Politiko sago

Tian Hispanion oni volas...

Lastan monaton, la 28an de aprilo, okzis Baloto. la atendata balotado, kiun Pedro Sánchez promesis organizi tuj, de kiam li ekprezidantiĝis pro la Mocio de Deklaro de Konfido al Registaro de la Popola Partio. Tamen, tio ne okazis tiel. Pro tio, ke PODEMOS kaj naciismaj partioj Maldekstro Respublika de Katalunio (ERC), Partio Demokrata Eŭropa Kataluna (PDECAT), Naciisma Partio de Vaskolando (PNV) kaj Bildu apogis lin dum tiu mocio, li tiam repensis sian pozicion, kaj decidis daŭrigi sian oficon kiel prezidenton ĝis la fino de la regoperiodo, du jarojn pli. Tamen, la apogantoj vidis, ke la prezidento ne plenumis siajn postulojn, kaj pro tio rifuzis daŭrigi sian apogon. Kaj nur pro tio la Prezidento de Hispanio finfine konsentis organizi novan balotadon, ĉar oni ne aprobis la la novan nacian budĝeton.

La balotado montris la nombron de deputitoj  tiel, kiel oni vidas en al supran grafikon. En la momento, kiam tiu ĉi artikolo estas verkita, jam VOX postulis novan kalkulon de la voĉdonoj, ĉar ili diras, ke ili detektis trompon. Vere, la prognozo de la Centro pri Reserĉoj Sociologia de la Ŝtato (CIS laŭ hispana akronimo) estis tre akurata, kaj la kialo povas esti ekstrema lerteco aŭ trompo. Sed ĉiel ajn, ne miras mi pri la rezulto de la baloto: estas multe da timo en la baza civitano pri ekstrema dekstro, eĉ se tio neniam ekzistis en Hispanio, kaj vere ni suferis kruelan civilan militon pro la misfaroj de la bedaŭrinde ekzistinta kaj ekzistanta ekstrema maldekstro, PSOE kaj PCE, kiuj serĉis militon en la tridekaj jaroj, sed male al siaj deziroj, ili malvenkis. Sed propagando estas tiom mensoga kaj mensogiga kiel ĉiam, kaj oni devas agnoski, ke maldekstro estas majstraj pri verigi absurdajn mensogojn. Kaj eĉ se hispano kutime reagas al tio, kiam ili neigas sian realon, la bedaŭrinda fakto estas, ke ni reagas tro malfrue, kaj tragika dramo sekvas.

Multaj homoj inter ni kredas, ke Hispanio estas lando kiel iu ajn alia en la mondo. Tamen, tio ne estas vera. Necesis mi viziti Ĉinion, por ke taksiisto surloka atentigis min al io ĝis tiam nerimarkata de mi: Hispanio estas grava nacio! Mi surprize reagis: Ĉu vi jam vizitis la landon? Li respondis ridete, Ne, mi ne vizitis, tamen mi scias. Mi kredis, ke li ne scias pri tio, kion li priparolas, do mi ĝentile reciprokis: Ankaŭ Ĉinio estas grava lando en la mondo. Li ridis pli laŭte, kaj asertis sentencon nerespondeblan: Ho, jes, Ĉinio estas grava pro tio, ke ni estas multaj homoj, sed Hispanio estas grava male al tio, ke vi estas tiom malmultaj! Mi devas konfesi, ke de tiam tiu ideo marteladas mian kapon, kaj mi tiam lernis alrigardi nin mem per diferenca mLummisaniero. Jes, el eksterlando oni vidas nin el alia vidpunkto...

Antaŭ kelkaj monatoj mi legis tiun mirindan libron de María Elvira Roca Barea, Imperiofobio kaj Nigra Legendo, kaj ĝi venigis min al alia libro de usona verkisto Charles Fletcher Lummis (Ĉarz Fleĉer Lamis),  Esploristoj hispanaj de la 16ª jarcento, Defendo de la kolonianta agado hispana en Ameriko, per kiu li notigas al ni pri la hispanaj ŝpuroj en Ameriko du jarcentoj antaŭ angloj kuraĝis meti sian piedojn sur la kontinento. Karlo Arkisto diras, ke ne estas malpli meritoplena la agado de hispanoj en la malkovro de Ameriko pro tio, ke piratoj vikingaj estis tie antaŭ li, kio ja estas historie pruvita, pro tio, ke ili malkovris nenion, sed nur forrabis kaj mortigis homojn por gajni monon, kio estas tio, kion piratoj faras. La afero estas, ke vivante la indianoj ĉefe en prahistorio, vikingoj havis ne multe rabi aŭ forrabi. La vojaĝo estis longa kaj danĝera, kaj kaptitoj, kiel malfeliĉe oni konstatis plurajn jarcentojn poste per la sklavigo de afrikanoj, ne amase supervivis ĝin. Oni nun komencas kompari la agadon de hispanoj kaj angloj en Ameriko, sed oni ne forgesu, ke skandinavoj estis tie unue, kaj ilia agado ne estis tiom brila kaj homamanta, do la mondo moderna ŝuldas ne tiom multe kiel oni disvendas hodiaŭ bazite sur la ignoranteco hodiaŭa. Oni parolas en Sudeŭropo pri ili kun miro, kiun ili tute ne meritas kaj ne gajnis en la estinto.

