Muziko sago

Alegro Magia

Lastan numeron ni prezentis claudia.la Blogon kaj retpaĝon Allegro Mágico, de Claudia Ortiz. Nun ni prezentas intervjuon al ŝi pri sia muzika agado. Mi esperas, ke la leganto trovos ĝin interesa kaj pensiga.

  1. Kiu estas Claudia Ortiz? Mi estas multe da vortoj: edzino, panjo, podkastintino, blo­gis­ti­no, entreprenistino, meksi­ka­ni­no kaj hispanino.
  2. Kie vi naskiĝis? Mi naskiĝis en Puerto Vallarta (pŭerto baĝarta), Jalisco (halisko), México (meksi ko).
  3. Ĉu vi vivas el muziko, aŭ vi havas alian metion? Mi vivas el podkastado kaj blogado.
  4. Kiun muzikilon vi lernis ludi? Neniun! (Iomete bekfluton kaj gitaron en lernejo, sed pro tio, ke mi memoras nenion, mi sentas, ke tio signifas nenion). Mi lernas pianon, mian tutlongvivan deziron. Mi identiĝas kiel persono kiun muziko pasiigas kaj deziras kunhavi ĝin.
  5. Kiuj estas viaj preferataj komponistoj? Mi ne havas preferatan komponiston. Mi preferas ĝenrojn kaj muzikpecojn por koncernaj momentoj, kaj muziko plenigas min per diversaj manieroj. Ekzemple, por koncentriĝi, mi ŝatas "Muzikon por 18 muzikistoj", de Steve Reich; kiam mi sentas min mem trista, mi aŭskultas la "Duan koncerton por piano de Raĥmaninov'", kaj kiam mi estas gaja, mi aŭskultas "La plej altan en la mondo" (Top of the World); de Shonen Knife.
  6. Kia vi opinias, ke devas esti la rolo de klasika muziko en lernejoj? Mi opinias, ke en lernado devus esti devige instrui muzikon (ĝenerale), arton kaj sporton, ĉiam. Tra tiuj tri aksoj kaj bona gvidado, homo kapablas lerni kaj disvolvi disciplinon, kuraĝon, paciencon, respekton, laboron en teamo, kaj ĉefe memko­non.
  7. Ĉu kulturo muzika estas pli vasta en Meksiko ol en Hispanio?  Kial? Mi ne havas konkretajn datumaĵojn respon­di tiun demandon.
  8. Ĉu vi opinias, ke muziko havas socialan valoron? Kompreneble jes! Muziko respegulas socion; ĝi estas ties idento, kaj kiel tian, oni devas konstrui ĝin. Muziko kapablas unuigi homojn ĉirkaŭ similan ideon. Muziko estas sociale pova.
  9. Ĉu vi opinias, ke muziko devas esti protektata kaj subvenciata de la ŝtato, ĉu estas preferinde, ke artistoj estu sendependaj? Pro tio, ke mi ne estas artistino, mi ne povas respondi tiun demandon.
  10. Kiel venis al vi krei blogon pri muziko klasika por infanoj? De kiam mia plejaĝa filino, Paŭla, naskiĝis, mi deziris kunhavi al ŝi bonan muzikon, ne nur tiun de kantuludu (Cantajuegos) aŭ BabyEinstein (bebinŝtajn, konata lernilo de Disney). Sekve, mi komencis krei ludolistojn pri klasika muziko. Aliflanke, iam mi kune kun edzo ĉeestis koncerton de Yuja Wang kaj Kavakos. La koncerto estis bela, sed kiom da homoj en la aŭskultantaro estis junaj? Tre malmultaj. Mi memoras, ke mi vidis infaninon dekdu jaraĝan, kiu dormas, senŝua kaj kun siaj piedoj sur la sidloko. Tio ŝokis kaj tristigis min. Parolinte pri la afero kun edzo, ni venis al konkludo, ke se estus Yuga Wang hispana eble pli da junuloj venus, kaj estus pli da muzika kulturo ĉe ni. "Kaj kial ne estas?", mi demandis. "Kion vi opinias?", li diris. Li sciis, ke estis malfacile por mi trovi manieron kunhavi bonan muzikon kun Paŭla. La venintan tagon mi vidis averton en interreto pri "Kiel fari vian propran podkaston". Tio estis destino frapante mian pordon, kaj decidis krei mian podkaston kunhavi tiun klasikan muzikon, kiun mi trovis kun Paŭla, kun pli da infanoj.
  11. Ĉu vi ricevis multajn vizitojn? Dum la monato de aprilo mi havis pli ol 6 000 elŝutoj de la podkasto. Mi ne konsideras, ke ili estas multaj, sed mi kredas, ke ni estas en fazo de atingi pli da familioj.
  12. Kial vi elektis tiun movon de la Sepa Simfonio de Beetoveno kiel enirpeco en viajn programojn? Mi ŝategas "Nodame Cantabile" kaj tiun parton oni uzas en la enkonduko de sia programo. Tio estas okulsignalo al mia gustumo por azia kulturo.
  13. Ĉu vi ricevas helpon fari la programojn, krom via eta filino?  Ne, neniun.
  14. Kiu ests Ĉaj? Ĉu temas pri okulsigno al Piotor Ilych Ĉajkovski? Jes! Kreante la podkaston mi cerbumas pri kiel atingi la malplej aĝulojn, kaj edzo helpis min dirante "Kial vi ne kreas rolon stelan por via podkasto? Iu, al kiu identiĝu infanoj? Kiel muso, ekzemple?" Kaj ne tiu nur, li ankaŭ provizis la nomon Ĉaj: ni ĵus aŭskultis la "Overturon 1812" de Ĉajkovski kaj mi supozas, ke tio estas la unua afero, kiun li pripensis.
  15. Kiuj estas viaj planoj por la estonto? Mia estonta plano estas plifortigi la prezencon de "Allegro Mágico" kaj poste ni vidos.
  16. Ĉu vi intencas verki libron pri via blogo? Ne, sed mi pensis pri produktado de aŭdlibroj ĉi tiun jaron. Kelkaj gepatroj jam demandis al mi pri tio!
  17. Ĉu vi intencas enkonduki sekcion pri kuriozaĵoj aŭ anekdotoj de komponistoj en viaj programoj? Mi pensis pri tio pri Mozart', kaj fakte en ties paĝo mi havas parton sub lanomo «9 kuriozaĵoj pri Mozart'». Pri la aliaj..., mi ŝatus, sed mi ne havas tempon.
  18. Kiun programon plej kostis al vi fari? Kiu malplej? Tiu pri Mozart' kostis al mi laboron fari. Ĝi estis la unua, en kiu mi parolis pri komponisto, kaj mi ankoraŭ ne havis la kreadprocedon tre difinita, kaj aldone mi tiam suferis pri laringito. Malplej laboro..., tiuj pri Ĉaj postulas malplej da tempo kaj laboro.
  19. Ĉu viaj programoj muzikaj, via podkast', estas nur por infanoj? Intece por infano, sen temoj por plenkreskuloj. Ili estas pensitaj por infanoj. Sed mi trovas, ke ne nur gepatroj, sed ankaŭ geavoj, junuloj, muzikinstruistoj, kaj seninfanaj paroj aŭskultas mian podkaston. Emocias min atingi tiom multe da homoj kun ĉia aĝo. Mi ne povas kredi tion.
Notoj

Kajeroj ~ Kajero 105ª ~ En PDF (paĝo 3ª)