Recenzo sago

Klasikuloj ankaŭ pekis!

Vole-nevole oni vivas en mondo santktigema: pasintulo, kiu sukcesis, estas sanktulo, kun moralo neata­kebla, ĉar li aŭ ŝi (preskaŭ ĉiam temis pri li, ĉar ne vane temas pri pasinto) jam Argentaestis supren­altarigita: Beethoveno, Cezaro, Kolombo, Fleming', S-ino Curie, Napoleon', Fidjas', kaj tiel longa plu.

Eble oni koleros, se oni memorigos al oni  pri tio, ke Ceza­ro estis genocida, aŭ Bee­tho­ve­no estis putinema, aŭ plej sank­tigi­ta opero, Magia Flaŭto, estis kon­ceptita en ludejo dum ties kreinto ludas biliardon...

Koleron oni estu libere senti, sed historio pruvas, ke genioj ne estis pli bonaj aŭ bonkondutaj ol ni, eĉ se ili faris malsame kiel ni en sia metio. Es­tas logike koncepti, ke ne­el­sta­rulo (aŭ mediokrulo, se oni volas) emas konsideri geniulojn (aŭ starulojn, se tiel oni deziras kredi) fre­ne­zaj. Jen, laŭ mi, pruvo pri me­dio­kreco (aŭ neelstareco, se oni emas pensi, kvankam mi persone pre­feras la neologismon kretineco) ĉe tiuj konsiderantoj. Ĉar novaj bonaj aferoj venas el novaj manieroj fari aferojn, aŭ almenaŭ pliperfektigitaj, kiel Ludoviko Beethoveno diris al sia majstro, Jozefo Haydn: Ĉu kial mi volas lerni la regulojn, se mi ne ŝatas ilin? Lerni kiel rompi ilin pli bone!

Ne, ne pri politikoj mi parolos nun, nek politikistoj, aŭ militistoj, eĉ skulpturistoj aŭ eĉ pentristoj, sed pri muzikistoj.

Mi ĵus legis mirindan libron verkitan de Fernando Argenta, Pekulojfama muzikologiisto kaj radiof­onia programisto kaj prezentisto, titolita Klasikuloj ankaŭ pekis, per kiu mi lernis, ke miaj muzi­kaj herooj estis, feliĉe por ili pli ol por mi, normale homaj. Ili ne nur havis brilan flankon, sed ankaŭ grizan, kaj el konflikto inter ili, aŭ eble malgraŭ ili, belajn produktojn ili lasis al ni, kiel la Patetisma sonato de Ludoviko Beethoveno, aŭ tiun mirindan Nefinita simfonio de pli juna Franz Ŝubert'. Jes, se la majstro de Bonn mortis kiam li estis 57 jaraĝa, la viena komponisto Ŝubert' lasis nian planedon kiam li estis nur 31ª. La unua estis memvenomigita de plumbo per malmultekosta fiŝo, kiun li vere amis manĝi, sed tamen lia avareco devigis lin aĉeti je la malplej kosta kvalito, kiun li trovis en merkato. Li ankaŭ ŝatis viziti putinejojn, sed ne luksaj pro la sama kialo. Do, la homo, kiu diece altigas nin per siaj Kvina simfonio, Missa Solemnis, sia Koncerto Imperiestra, ne paroli pri sia novigema kaj rompigema Sesa kaj neniam antaŭe vidite inkluzivigo de ĥoro en sia Naŭa simfonioj estis avaro kiu seksumis kun malmultekostaj putinoj. Ŝubert' ne estis tiom avara, sed tamen estis malriĉa komponisto kies malalta memestimo emigis lin seksumi kun putinoj, kiuj infektis lin per sifiliso, kiu mortigis lin je la momento, kiam lia muzika produktado estis en sia plej alta punkto. Eble se li vivintus dudek jarojn pli ni povus havi nun duan Beethovenon, aŭ eble tiu ĉi nun estus nur dua Ŝuberto...

Aliaj komponistoj estis pli prudentaj, kiel ekzemple itala Antonio Vivaldi, kiu kunvivis kun deca kaj religiema bela kantistino Anna Ĝiró'..., kaj ŝia fratino Paolina. La problemo estas, ke la kreinto de La kvar sezonoj kaj multaj aliaj verkoj, ĉirkaŭ ok centoj, estis pastro. Fakte oni nomis lin Il prete rosso, la pastro ruĝa, samtempe pro tio, ke li estis tiom fajra kun virinoj, kiel kun muzikoproduktado. Ĉu liaj koncertoj por violino (sia preferata muzikilo) aŭ orĥestro estas malpli belaj pro tio, ke ilia kreinto vivis en peko?

