Beletro: La peko de l' taliban' sago

Kvara parto: Benazir'.

Ĉapitro 11ª: Koŝmaro.

Noktomeze li vekiĝas nervoze. Io mankas al li. Ne estas la brakoj parfumitaj de sia amata edzino Benazir'. Li malfermas siajn okulojn, timante, kaj rigardis ĉirkaŭ sin, kaj unue li ne konis la ĉambron, kie li estas. La fenestro estas je la alia flanko... Li staras kaj malfermas la fenestron, kaj la lumo de la Luno diras al li sekreton: tiu estas lia ĉambro ĉe sia patro! Li ne uzis ĝin de antaŭ kvardek jaroj. Li malfermas sian dormoĉambron kaj tio, kion li vidas, tute ne trankviligas lin: Ibrahim' kaj Zulem' dormas trankvile. Li eniras la alian ĉambron, kaj tie dormas fratino Sanj'..., dekjaraĝa!

Li rapide vestas sin kaj eliras la domon. Liaj paŝoj gvidas lin ekster la urbon, al la loko, kiun li malamis dum multe da jaroj. Tie li vidas aron da hundoj, kiuj rigardas al li agreseme, kaj grumblas kaj bojas malame al li. Li ekŝtonigas ilin ĝis kiam la hundoj jam forestas. Li disŝiras branĉon el olivarbo kaj faras bastonon por defendi sin, se la hundoj revenos. Poste li rigardas la lokon, kie ili estis. Li trovas homajn restaĵojn sangajn kaj iom da haŭto kaj muskoloj. Kiam li ekkomprenas tion, pri kio temas, li teruriĝas kaj ekploras tre laŭte, disŝirante siajn vestaĵojn:

«Rejin'! Mia dolĉa Rejin'!»

Ĉar hundoj malsubterigis la restaĵojn de tiu kompatinda knabino malhonorigita dufoje tiun teruran tagon..., unue pro virvolupto, kaj poste pro netoleremo, mensfermeco kaj kordureco de viroj, kiuj ne kapablis kompreni la vortojn de Dio sur La Libro, kaj ili restis je la supraĵo de la sankta teksto, kiu estas tie. Tie restas la malmultaj ostoj, kiuj ankoraŭ ekzistas de tiu virino, kiun li amis en alia vivo kaj kiu donis al li kvin gefilojn. Per la bastono kaj siaj manoj li enprofundigas la truon en kiu li kaj liaj senkompataj, senraciaj kunantoj forlasintis ŝin, kaj poste li metis tion, kio ankoraŭ restas pri ŝi multe pli profunde. Li kalkulas, ke estis ses hundoj. Li persekutis ilin kaj ĉasis ilin unu post la aliaj. Li batis ilin per la bastono, kaj poste li mortigis ilin ĉiujn per sia tranĉilo. Neeblas, ke ili jam digestis ŝin dum tiu mallonga tempo, do li venigas la ses kadavrojn en la tombejon, kiun li faris per siaj propraj manoj, kaj metas ilin sur la malmultaj restaĵoj de la knabino, kiujn la hundoj ne havis tempon manĝi. Poste li plenigas la truon per sablo, kaj lasas la bastonon sur la tombo je vertikala posicio. Nun tie, meze de la ĉielo, la lunduono atestas la plej bonan agon sian de la tago, kiu tamen ne nuligas la fian kaj mizeran eraron, kiun li faris tian matenon. Poste, per voĉo malakuta pro ploro, kun manko da spiro fojfoje, li denove diras:

Dio estas kompatema, pia kaj fidela kun fidelo kaj malfidelo, kun lojalo kaj mallojalo, kaj Sia Koro doloriĝas pro manko da virto de la duaj, eĉ se Ĝi ĝojas pro la pento, kiu alproksimigas la duajn al la unuaj.

Aŭskultu, Dio, mian ploradon,
kaj taksu mian penton.
Dum mia tuta vivo mi malamas ne kompreni vin
kaj pro tio mi murdis la plej belon, kiun mi konis.
Pardonu min, Dio,
pardonon petegas mi
kaj ricevu, petas mi vin
kaj ĝoju la kuneston
kiun mi ne povis.

Li ankoraŭ ploris sidante sur ŝtono ĝis la momento, post kelkaj horoj, kiam li rimarkas presencon. Li levas sian rigardon kaj vidas malnovan konatulon, la fakiron, kiun li vidis en la dezerto tiun saman tagon, samtempe kvardek jarojn pli frue:

«Pro El Fu!»

«Longan sonĝon vi havis, Abdul' Saleh'».

«Ĉu sonĝo? Ĉu mia vivo kun Aben' ne estis reala?»

«Ne. Sonĝo estis, nenio pli».

«Ĉu vivo mia kun Rejin' estis fraŭdo?»

«Jes. Dio amas vin kaj montris al vi la vojon, sed kion oni faris, farita restas. Oni ne povas malfari. Oni povas fari bonajn aferojn en la estonto. Ne estu fia denove, kaj ne kulpu Dion».

«Sed…»

Antaŭ li, lia malnova amiko, ĉu anĝelo, ĉu diablo, sed ĉiam la bona Pro El Fu, malaperas same kiel nokto malaperas kiam radioj de la suno sangigas la horizonton.

Abdul' Saleh' sentas sin subite kvazaŭ oni batadas lin. Ĉu ĉio estis koŝmaro, eĉ la morto de sia amata Rejin'?

Sed ne, tie kuŝas tiu vertikala bastono, kaj la premita grundo, kiu atestas lian postmortan laboron. Kaj ankaŭ pri tio, ke li ĵus rompis la tradicion de sia popolo: li entombigis malpuran virinon. Li nun estas malpurulo, kaj oni povas mortigi lin pro tio.

Li kliniĝas pro la ridatako, kiun li subite suferis. Li ekridegaĉis pri siaj tradicioj bazitaj sur turpa interpretado de La Libro, teksto tro simpla por la malsimplaj mensoj de sklavoj de litero.

Li revenas en sian domon kaj enlitiĝas antaŭ la unuaj najbaroj vekiĝas. Neniu vidis lin foriri, neniu vidis lin reveni. Nur ses hundoj, kiuj ne plu respiros, kaj ankaŭ Mistera Luno.



Kajeroj ~ Kajero 104ª ~ En PDF versio paĝo 15ª) ~