Redaktore

UK

   UEA kongreso Jam alproksimiĝas la dato, kiam geesperantistoj el tuta mondo kunvenos. Ek de Lilo mi ne kongresumas, ĉar mi trovas tiom multajn kialojn ne kongresumi, kaj samtempe kongresumi. Tamen, mi trovas du ekstrajn kialojn, ĉifoje, por iri: Ĝi estas proksime de al mi, kaj temas pri Lisbono, la bela urbo. Eble mi retrovos bonajn amikojn, kiujn mi ne vidas de an­taŭ longe. Se ili ne mortis, kom­preneble... Tio estas kialo ne kongresumi: oni trovas bo­najn geamikojn tie, ĉe kongresoj niaj, kaj post kelkaj jaroj ili man­kas al ni, ĉar ili jam mortis. Kiel Dimitar Terziev, ekzemple, la ĥo­restro, aŭ Ĝordano Moja, la ver­kisto..., kaj multaj aliaj.

    Sed Ĉifoje ni kongresumos fronte al Atlantika Oceano, kaj espereble ni revenos kun plen­ple­no da bonaj memoraĵoj pri niaj novaj geamikoj kaj sami­de­anoj, kune kun kongresa re­zo­lu­cio, kiu estos bela toasto al Sun', kiel ĉiuj ili kutime estas. Ĉu Esperanto Kongreso estas bono por niaj vivoj?

    Nu, eble jes. Sed eĉ se ne, jen bela maniero pasigi la tempon uzante nian belan lingvon.

    Antaŭ nelonge okazis la datreveno de la puĉo kontraŭ tiu ĉi memnomita Demokratio his­pa­na, kiun ni prikomentas je pa­ĝo 8ª. Politikan sintenon ankaŭ estas artikolo sur antaŭaj paĝoj, kiu estis titolota Ĉu lingvaj mensogoj estas gran­daj, malgrandaj, gravaj, ne­gra­vaj?, sed fininte la tekston, ŝajnis pli taŭge unuigi la du slo­ga­nojn, de dekstro kaj mal­deks­tro hispanaj. Eble iam ni kunhavos komunan senton pri tio, kion oni pridiskutas per tiu artikolo, kaj paco kaj kom­pre­ne­mo regos la spiriton de la hispanoj.

    Je la paĝo 10ª ni legos la 6an ĉapitron de mia libro La peko de l' taliban', kiun oni povas legi kompleta ĉe mia retejo, kaj kiun mi aldonas ĉi tie por tiuj, kiuj deziras legi ĝin paŭze, kune kun mi. Finas la kajeron la ĉapitro 48ª de la verko de Boleslaŭ Prus, en traduko de Kabe, La Fara­o­no, en paĝo 16ª.

   Mi esperas, ke vi pasigu belan tempon legante nian maga­zi­non, kaj se vi, leganto, havas ideon plibonigi venontan nu­me­ron (nia 100ª!), bonvolu sciigu al mi pere de nia retadreso.

La Redakcio


Kajero 99ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 3ª) ~