Beletro: La peko de l' taliban' sago

Ĉapitro 9ª: Ŝajn' edziniĝas La peko de l' taliban'.

Unu jaron poste, doninte la manon de filino Sanj', Ibrahim' kaj Zulem' edzinigis ŝin. En tiu tempo ŝi aĝis same kiel Zorajdo je la momento, kiam ŝia mano estis petata, kaj pro tio Aben' havis avantaĝon de du jaroj.

Por Abdul' Saleh' ĝi estis aparta ĝojo vidi feliĉon de sia fratino. Post unu jaro danke al li ŝi akceptis la decidon de sia patro kiel la plej bonan, kiu eblas por ŝi, kaj dum tiu tempo ŝi iĝis respektebla kaj maturigita virino por geedziĝo. Li suk­cesis fari tion per helpo de Rejin' kaj La Libro Sankta.

La nupto estis ĉarma. Ĉiuj familianoj de ambaŭ gefianĉoj diris ion belan pri ili, kaj kiam venis la vico de Abdul' Saleh', li staris kaj diris kun granda rideto:
«Por pli aĝa frato estas ago tre grava vidi tion, ke sia fratineto estas benata de geedziĝo, kiel ŝi forlasas la domon de sia patro kaj ekregas tiun de sia edzo. Mi konis mian fratinon Sanjon kiam mi estis dekjaraĝa. Mi jam rimarkis pri tio, kio estas ĉirkaŭ mi, kaj jam decidis kio estas bona, kio malbona. Mi vidis, ke mia fratino estas bona, juvelo, kiu ornamis mian domon, kvankam ĝis kiam kelkaj jaroj pasis mi ne sciis meti tiun penson en vortojn simplajn. Mi vidis ŝin kreski kaj edukiĝi, lerni kiel regi hejmon, kaj samtempe kreski pri saĝo kaj pacienco. Tial mia fratino ne povis esti por iu ajn. Mi konis Aben' Abdala' antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi akompanis mian patron negoci. Mi scias, ke li estas homo bona, korinklina, firma kaj serioza. Amiko de siaj amikoj, sen malamikoj konsiderindaj, ĉar li estas justa kun tiuj, kiuj estas misfortunaj, kaj tamen estas korinklina al siaj amikoj. Malgraŭ la diferenco pri aĝo ne estas alia viro en la tuta urbo, eble en la tuta mondo, kiun mi povas fidi mian fratinon por ĉiam. Ĉar mi scias, ke li estas korinklina kaj sindonema, pura kaj sencoplena. Aben' Abdala', bonvenigata vi estu en mian familion. Brakumu min, frato!»

Kaj ili ĉirkaŭbrakis unu la alian en komplicon kaj ĝojon de ĉiuj.

Poste Aben' dankis «tiujn elkorajn vortojn», kaj promesis, ke «mi donos La Lunon al Sanj', se ŝi tion necesas, ĉar mi atentos al ŝi la ceterajn tagojn de mia vivo, kaj mi amos kaj respektos ŝin ĝis la morto apartigos nin».

Finfine Sanj' mem devis diri kelkajn vortojn:
«Edzo: mi ne multe povas aldoni al tio, kion vi diris. Mi estas amonta vin dum mia tuta vivo, kaj se mi ne estas sufiĉe bona pri tiu tasko, kion vi esperas de mi, mi esperas, ke vi diros al mi kaj postulu tion de mi, ĉar mi nun estas via. Gepatroj amataj, mi venos vidi vin ofte, kvankam nun vi scias, ke mi dediĉiĝas korpanime al mia edzo kaj gefiloj».

Tiam ŝi sidiĝis sur la kusenoj, apud sia edzo. Servantoj venigis manĝaĵojn por festumantaj gastoj.

Dum la festumado, profesiaj mukizistoj kaj dancistinoj ĝojigis la gastojn, kaj tri tagojn poste, kiam la lasta el ili jam estis for, Aben' petis de sia edzino pretigi ilian dormoĉambron por ricevi lin, kaj ŝi faris tion per la maniero kiun sia frato estis instruinte ŝin: unue ŝi kisis liajn manojn kaj modeste iris en la ĉambron per mallongaj paŝoj. Kiam ŝi jam estis tie, ŝi malmetis siajn ŝuojn kaj nudiĝis tute. Poste ŝi malfermis la liton kaj moligis la matracon, por ke ĝi estu plej komforta. Poste ŝi kuŝis kaj atendis sian edzon.

Kiam li venis, li ne esperis trovi sian edzinon tute nuda kuŝante sur la geedza ripozejo.
«Venu, edzo», ŝi diris, dorlotema, kun gesto de mano kaj brako, dum ŝia alia mano ripozas sur sia ventro kaj ŝiaj kruroj estas benditaj kune, turnitaj flanken.

Aben' restis senmova apud la pordo, sed ŝi staris per ĝentila salto kaj ĉirkaŭante lin per brakumo tenera, ŝi kisis lian buŝon kaj komencis nudigi lin dum ŝi diris:
«Edzo, venu, ne estu timema. Ni realigu nian amon, ĉar mi ne sentos min via ĝis kiam mi sentos vin ene de mia sino».

