Redaktore:

Libereco

Evgeno Lanti, fondinto de SAT De kiam komencis mi a­pe­rigi nian magazinon ki­el bul­te­non de HALE, estas ĝe­ne­rala sopiro al libe­re­co en ties paĝoj.

Tio ja ne estis senkoste. Aŭdi kaj eĉ aŭskulti ĉiujn vekas mala­mon de ĝisostaj, ne­to­le­re­maj partianoj. Niaj paĝoj eĉ sub­­tenis ideojn de diversaj ten­den­coj, ĉar ni kredas, ke plej bone estas koni tion, kion mal­a­mi­koj pensas. Sed, tamen, pre­fe­rinde estas ne havi mala­mi­kojn, ĉar ni vere havas ne­ni­un veron absolutan oferti al la mon­­­do, male al partianoj de po­­liti­kaj kaj religiaj dogmoj.

HALE naskiĝis kiel LEA-o de SAT, kaj pro tio antaŭ kelkaj jaroj mi volontulis kiel reprezentanton de nia asocio en la Plenum-Komitato de SAT. Oni povas pensi, ke tiu estas organizo, kiu efektigas tion, kion la Ĝenerala Asem­bl­e­o de la Sen­naci­e­ca Aso­cio Tut­mon­da de­­cidu, sed la even­­toj, kiuj oka­zis tiam pruvas, ke tio povas esti male. U­nu­e oni plen­dis, ke mi ne estas ano de SAT, kaj pro tio mi ne po­vas esti de­le­gito de LEA-o en oficia­la organo de la asocio. Rigar­dante la tiaman Sta­­tu­­ton, konstatiĝas, ke oni ne be­zonas nepre esti ano de SAT por re­prezenti LE­A­on en Ple­num­­ko­mi­tato, kvan­kam veras, ke la ka­zo neniam okazis antaŭe.

Poste la Plenum-Komitato ak­ceptis la proponon de Pre­zi­dan­to Jakvo Ŝram' pri tio, ke la de­le­gitoj de LEA-oj nepre estu anoj de SAT. Tio estis mal­jus­te, kompreneble, kaj ankaŭ malĵure rilate al mia aneco al la PK, ĉar mia propono estis antaŭa al tiu decido. Sed ne estis katastrofo por mi tiam konstati deno­ve, ke le­ĝo tordiĝas ver­ŝaj­ne laŭ ka­pri­co de homo en povo. Neigante mian antaŭan de­ci­don ne reveni en SAT-n post mia volonta eksiĝo en Nagikanŝa pri mal­konsento kun la Prezidanto de la Plenum­ko­mi­tato..., tiel, kiel mi jam rakontis en numero 63ª (La problemo pri SAT). Mi kredis, ke post mia reveno, la afero jam estis finita. Sed malamo estas leĝo­tor­dan­ta, kaj finfine la tiama Prezi­danto eksiĝis SAT-n li mem, postulante, ke li revenos nur se oni forpuŝas min el la aso­cio. Verŝajne tiamaj plenum­ko­­mitatanoj konsideris, ke la Moŝ­ta Prezidanto Ŝram estas pli valora al la asocio ol simpla dele­gi­to de LEA-o, kiun ĝis tiam SAT ne multe atento donacis, kaj sek­ve mi ricevis leteron in­for­mante, ke la Plenumkomitato decidis ek­si­gi min de la asocio, kaj neniam prenos min denove en sia sino. Ne malbone, ĉu?, por asocio tutmonda, kiu estas kontraŭ perforto kaj maljus­te­co... Eble oni plendas mond­skale kontraŭ Donald' Trump' pro tio, ke li mis­uzas sian povon..., sed mi suferis misu­zon de povo kaj fobion de prezidanto supozebla defen­dan­to de paco kaj libereco en sino de Plenum­komitato de asocio supozeble defendanta pri samaj aferoj. Mi kredas ke tiun tagon, la tagon, kiam sia PK perfortis sian pro­pran sta­tuton, SAT ĉesis signifi ion. Kaj mi domaĝas pri tio. Mi ne domaĝas pro tio, ke mi ne estas tie, kie oni ne vo­las min, sed mi domaĝas pro tio, ke bonkoraj samideanoj, kiuj de­ziras ŝanĝi la mondon per­mesis, ke la mondo ŝanĝas ilin, tiel ke ili perdis siajn esencon kaj tiun de la asocio, kiun ili diris, ke ili defendas. Tiu aven­turo ne te­mis pri mi kaj Ŝram', sed pri Ŝram' kaj SAT, kaj ĵuro.

Multaj jaroj jam venis kaj pasis, kaj mia sinteno al SAT daŭre estas sama: ili havas nur bonajn sopirojn por ke la mondo estu pli bona kaj justa, sed ili ne komprenis, ke tio komencas iĝ­an­te pli bonaj kaj justaj ili mem. Kaj komenco po­vas esti ple­num­­komitata letero invitante min aliĝi la asocion. Mi dubas, ke mi revenos, sed tio estus ku­ra­cilo por SAT mem. Mi nek scias nek malprifajfas, ke la anoj de la Plenumkomitato de SAT estas aliaj (fakte kelkaj jam mortis, kaj Ŝram' mem ne plu estas pre­zi­dan­to, laŭ mia in­for­mo), sed SAT devas malstagni kaj lerni res­pekti sian propran statuton, kaj fidi sin mem. Le­ganto povas kontroli la tiaman Statuton de SAT sur niaj paĝoj de la numero 50ª ĝis 58ª. Jen elegio mia pri spirito de Lanti kaj kunantoj, kiuj fondis la Sennacian Aso­ci­on Tutmon­dan!


~ Kajeroj. ~ Gazetoteko ~ Kajero 97ª ~ PDF (paĝo 3ª) Iru antaŭen