Hispanoj, male, donacis al Ameriko sian ekziston, dekomence. Ili uzis du ilojn tion fari, kiujn oni ne multe valoris dum jarcentoj: lingvo kaj religio. Mi memoras, ke dominikano iam esprimis dankon pro la lingvo, sed ne pro la religio, ĉar ŝajnas, ke nun estas bonorde kritiki religion, ĉefe se temas pri kristanismo. Sed lingvo hispana ne unuigis eĉ la Iberan Duoninsulon dum jarcentoj da batalado kontraŭ muslimoj, sed Kristanismo estas triopa kaj unuopa samtempe, kaj sekve enhavas la ideon pri integrigo el diverseco: Dio Patro, Filo, Spirito, kaj la antikvaj gedioj romianaj inkluziviĝas en Kristanismon kiel gesanktulojn, eĉ kiel patronoj pri diversaj aferoj, kiel sano, geedzeco, mirakloj, kaj tiel plu... Do, hispanoj regalis Amerikon tutan koncepton pri la mondo, kies anoj indianoj tute ne sciis, ke ili estas. De kiam konkeristoj hispanaj aperis tie, miljaraj militoj intertribaj finiĝis, ĉar ili ĉiuj subite iĝis anoj de la sama nacio, Hispanio, kaj de la sama religio, Kristanismo, se ili tion decidis. Ĉar, male al tio, kion oni diras de kelkaj jarcentoj, la reĝino Isabel' de Kastili' mem, decidis, ke indianoj ne estu devigitaj kristaniĝi, se ili tion ne deziris. Eĉ se oni parolas pri kolonioj hodiaŭ, la teritorioj, kiujn hispanaj konkeristoj akiris por la Krono de Kastilio ne estis vere kolonioj, sed provincoj, kiujn oni arigis en vicregnojn, inter kiuj elstaras tiuj de Peruo kaj Nova Hispanio, kiu inkluzivis la tutan nunan Meksikion kaj similgrandan teritorion de nuna Usono, inkluzivante Teksason, Luisjano, Oregono, kaj Kalifornio. Male al la britoj, la reĝo de Hispanio nur postulis por si la kvinonon de la riĉecon kreitan en tiuj teritorio, lasante la ceteran kvar kvinonojn por investo kaj profito de la enloĝantoj. Se oni konsideras, ke dum 300 jaroj nur ducent mil homoj (inter ili kvindek mil virinoj) translokiĝis en Amerikon, oni facile komprenos, ke indianoj ricevis multe pli da riĉeco ol similaj laboristoj en Eŭropo, fakte multe pli ol laboristoj de la teritorioj de nunaj Germanio aŭ Francio, ekzemple.

Jes, dum tricent jaroj Ameriko konis pacan kunlaboradon neniam antaŭe ĝuitan..., kaj ankaŭ ne poste; ĉar la sendependismaj militoj, kiuj  kreis la nunajn sudamerikajn respublikojn, estis aparte sangaj. Indianoj ne partoprenis en ili, kaj kiam oni demandis al ili, ili preferis resti en la krono de Hispanio, kiel Simon' Bolivar' ofte plendis. Tamen, kiam konkeristoj venis en Amerikon indianoj ja helpis ilin forpreni la imperiestrojn de Peruo kaj Meksikio, inkao Atahualpo kaj azteko Moctezuma, respektive. Kial do? Ne forgesu, ke imperion oni kreas kutime pere de sangoversado kaj nejustaj leĝoj por subpremitoj. Sed tiuj indianoj sub la premo de inkaoj kaj aztekoj estis sklavigitaj, kaj suferis murdoferojn al dioj de la regantoj. Hispanoj forigis tiujn kutimojn, kaj aldone konsideris indianojn regatoj de la reĝino de Kastilio kun samaj rajtoj ol tiuj loĝantaj en Ibera Duoninsulo, kaj eĉ pli, Inkvizicio ne povis juĝi ilin, malsame al regulaj hispanoj. Kiam Karlo Iª regis, la konkero kaj cetera aventuroj en Amerikoj estis paralizitaj pro la protestoj de kelkaj monaĥoj, kiel Bartolomeo de las Kasas', kiuj plendis pri maljustoj al indianoj. La Imperiestro mem ordonis tion, ĉar li timis, ke  se li ne agis kiel bona kristano, sia animo povus iri en la Enferon. Ĉu oni povus imagi ion similan pri la gereĝoj de Anglujo, Nederlando, Belgio, aŭ iu ajn aliaj landoj, kiuj perforte ruinigis kaj detruis larĝajn partojn de Afriko kaj de Ameriko mem, kiam ili havis la ŝancon, ĉu tiutempe, ĉu poste?

