Kulturo

televidaparato Supren Hispanio! Vivu la Respubliko!

    Ĉu oni akceptus, ke oni diru, ke televido disvolviĝis multe laŭ la lastaj du jarcentoj, kaj oni nepre devas respekti televidon, ĉar ĝi ja havas propran personecon, ĝi efikas, multe pli ol antaŭe, kaj televido havas siajn rajtojn, kiujn homoj ne povas neglekti, rifuzi aŭ vundi?

    Imagu, ke oni povus rezoni simile pri aŭtoj, aviadiloj, kaj eĉ pri simplaj tenajloj! Absurde, ĉu ne? Tamen, se oni konsideras lingvon, la afero tute ŝanĝas...

    Ĉar oni diras, ke lingvoj disvolviĝas, kvazaŭ tion ĝi farus per si mem. Jes, mi scias, ke oni jam prenis tiun nocion kvazaŭ ĝi venas el Biblio, kiun oni ne rajte povas kontesti. Tamen, mi trovas ĝin tute falsa: kio estas lingvo, krom komprenilo? Lingvon oni inventis eĉ ne por literatura arto (eĉ se ĝi estas sekvo el la arto paroli, kiun ne ĉiuj kapablas havi). Precize pro tio, ke oni ne parolas arte, efike aŭ kohere, precize pro tio, ke oni fuŝe parolas, la uzon de la lingvo oni vere ŝanĝas iom post iom, tagon post tago. Poste venas akademianoj, kaj konstatas, ke jam okazis ŝanĝoj, kaj ili priskribas ilin kaj kolektas sur librojn doktajn. Kelkaj homoj konsideras poste, ke pro tio, ke Akademio prezentas tiujn ŝanĝojn en sia vortaro, oni jam povas plenrajte uzi ilin kiel korektajn, forgesante, ke vortaro estas nur kolekto da vortoj, kiujn homoj uzas, senrigarde al tio, ĉu ili estas korektaj, ĉu ne. Sed kio estas korekta vorto, kio ne? Ĉiu lingvo havas proprajn leĝojn kaj regulojn, kiuj venas, efektive, el uzo amasa. Sed la ĉefa celo de lingvo estas interkomprenigo, kaj pro tio mi opinias, ke ĉiu obstaklo al interkomprenigo estas nekorekta trajto de lingvo. Pro tio la nocio korektanekorekta vorto ne estas klara, kaj estas tre granda nenieslanda zono inter ties vortaroj (pri korektaj kaj nekorektaj vortoj). Sed ververe, korekta uzo de lingvo estas tia, kian ĉiuj povas kompreni facile.

   Franz Bopp Apuda bildo prezentas lingviston germanan de la 19ª jarcento, Franz Bopp'n, kiu unue parolis pri Indoeŭropeo, lingvo el kiu venas ĉiu konita lingvo. Ŝajne tiu penso venas el religia nocio, ke Dio kreis Adamon kaj Evon, kaj donis al ili sanktan lingvon. Sed historio rakontas al ni, ke kiam du nekonatuloj unue renkontas, ili provas interkomprenigi unu la alian per iu ajna rimedo, kaj ankaŭ oni lernas el tiu disciplino de scio, ke kiam estas malkonsento inter du homoj, estas batalo, kaj unu el ili du ĉu mortas ĉu fuĝas. Kaj fuĝintoj post nelonge parolas diverse al tiuj, kiuj igis ilin fuĝi. Ankaŭ estas eble, ke kverelo estis pli frua ol apero de lingvo, kaj sekve diversaj lingvoj aperas post kverelo kaj fuĝo, kaj pro tio pralingvoj estas neniel rilatintaj unu la alian. Do, se ne estas pruvite, ke Dio kreis Adamon kaj Evon kaj donis ununuran lingvon al ili, ankaŭ ne estas pruvite, ke dekomence ekzistis nur unu lingvon, el kiu venas la aliajn. Jes, Franz Bopp estis grava scientisto, kiu inventis la Komparitan Lingvistikon, sed li ne estus la unua scientisto, kiu grave eraris. Lingvo povas esti multegeneza.

    Ankaŭ oni komprenu, ke lingvon ne inventis peco da tero, sed homo. Homo, kiu plej verŝajne venis el alia loko. Pro tio estas nenio sankta en lingvo, kaj nenio magia ankaŭ. Lingvo venas el bezono kompreni unu la alian, kaj se oni pledas ion pli, oni mensogas aŭ eraras (laŭ ties intenco, kiun mi ne juĝas nun). Sekve, terpeco havas nenian rilaton al lingvo, sed al agrokulturan­to, eĉ se klimataj kondiĉoj povas ŝanĝi la karakteron de homoj, kaj tio eble povas ŝanĝi ties vortaron kaj eble eĉ manieron esprimi sin, sed tamen eĉ se jes, tio estas neniel magia aŭ sankta trajto pri lingvo. Se homa komunumo konkurencas al aliaj, apudaj homaj komunumoj, unu el ili venkos la aliajn, kaj disvastigos siajn manierojn fari aferojn, paroli kaj kompreni vivon, kaj eĉ religion, tio estas, sian kulturon.