Ankaŭ en peko vivis itala mondkonata muzikisto Ĝusepe Verdi, kiu diris eĉ al sia amata bopatro, ke post la morto de ties filino li vivis en peko kun kantistino dum dekoj da jaroj, ĉar tio estis nenies afero, sed sole lia kaj de tiu kantistino. Hungara mondfama Franz Liszt ankaŭ estis pastro, kaj tamen havis gefilojn kun Grafino D'Agoult, kvankam ne pro tio li neglektis seksumi kun aliaj virinoj, sed vere nur nobelulaj, ĉar li estis fierŝvela krom seksema. Unu liaj filinoj edziniĝis al fama Rikardo Vagner', kreinto de la plej longa opero, kiun mi konas, La oro de la Rejno, kiun Hitlero profitis propagande favore al supereco de germana raso. Tiu Richard Wagner, germane, havis unuan edzinon antaŭ Kosima Liszt-n, nomita Minna Planer, kiu multe suferis pro li, ĉar li ne volis labori krom en sia muziko, kaj pensis, ke la mondo devas subteni lin, ĉar li donas plezuron al la mondo! Eble pro tio ankaŭ li preferis kuŝi kun edzinoj de siaj amikoj..., kiel Kosima Liszt, kiu dekomence estis edzino de Hans von Bülow, amiko de la komponisto kaj bofilo tiama de Franz Liszt.

Estis rivaleco en ties tagoj inter Richard Wagner kaj Johano Brahms', sed vere inter iliaj diversaj fanatikularoj, ĉar la unua estis progresisma kaj la dua multe pli tradicia pri muzikarto. Ni lasu al persona gusto decidi kies muziko estas pli altkvalita, eĉ se veras, ke oni ne devas elekti, ĉar ambaŭ ili estas indaj, se oni ŝatas bonan, altkvalitan muzikon. Sed diras Fernando Argenta, ke Brahms ankaŭ ŝatis ĉasi virinojn, ĉiam altkvalitajn, kompreneble, sed kiam ili finfine falis konkeritaj, li forlasis ilin, kaj ili finfine edziniĝis al aliaj viroj. Eble pro tio, ke liaj unuaj spertoj pri virinoj estis en putinejo, kiam li estis nur 14 jaraĝa. Fakte la dumviva ampasio de Brahms' estis Klara Wiek, la edzino de sia protektanto kaj amiko, Roberto Schumann. La problemo estas, ke li aĝis 14 jarojn malpli ol ŝi, kaj 14 jarojn pli ol ŝia filino, kaj pro tiu malbona ŝanco elekti li mortis fraŭlo, eble kaj pro iom da mizogineco kaj pro lia adoro al fajna pianistino Klara Ŝuman.

La libron de Fernando Argenta oni povus rigardi kiel libro pri klaĉado pri diversaj geniuloj de muziko, kaj eble pro tio ĝi estis Best Seller (plej vaste vendita) je 2010, kiam ĝi estis publikigita, sed mi ĝin legi konsilas al muzikamanto, ĉar la komentoj de S-ro Argenta restas amuzaj kaj interesaj, kaj lia plumo trafas la kernon de la problemo peka de ĉiu komponisto pritraktita: Vivaldi, Bach, Haydn, Mozart, Tchaikovski, Puccini kaj Debussy krom tiuj menciitaj supre. Aldona valuto estas, ke je la fino de la libro estas indikoj pri plej populara muziko de tiuj geniuloj, kiujn mi kompilis per tiu ĉi listo de Spotify por aŭskulti la rekomenditan muzikon  de Fernando Argenta dum mi legis ĝin.

Pri la du lastaj aŭtoroj mi devas konstati mia konsterno scii pri la egoismo kaj nedankemo de Debussy, sed multe pli pri la trista sorto de Tchaikovski, unu el miaj plej ŝatataj komponistoj, ĉar vere tiu lia ne estas peko, aŭ almenaŭ ne plu estas en nia aktuala socio, kvankam en tiutempa Rusio ja estis: li estis samseksemulo, kaj tiutempe tio estis mortpunata peko. Nur tiumaniere oni povas kredi, ke li mortis kiam li aĝis nur 53 jare, onidire ke pro ĥolero ĉar li drinkis akvon rekte el la krano, sed sub tiu ago kuŝas, nun oni asertas, mortkondamno de registaro cara, ĉar estis notita sia kondiĉo, kaj oni donis al li la eblecon elekti ĉu morti publike aŭ kaŝe, kvazaŭ pro subita malsano, sed vere pro dozo da venomo. Sed per sia muziko li atingis, ke ne nur viroj, sed virinoj amas lin hodiaŭ dise tra la mondo.


Kajeroj ~ Kajero 106ª ~ En PDF (paĝo 5ª)
>