Movado.

Mi estis en la sesa de Kubo

La ĉefuloj de la KEA

Mi anktaŭvidis semajnon de kongreso en la kuba in­su­lo, sed mia frustro de­komence venis, kiam mi lernis, ke estas nur semajnfino, de la 21ª ĝis la 22ª de novembro. Prezentado

Mi hazarde vizi­tadis la in­su­lon de unu mo­nato kaj duono antaŭe, ĉar mi ankaŭ deziris par­­topreni la ju­nu­­la­ran kon­greson, kiu be­daŭ­rinde ne oka­­zis pro manko da par­topre­nan­toj, laŭ tio, kion oni diris al mi. Mi ĝuis la etoson kaj ge­o­grafion de la bela insulo, ta­men, kaj vizitadis Kama­gŭej-on, Trinidadon kaj aliajn interesajn kaj allogajn urbojn. Kaj ĉefe Havanon, la plej gravan kaj brilan urbon el la tuta Insulo.

Mi devas konfesi, ke la kuba vivmaniero havas malmulte oferti al eŭro­pa­no: eĉ por bazaj nutraĵoj, kiel ovoj kaj lakto, oni devas vici ĉe vendejoj. Se vi estas riĉulo, vi ne havos problemojn en Kubo, ĉar vi iros en kvinstelan hotelon, kaj oni provizos pri ĉio por vi. Mi tion vidis dum la Kuba UK antaŭ kelkaj jaroj. Sed se oni deziras kubiĝi kun kubanoj, partopreni ilian ĉiutagan vivon, oni certe trovos la problemojn, kiujn kubanoj trovas ĉiun tagon. Tamen, mi trovis an­kaŭ ne­el­te­ne­blajn aferojn, kiujn mi ne vidis ali­lo­ke: Kubo subtenas duoblan mo­­neron: malatvaloran por kuba­noj, kaj dudekvinovble valoran por eksterlandanoj. Ekzistas ven­dejoj, kie kubanoj ne povas aĉeti, kaj aliaj por kubanoj. Se eks­ter­lan­dano deziras viziti kubanan ven­dejon, ne estas problemo: oni po­vas eĉ aĉeti aferojn..., se an­ko­raŭ restas.

Sed la etoso estis ĉarma kaj amika, kaj ni pasigis belan tempon kun niaj kubaj geamikoj. La koncertoj estis interesaj (aparte tiu pri trio, gitara instrumento kun tri kordoj), kaj estis bele vidi malnovajn amikojn.

Mi prezentas al vi kelkajn fotojn pri tiu grava esperanta evento en Kubo.

Dancarto

Interesa dancarto kuba.

Spektantoj.

La ĉeestantaro diversas...

Du koncertumas pri trio kun gitaro.

Belega koncerto pri kubaj temoj.

Bildoj diversaj pri la sesa Kongreso de la Kuba Esperanto

Regresu Numero 94ª ~ Kajeroj. ~ Gazetoteko LantiPDF Progresu