    Tion faris diversaj kulturoj tra pra- kaj historio, kiel romianoj kaj angloj, por citi nur du ekzemplojn pri malsamaj manieroj sekvi tiun procezon: la unuaj akceptigis siajn kulturon kaj lingvon al submetitaj popoloj, ŝanĝe al plibonigo de ties vivmaniero, kaj eĉ finfine akceptante la individuojn de tiuj popoloj kiel romiajn civitanojn, tiel, ke hodiaŭ multaj popoloj fiere pledas, ke ili devenas el romianoj, kaj ebligante, ke homoj el tiuj subpremitaj popoloj iĝis imperiestro de Romio, kiel Teodosio, ekzemple. Sed la britoj nur postulis el siaj subpremitoj la lingvon ĉie ajn, sen permesi, ke ili iĝu plenrajtaj civitanoj britaj, sed nur de tiu nebula afero, la Brita Komuna Riĉeco, aŭ Commonwealth. Fakte britoj prenis krudajn materialojn el siaj kolonioj, rafinis ilin en Britio, kaj poste disvendis ilin en la kolonioj. Pro tio kelkaj historiistoj dubas, ke la Brita estis vere Imperio, sed simpla koloniista nacio.

   Kristoforo Kolombo venas en Novan Kontinenton. La hispana kazo, tamen, estis kaj kaj: post Kristoforo Kolombo malkovris novan kontinenton, multaj aliaj hispanoj faris la amerikojn, tio estas, vojaĝis tien malkovri kaj konkeri novajn landojn por la Reĝino Isabel' de Kastilio. Inter ili ĉiuj ni menciu nur du: Hernandon Kortezon kaj Fransiskon Pizaron, kies komuna trajto estis, ke ili konkeris tutan imperion amerikan pere de malmultaj soldatoj. La unua facile konkeris Aztekan Imperion, kaj la dua, la Inkaan, ĉe la aktualaj teritorioj de Meksikio kaj Peruo, respektive. Sed kiel ili povis fari tion? Ĉu per miraklo de la Dioj de la blankuloj, kiel aztekaj pastroj kredis? Verŝajne dioj ne kulpas aŭ meritas krediton pro tio, sed la fakto, ke imperio baziĝas sur subpremadoj de aliaj popoloj. Se la imperio poste integrigas tiujn popolojn en sian propran kulturon kaj lingvon, ĝi longe vivos, kiel la romiana vivis, fakte dum preskaŭ du mil jaroj; sed indianaj imperioj faris la saman eraron, kiel la britoj faris poste: ili subpremis, sed ne integrigis subpremitojn en siajn kulturojn, kaj pro tio, kiam subpremitoj vidis veni tiujn homojn sur ĉevaloj portante pulvajn armilojn, ili pretis helpi la kastilianojn venki la aztekojn kaj la inkaojn. Sed poste ili uzis siajn du sekretajn armilojn, kiujn oni ne klare komprenis eĉ hodiaŭ: kunhavon de kaj kulturo kaj religio al liberigitaj indianoj, laŭ rektaj decidoj de la reĝino mem: laŭ ŝiaj teritorioj, ĉiuj homoj, ĉu indianoj, ĉu hispanoj, havos samajn rajtojn kaj devojn. Sekve, indianoj lernis la hispanan lingvon, kaj pere de la katolika religioj, ili komprenis, ke ili estas parto de la universo, kiu disvastiĝas multe pli larĝe ol iliaj konitaj horizontoj, kaj plue eĉ en pretervivon.

    Tiutempe nek Germanio, nek Italio, eĉ nek Britio ekzistis kiel tiuj, regolandoj, kiujn oni konas hodiaŭ, Aragon' kaj Kastili' jam unuiĝis kaj disvastiĝis laŭ Maro Mediteraneo kaj la tuta Nova Kontinento. Fakte ili ĉiuj havis ununuran sintenon, kaj la emon integrigi novajn popolojn en siajn sinojn, male al turkoj kaj angloj poste, kies emon estis anstataŭi la popolojn, kies landojn ili rabis peforte. Oni ne bezonas fosi multe en la historion de Usono aŭ Irlando trovi tion, kaj se ili ne sukcesis fari tion en Bharato, tio ne estis pro bonkoreco, sed pro la simpla fakto, ke bharatanoj estis tro multaj, kaj la britoj tro malmutaj, kaj la afero estis simple nefarebla. En Sudafriko ili tamen sukcesis krei sistemon, kiu kaptis indiĝenojn for de la blanka socio ĝis la tria kvarono de la 20ª jarcento, eĉ se la loka blanka oligarkio sukcesis sen­depen­di­ĝi el metropolo multe pli frue ol tiu apartismo (triste konita per sia angla formo, apartheid).

