Politiko sago

Gvidantoj hispanaj. Programoj '19

Bedaŭrinde en Hispanio oni ne legas la programojn, kiujn la politikaj partioj prezentas okaze de balotadoj. Mi memoras, ke iam knabino rigardis al mi kun miro pro tio, ke mi legis la programon de ĉiu partio en balotado de antaŭ kelkaj jaroj. Miron devus kaŭzi la nerespondeca fakto, ke oni voĉdonas sen legi almenaŭ unu fojon la programon de ĉiu politika partio, kaj se neniu el ili konvinkas onin, ne honeste povus voĉdoni oni.

Sed, bedaŭrinde, oni ne voĉdonas programon en Hispanio, sed ideologion. Oni ne voĉdonas por, sed kontraŭ homoj, kiuj ne estas en listo pro siaj ideoj, sed pro fideleco al la ideologio de sia koncerna partio. Sed, tamen, voĉdonontoj kredas, ke ili voĉdonas ilin kaj ne ĝin. Ili ne estas senkulpaj, kompreneble, ĉar ili devus legi la programon de ĉiu partio, kaj poste oni devus postuli, ke la venkinto plenumu sian programon. Sed kutime voĉdonanto ne estas interesita pri tio, ĉar ĉio, kio gravas, estas ke sia partio regas. Nekredeble, en Hispanio politiko estas same kiel Futbala Ligo: venkinto humiligas venkitojn.

Aldone, oni pretas kredi ĉion, kion diras sia partio, kaj eĉ ne volas scii pri tio, kion aliaj partioj diras. Estas tre larĝe disvastigita inter ni kruda manikeismo, kiu blindigas voĉdonantojn, kaj pro tio gvidantoj kiel Zapatero kaj Sánchez povas atingi povon kaj ruinigi la landon. Ili nur volas povon, la povo fari nenion utilan...




Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF (paĝo 14ª)