Politiko.

Ĉu novaj politikistoj faros novan politikon en Hispanio?

Novaj politikistoj.Paŭlo Iglesias Turrjon' (ne konfuzu kun Paŭlo Iglesias Posse, fondinto de partio politika PSOE) estas plej ŝokanta ekzemplo pri nova politikisto hispana.

Li komencis famiĝi kiam li estis pro­fe­soro en Universitato Komplutense de Madrido pro liaj intervenoj en debatoj televidaj pri politiko kaj ĝeneralaj aferoj en Hispanio. Li mem kunkreis televidkompanion, kie li gvidas programojn La tuerca (La ŝraŭbingo, hispane),  kaj Fort Apache, du programoj pri politika debato.

De la komenco de sia publika vivo, li rivelis ŝokajn vidpunktojn: oni ne pagu la nacian ŝuldon al Eŭropo; oni eliru NATOn; oni plialtigu la impoŝtojn por disdoni pli justajn salajrojn al ĉiu hispano, eĉ al tiuj, kiuj neniam laboris, kiuj rajtas, laŭ_li, preni €400 nur pro tio, ke li aŭ_ŝi naskiĝis... Ankaŭ_liaj opinioj estas tre malkutimaj: Gilotino estas funda­men­ta ero de demokratio; viaj mal­dekstremecon oni mezuras per via distanco al polico; aŭ_La krizo finos kiam timo ŝanĝos sian flankon. Paŭlo Iglesias difinas sin kiel maldekstra, eĉ komunisma, sed li diras, ke bona komunisto estas tiu, kiu venkas en politiko, kaj tiu komunisto, kiu ne venkas, estas malbona komunisto.

Eĉ se li klarigis sian logikan penson, tiuj ideoj vekis multe da timo en nuna Hispanio, post kiam li fondis la civitanan movadon PODEMOS (ni povas), kiu poste iĝis politika partio kaj konkurencis al Eŭropa Par­lamento kaj gajnis kvin deputitojn je 2014, nur unu jaron post sia stariĝo kiel politika partio. Ne malbone, ĉu ne, se oni konsideras, ke Izquierda Unida (unuiĝinta maldekstro) estas la plej simila partio al PODEMOS, kaj ĝi stagnis dum jardekoj kaj gajnis nur kelkaj de­putitoj en la hispana parlamento. Vi­dante, ke la nova partio havas multe da altiro inter junuloj kaj ne tiom junaj homoj en Hispanio, multaj aliaj homoj sentis sin devigataj voĉdoni denove favore al par­tio kun plej gran­da kvanto da koruptaj po­litikistoj, Popola Par­tio.

LA PODEMA FLAGO.Tamen, li sukcesis ŝajnigi, ke la dupartia sistemo jam mortis en Hispanio. El lasta balotado venis, ke anstataŭ du grandaj partioj, nun estas kvar: Popola Partio (124 deputitoj), PSOE (90), PODE­MOS (ni povas, 69 deputitoj) kaj Ciuda­danos (civitanoj, 40 deputitoj). Laŭ_mi tio estas nur ŝajna mor­to de dupartia po­li­ti­ko, ĉar PP kaj Civi­ta­noj estas sufiĉe proksimaj, kaj PSOE kaj PODEMOS ankaŭ, pro tio, ke ili du estas maldekstraj partioj, kaj se ili alianciĝas, oni denove havos dupartian politikon en Hispanio, eĉ se kun nuancoj, kiuj ne ekzistis antaŭe.

Mi aŭdis liajn prelegojn en televido, kaj mi ne povis ne pensi pri tiu rolulo (en la novela trilogio de Izaak' Asimov' La fondaĵo), La mulo, kiu altiris onian lojalecon al li senrigarde al tio, kion li diris. Fakte liaj ideoj konvinkas mi mem multe, ĉar li prave signalas la difektojn de nia politika sistemo, kaj denoncas politikistojn koruptajn kaj promesas, le kiam li regos kiel prezidanto, tio ne  estos ebla.  Tamen la simpatio de PODEMOS kaj ties gvidanto al registaro de Venezuelo de Hugo Chavez kaj Nikolao Maduro pensigas nin en Hispanio, ke ne ĉio, kion li promesas, estas tiom dezirebla. Venezuelo estas riĉa lando, sed tamen venzuelanoj malsatas kaj ne povas trovi tion, kion ili bezonas en vendejojn. Ni komencis pensi pri tio, kio okazos en Hispanio, se nova registaro faros same ĉi tie, ĉar ni ne estas riĉa lando. Sed PODEMOS kaj Paŭlo Iglesias ne kritikis eĉ unu fojon al reĝimo, kiu regas la fratan landon, Venezue-lon. Parolante pri Hugo Ĉaves, li havis nur vortojn de miro kaj res­pek­to. Kaj tio timigas ho­mojn en Hispanio an­taŭ la ebleco, ke li ja iĝos Prezidento. Mi o­pi­nias, tamen, ke pro tio, ke li konkurencis per la aktuala maljusta sis­te­mo, li faros ne tre diverse al tio, kio la PPanoj aŭ_PSOEanoj faris. Fakte, nenio utila aŭ_bona por la lando, sed tio, verŝajne, ne venezueligos Hispa­nion. Espereble. Sed multe da homoj jam ekmoviĝis por malebligi tion.

 Sed mi ne neos la brilan atingon de tiu ĉi politikisto: li kreis novan manieron politikumi en Hispanio, kaj eble pro lia farado ni baldaŭ ĝuos novan konsti­tu­cion, eble unu, kiu estos demokratia, aŭ almenaŭ pli demokratia ol tiu ĉi, kiun ni suferas nun.

Nun partioj politikaj hispanaj diskutas pri la konveno pakti por starigi re­gis­ta­ron, aŭ ripeti la balotadon post tri monatoj, kaj mi ne scias, kio estos pli bone. Sed tio neniam antaŭe okazis en Hispanio. Tio estas danke al Paŭlo Iglesias kaj ties agado. Pro tio mi diras, Dankon, Paŭlo!

Jesuo.



retresu~ Numero 92ª ~ Kajeroj. ~ progresu