    Multe oni mensogis, kaj ade mensogas, ekster kaj eĉ en Hispanio pri la Hispana Imperio. Dum britoj havis koloniojn, hispanoj havis provincojn de ununura lando. Pro tio oni parolas ankoraŭ pri La Hispanioj, sed neniu eĉ pensus pri tiu nocio, La BritiojLa Anglioj, ĉar eĉ hodiaŭ oni parolas pri skotoj, kimroj kaj angloj kiel diversaj homoj. Jes, veras, ke en Hispanio ja estis diversaj regolandoj dum la rekonkero de la teritorio el invadintoj muslimaj, sed ili iom post iom sukcesis unuiĝi politike, eĉ la tute sendependaj kristanaj reĝolandoj Nafaro, Asturio kaj Valensjo, krom Aragono kaj Kastilio.

    Pro tio ŝajnas moko, ke la neniam sendependaj regionoj Vaskio kaj Katalunio nun havas politikistojn, kiuj nomigas ilin historiaj komunumoj, kaj deziras, ke ili sendependiĝu el Hispanio. Sed naciisimo ne havas koherecon, ĉar ĝi ĉiam estis frenezaĵo. Naciistoj asertas mensogojn kvazaŭ ili estas vero. Ili penas inventi historion, eĉ sciante, ke ili mensogas. Sed tio nur pruvas, ke nun Hispanio ricevas la pagon el sensenca misfaraĵo de memnomitaj demokrataj registaroj lasi en manojn de mensogaj naciistoj la edukadon de novaj generacioj en regionaj komunumoj. Ili senkompate ricevadis la mesaĝon pri tio, ke hispanoj estas fiuloj, kiuj iam invadis tiujn mirindajn naciojn, Vaskion kaj Katalunion, kaj nun endas, ke oni forpuŝos tiujn fiajn hispanojn el sia sankta terpeco. Ili svingas la roho-sangotrajon en Vaskio, dum en Katalunio ili svingas nur sian apartan dialekton latinan kiel pruvon, ke ili estas apartaj popoloj. Tamen, popolo fontas el nacio, kaj la kataluna aŭ vaska nacioj tute ne ekzistas. Nacio havas ŝtaton, kiel poloj aŭ judoj sukcesis rehavi post jarcentoj da malapero pro avareco de najbaraj Germanio kaj Rusio, kaj misfaro de romianoj, respektive. Sed nek katalunoj nek vaskoj estis forpelitaj el siaj landoj. Nur okazas, ke ili neniam havis propran landon krom nacianoj de Hispanio. Kaj an­kaŭ ŝajnas, ke ili ne komprenas, ke sia propra subteno dependas el aparteno al Hispanio, ĉar la cetera parto de nia lando estas la ĉefa merkato de tiuj du regionoj hispanaj, kaj forlasi Hispanion signifas forlasi la Eŭropan Komunumon kaj fermo por sia merkato. Tiun lecionon ŝajnas kompreni ankoraŭ nek ekziliĝintaj nek enprizonigitaj politikistoj, Karlo Puĝdemont' kaj Orjol' Junqueras kune kun ties sekvantoj. Ilin blindigas la sopiro havi sian propran nacion sen la balasto de la cetera parto de Hispanio, eĉ se por atingi tion ili devas subpremi pli ol duonon de la loĝantaro de Katalunio, forrabante ties teritorion, ĉar ili decidas, ke nenaciistoj ne estas katalunoj kaj sekve ili estas fremduloj en la lando, kie ili naskiĝis de kelkaj generacioj. Verŝajne por katalunistoj demokratio estas devigi al plimulto la kapricon de la malplimulto. En sia ignoranteco, ili nomas sian estontan, deziratan nacion, La Kataluna Respubliko, nesciante, ke respubliko esence signifas la afero de ĉiuj, eĉ de tiuj, kiuj ne volas tian respublikon, kaj tiu fakto malebligas, ke ekzistos tian respublikon.

    Sed vere nur eblas estigi veran respublikon en Hispanio: La Hispana Respubliko, kiu entutas la kompletan teritorion de Hispanio nuliginte la ridindigajn Aŭ­to­­nomajn Ko­mu­­nu­mojn, kiuj utilas nur al malso­li­da­re­co kaj ruinigo de his­panoj kaj Hispanio. Pro tio, kaj male al tio, u­ti­las, ke ni ĉiuj di­ru: Su­pren His­­pa­ni­o! Vi­vu la Res­pu­bliko!

Hispanio bezonas respulikojn, tio estas, homoj, kiuj venigos Respublikon!

Kajero 99ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 4ª) ~