio estus tiu, kiu pretus malplialtigi la salajrojn de la deputitoj mem. Tiun mi voĉdonus.

Antaŭ voĉdoni, oni pensu ĉu oni fidas la voĉdonatan partion.

Tio estu manĝado por via penso, se vi intencas tion fari.

Estu certa, tamen, ke se vi ne voĉdonas, vi diros al ili, ke vi prifajfas pri ili same kiel ili pri vi.

Ĉu vi komprenis? Rubal­ka­ba kaj Raĥoj martelade diras, ke ne voĉdoni estas nedemokratia, sed demokrato povas voĉdoni nur por demokrato. Ne al oligarkio!


Jesuo.

Flecha izquierda~ Numero 87ª ~ Kajeroj. ~ flecha derecha