Redaktore.

Vivu la Respubliko!

Prezentado de mia kvina verko.Tiu, kiu atente sekvis nian magazinon, konstatis, ke lastatempe mi ne tre akurate aperigis ĝin. La numeron de januaron mi aperigis en majo 2012, kaj tiun ĉi aperas decembron de 2013, preskaŭ du jarojn poste. Mi devus ion klarigi pri tio. Vere mi estas multe pli okupata ol mi esperis, kaj eĉ provis transdoni mian taskon al respondeca homo, sed malsukcesante pri tio, mi daŭrigas la agadon, ĝis kiam pli juna kaj entuziasma persono prenos la taskon sur siaj ŝultroj.

Mi antaŭ nelonge lernis, ke Prezidinto Marteno Bustín Benito, kiu prezidis HALEn kiam mi ekvenis kaj ekredaktis ĉi tiun bultenon, mortis marton 2012. Plia kialo bedaŭri tion, ke ni ne venis pli frue antaŭ vi. Ni memoru lin pro liaj bonfaroj kaj misfaroj, kiuj pruvis, ke li estis homa kaj humana. Mi memoras,ke li multe apogis min kiam, novfreŝa pri la arto kaj metio redakti bultenon, konsilis kaj proponis manierojn pli bone fari ĝin. Mi memoras pri lia surprizo, kiam mi diris al li, ke bulteno de asocio bezonas vortojn de Prezidanto en ĉiu numero. Verŝajne la antaŭaj redaktoroj tion ne permesis, pro tio, ke liaj ideoj ne kongruis kun tiuj iliaj. Ankaŭ ili ne kongruis kun tiuj miaj, kaj tio kondukis al disputoj publikaj inter ni du kaj aliaj anoj de la asocio. Sed mi opinias, ke diverseco pri opinioj estas kerno de demokratio kaj respekto, kaj sekve mi postulis tutan liberecon en la paĝoj de Kajeroj el la Sudo por ke mi daŭrigu mian redaktoradon. Mi metis mian postenon je la dispono de ĉiu prezidanto de la asocio, kiu oficis dum mi redaktoris, kaj eĉ de tiu, kiu prezidos la asocion. Dum la misfaroj de prezidanto de SAT kaj ties Plenumkomi-tato, Marteno flankigis kun ili pro personaj kialoj, kiujn mi ne taksos nun, sed ne pro tio mi emis malbone al li. La kerno de la problemo estis, mi opinias, tiu pri libereco en la paĝo de nia bulteno, kiun ne ĝuas alia magazino, kiun mi konas. Pro tio mi kaj la bulteno estis fifamigita kaj primokita, sed neniu diris, ke libereco estas senpaga, ĉu? 

Aprilo estas alrigardata da hispanaj maldekstruloj kiel tiu respublika, ĉar tiun monaton oni proklamis la Duan Respublikon je la jaro 1936.

Vivu la Respubliko!     Oni ne povas diri, ke respubliko estas fremda temo por mi. Tre zorge pensante pri la situacio pri nuna Hispanio, mi konkludis, ke la sola solvo por niaj problemoj estas, ke oni ekestu respublikon. Nia sistemo estas delonge korupta, kaj eĉ la bofilon de la Reĝo Johano Karlo Ian oni prienketas ĵure, multajn politikistojn ankaŭ oni prosekutas pro misuzo da povo, kaj nun hispanoj konsideras, ke inter siaj ĉefaj problemoj estas politikistoj. Sed ne homoj, sed sistemo koruptiĝas ekde sia kerno.  Sekve, oni bezonas novan politik-sistemon, novan konstitucion, kaj novan manieron regi. Lastan jaron mi jam pensis pri la problemo, kaj mi eĉ verkis libreton pri tio. Mian libron mi titoliĝas Vivu la Respublikon!, aŭ Je la tria ĝi estas la venkanta (celante diri, tiu definitiva), pro tio, ke jam estis du respublikoj en Hispanio.  La lastajn du numerojn de Kajeroj el la Sudo mi prezentis la du unuajn ĉapitrojn de mia verko, kaj ĉi tiun ni prezentas la trian, en esperanta traduko. Mi esperas, ke la leganto ĝuos la prezentadon de miaj ideoj pri la afero, ĉifoje pri tio, kion fari kun reĝo en respubliko.

Pro tio, ke ni ne aperis la lastajn trifojojn, ni inkluzivas ĉinumere kvar ĉapitrojn de La Faraono, de Boleslaŭ Prus. Mi esperas, ke vi ĝuas la legadon.


Jesuo.



retresu~ Numero 89ª ~ Kajeroj. ~ progresu