Kulturo sago

Hispana flamenko Honto.

Mi atente spektis la paroladojn dum la ekprezidantiĝo de Ĥŭanma Moreno, nova gvidanto de PP en Andaluzio, kaj mi devas konstatigi la altan gradon da demagogio kaj sensenco en hispana politiko. Ŝajnas, ke oni kondamnas ankoraŭ la Gereĝojn Katolikajn pro tio, ke ili forpelis la ciganojn de la regno, kaj sekve flamenko ne estas nia arto tradicia, laŭ Teresa Rodríguez...

Sed se ŝi scius pri tio, kion ŝi priparolas, ŝi komprenus, ke arta flamenko jam estis en Hispanio antaŭ ol ciganoj venis, eble el la tempo de Tartessos, antaŭ kelkaj miloj da jaroj, kiel kelkaj reserĉistoj defendas hodiaŭ. Sed estas alia argumento pli evidenta: kial ciganoj de aliaj landoj ne kantas, ludas aŭ dancas flamenkon? Flamenka arto estas hispana, ne cigana, kvankam ciganoj okupas sin pri tiu arto tre efike.

Bedaŭrinde, ne nur estis ciganoj, sed ankaŭ judoj forpelitaj el Hispanio, kaj Anglio (pli frue), Francio, Italio, kvankam je 1492 judojn, ne ciganojn, forpelis la Katolikaj Gereĝoj, ĉar ili ne akceptis kristanismon kiel religion. Sekve oni forpelis religion, ne homojn, pro politikaj kialoj. Sed tio neniel rilatas al kulturo aŭ flamenko. Tia arto, laŭ mi, ne bezonas apartan protekton, same kiel taŭroludo, sed atakojn certe ili ne bezonas. En nia lando maldekstruloj ŝajnas pensi, ke nur ili pravas, kaj iliaj ideoj estas la solaj meritoplenaj, ĉar ne vane ili malvenkis la militon je 1939. Bedaŭrinde ili denove atakas la manieron esti de hispanoj kaj de Hispanio, kaj kiam venas partio, kiu defendas tiujn, maldekstruloj timas, ke denove forto de racio venkos ilin. Oni ne povas ataki kaj ne esperi esti atakata kaj, plej verŝajne, venkata.


Kajero 102ª ~ Kajeroj ~ En PDF versio paĝo 9ª) ~