Bartolomeo de las Kasas estis episkopo de Ĉiapas', Meksikio, dum ses jaroj, sed li estis unu el la malmultaj religiistoj, kiuj ne lernis la lingvojn de indiĝenoj. Li revenis en eŭropan Hispanion, ĉar ne plaĉis al li tiu lando, sed baldaŭ li plendis favore al bonfarto de indianoj, akuzante hispanojn pri krimojn, kiujn li ne povis pruvi. Tamen, oni aŭskultis lian plendon en la Junta de Valladolid (Kunveno de Valjadolido), kie li havis la ŝancon elmeti siajn kialojn, kiuj estis responditaj de Ĥines' de Sepulveda, filozofo, juristo kaj katolika pastro, kaj liaj konkludoj konvinkis la imperiestron Karlo Iª, pri tio, ke promocii la kulturon, lingvon kaj religion de Hispanio en Ameriko estis la volo de Dio, kaj sekve la konkero kaj enmeto de tiuj  teritorioj en la Kronon de Hispanio ne nur ne estis negativa, sed bona por ĉiuj regatoj liaj. Rilate al nun sanktigita Episkopo de Ĉiapas', oni ne kutime memoras, ke li proponis anstataŭi la indianojn per nigruloj sklavaj venigitaj de Afriko. Tamen en tiuj teritorioj sklavoj ne venus dum jarcentoj, kaj nur la Borbonaj Reĝoj, je la fino de la jarcento 18ª permesis tion. Esas notinde, ke je la jarcento 16ª hispanoj okupiĝis pri la rajtoj de homo, kiujn oni difinos du jarcentojn poste, okaze de la Franca Revolucio. Sufiĉe por halti konkeron de kontinento, kaj eltiro de tio estis novaj leĝoj por protekti indianojn, kaj devigi vicreĝojn aŭskulti ties plendojn en Consejo de Indias (Konsilantaro da Indianoj). Tio finiĝis kun la sendependismo de Sudameriko.

Jes, je la deknaŭa jarcento, dum Hispanio estis invadita de liberama armeo de Napoleon', Simon' Bolivar', Jozef' de San Martin' kaj aliaj liberigantoj de vicregnoj de Hispanio en Ameriko, alprenis la ideojn pri libereco kaj sendependeco, kaj batalis kontraŭ aliaj amerikanoj, kiuj deziris resti en la krono de Hispanio. Finfine ili venkis, sed devis pagi al angloj pro la helpo dum tiuj militoj, kaj tunoj da oro kaj aliaj riĉecoj oni prenis en Anglujon. La ŝuldon de Peruo, ekzemple, oni finis pagi la sekvintan jarcenton. Jes, la angloj forprenis la oron de Ameriko sen investi multe tie, male al la tricent jara agado de Hispanio en tiu parto de la mondo. Sed nun en tiuj landoj ne mankas tiuj, kiuj diras, ke se Hispanio ne konkerintus ilin, ili parolus la anglan kaj estus en riĉaj landoj same kiel Usono. Ili certe ne trovis la ideon, ke la nunaj usonaj ne estas la praidaro de indianoj sioux', seminoloj, kaj tiel plu, sed de eŭropanoj, kiuj ekstermis ilin, aŭ venis poste. Jes, la fakto, ke estas tiom multe da mestizoj en la tuta subkontinento venas el fakto, ke hispanoj miksiĝis kun lokaj rasoj, kiuj neniam estis amase murditaj. Male, hispanoj haltis la genocidojn,  per kiuj kaj inkaoj kaj aztekoj submetis aliajn rasojn kaj tribojn laŭ la kontinento.

Tamen, la Nigra Legendo kreita de angloj, nederlandanoj, germanoj kaj italoj (diversintense, certe) prezentas nun nian plej belan agon en la mondo kiel fian, eble pro tio, ke ili neniam kapablis fari ion similan, kaj certe pro nedefendindaj interesoj. Nun oni aŭdas hispanojn paroli kun malestimo pri nia lando, kaj kun la sopiro, ke ili estu simialj al britoj, francoj, germanoj..., aŭ skandinavoj. Ne, ne mi deziras tian Hispanion. Mi preferas integrigan landon ol mensogan, genocidan kaj raban, kiuj poste diros, ke la kaŭzo de ĉies malbono estas en fremdaj landoj. Tion oni diris en Eŭropo iam por trovi kialon malobei sian imperiestron kaj sendependiĝi. Ankaŭ amerikaj sendependistoj mensogis por atingi siajn celojn. Eĉ se ili, finfine, konstatis, ke tia vojaĝo ruinigis sin kaj siajn landojn.



Kajeroj ~ Kajero 105ª ~ En PDF (paĝo 3ª)