Li lasis ŝin fari ĉion. Ĵus tiel, kiel frato diris al ŝi, Aben' estis tute ignoranta pri virinoj kaj la arto ami, kaj pro tio ŝi devis instrui lin laŭ la scio de Abdul' Saleh' kaj Rejin'. Ŝi kuŝigis lin sur la liton, kaj metante ĉiun genuon flanken de sia edzo, ŝi falis sur la starantan virecon de sia edzo, kio kriigis ŝin pro doloro, eĉ se ŝi atendis ĝin.

Prenante la edzan manon, ŝi metis ĝin ĉe ineco sia kaj malsekigis ĝin per sia unua sango, kaj montrante liajn fingrojn makulitajn per la ruĝa likvo, ŝi diris:
«Edzo, estu tiu sango ĵus originita de via fonto de vivo kiel pakto inter ni du por venigi vivon novan al nia hejmo kaj ami ĝin kaj igi ĝin bonaj gefiloj de Dio».

Tion dirinte, ŝi daŭrigis siajn koksajn movojn saĝe kalkulitaj, tiel, kiel ŝi vidis Rejinon fari al sia edzo, ŝia frato, kelkaj fojojn, ĝis kiam ŝi portis sian edzon al seksa paroksismo post malmulte da tempo, malpli ol Rejin' al Abdul', kio estis strange, ĉar sia frato estas multe pli juna ol Aben'. Kaj ŝi estis tre feliĉa scii, ke ŝi jam havas ion de sia edzo ene de ŝi, eĉ se ŝi ankoraŭ ne sciis ĉu temas pri nova vivo.

Aben' revenis en forton, kaj dum la nokto li prenis ŝin trifoje denove.
«Sed kiel povas virgulino lerni tiom multe pri amarto, edzino», mirigite li demandis. «Patrino pretigis min efike, edzo, kaj tion, kion ŝi silentis pro prudento, mia bofratino rakontis al mi».
«Ho, dolĉa Rejin'».

Poste li restis brakumante ŝin longe, flarante ŝian hararon, kaj fine li konfesis: «vere mi devas diri, ke mi havas la senton, ke mi jam vivis tion, edzino. Mi neniam estis edzo, sed tiujn lastajn noktojn mi sonĝis pri tio ĉi, esti en lito kun virino simila al vi, aŭ via pli aĝa fratino, ĝuante la plezuron, kiun vi donas al mi».
«Sed, edzo, mi ne havas fratinon, nek pli aĝan nek malpli aĝan, sed nur pli aĝan fraton, Abdul' Saleh'».
«Jes, edzino, mi scias. Tamen mi sonĝis, ke vi havas fratinon kies nomo estas Zorajd'…»
«Zorajd'! Jen bela nomo. Do, se vi tion volas, edzo, mi estos Zorajd' por vi kiam ni estos en intimeco nia».

Aben' kisis ŝin kaj venigis ŝin en orgasmon. Kiam Sanj' venis tien, ŝi kriis tre laŭte, same kiel Zorajd' faris en la sonĝo de Aben'.

Dek monatojn poste ili havis belan bebon, kies nomo estis Zorajd', je la surprizo de Abdul' Saleh'. Tio zorgigis lin, ĉar li kredis, ke tion scias nur Dio, Pro El Fu kaj li.
«Diru, bofrato: kial Zorajd'?»
«Tiel nomiĝis mia mortinta patrino. Mi ĉiam pensis, ke ĝi estas la plej bela nomo, kiu estas, kaj en la tuta urbo neniu nomiĝas tiel, nur mia filino».

Unu jaron poste Sanj' naskis ĝemelojn, kaj fraton denove surprizis tio, ke ili ricevis la nomojn Abdul' kaj Ibrahim'. Kaj kiam du jarojn poste ŝi naskis filinon denove, ŝi eknomiĝis Zalema.

Abdul' Saleh' ankaŭ ne estis pigra, kaj kiam eta Zalema venis en la mondon, ŝi trovis kvin gekuzojn pli aĝaj ol ŝi. Kvin geinfanoj naskitaj de la ventro, kiun Abdul' Saleh' ŝtonigis je sia unua juneco.

Daŭrigota...
  1. Unua parto: La peko: Ekzekuto. La homo de l' dezert'.
  2. Dua parto: Zorajdo:Amara vekiĝo. La kandidato. Pia parolado. Geedziĝo.
  3. Tria Parto: Rejn':La defendanto. Nova homo. Sajn' edziniĝas. La dua edzino.
  4. Kvara parto: Benazir': Koŝmaro. Celo pri korekto. Amiko Aben'
Noto.- De la 2017ª jaro oni jam povas legi la tuton ĉe mia retpaĝo. Mi publikigas ĝin ĉi tie por tiuj, kiuj ne havas retaliron aŭ preferas havi la libron surpapere.

 


Kajero 102ª ~ Kajeroj ~ En PDF versio paĝo 6ª) ~