Redaktore sago

Sub la stelo de la Finna Kongreso

Kiel ĉiun jaron, baldaŭ komencos La UK 104ªla Universala Kongreso de Esperanto. Eble vi legos tiun ĉi artikolon en ĝi mem, eble ni renkontos, ĉar eble mi vizitos ĝin, ankaŭ. Sed se ne, sciu, ke mi estos tie spirite. Ĝi okazos en la urbo Lahtio, Finnlando, de la 20ª ĝis la 27ª de julio, kaj oni jam povas scii pri ĝi de majo de 2019.

Kial oni devas ĉeesti kongresojn de Esperanto? Nu, vere, oni ne devas, tamen estas konsilinde iri fojfoje vidi, ke aliaj homoj en disaj partoj el la mondo ankaŭ partoprenas la meman emon al aliaj kulturoj, individuoj kaj pensmanieroj. Ĉefe, se oni komencas paroli nian lingvon. Sed oni nepre ankaŭ ne estu bigota pri tio,  ĉar absoluta vero, se ekzistas, oni tre malprobable trovos ĝin tie. En Universalaj Kongresoj oni verŝajne trovos, ke ekskursoj estas tre multekostaj, sed konsilindaj; fakte estas tuta tago, je la mezo de la kongreso, por ke ĉiuj, kiuj tion deziros, partoprenos. Nu, se oni sufiĉe frue mendas ĝin, ĉar ne malofte mi troviĝis inter tiuj, kiuj ne povis partopreni pro tio, ke mi pripensis la aferon tiom longe, ke ne plu estas loko kiam mi decidis pagi kaj partopreni. Sed ne gravas. Mi ĉiam memoros, ke dum la Kongreso de Montpellier, je 1998, mi ĝuis la urbon kongresan kune kun mia amiko Martín Bustín Benito, kaj ni kune malkovris belan urbon, kaj la absolutan veron,  ke estas stultaĵo perdi la konon pri la kongresa urbo pro ekskurso.

Jes, estas ankaŭ tiuj homoj, kiuj dediĉas pluan semajnon, eble kelkajn, vidi la urbon kongresan, aŭ plu vojaĝi kadre de la postkongresaj aktivaĵoj. Tiuj ĉijaraj estas kvin taga ekskurso al urboj Turku, Raŭmo kaj Aurajoki, en la okcidenta parto de Finnlando, kontraŭ €1165; aŭ oni povas iri ankaŭ tiujn tagojn (de la 27ª ĝis la 31ª) al norda parto, vizitante la  ĉefurbon de Laponio, Rovaniemi, la nordpolusan cirklon, Posio, Taivalkoski kaj Oulu, kontraŭ nur €1090. Sed se vi preferas viziti antaŭ la kongreso mem, por interkonatiĝi kun la lando antaŭ ĝui la esperantan festumon internacian, vi povas ekskursumi de la 12ª ĝis la 14ª de julio al Peterburgo per krozŝipo Anastasia, kontraŭ €295 ĝis €665, laŭ la kvalito de la kajuto kaj nombro da litoj, sed antaŭe, se vi emas, vi povos interkonatiĝi de la 16ª ĝis la 20ª kun Helsinko, la baltmara perlo, kaj Espoo, Porvoo, kaj finfine atingi Lahtio, kie la kongreso okazos, kontraŭ nur €1070. Oni povus trovi tiujn prezojn altekostaj, sed se oni havas monon kongresumi en Finnlando, oni certe povos elspezi iom da eŭroj plilongigi la esperantan sperton. Tamen ne troigu en via ideologiismo pri esperantistoj, ĉar ni estas same eraremaj kiel neesperantistoj. Nia komuna celo estas nia emo paroli al aliaj homoj, eble el diversaj landoj, sed ni povas trovi ankaŭ —fakte certe trovos— homojn, kiujn vi ne gastintus ĉe vi: kverelemajn, egoismajn, profitemajn aŭ avantaĝemajn, trompemajn, kaj tiel plu, krom la malajn, kompreneble. Kelkaj el ili ĉiam kongresumas, do estas malnova amikeco inter ili. Ili certe bonvenigas novkongresanojn, certe, kaj kelkaj el ili iĝos en la alian grupon, eternajn kongresanojn...

Sed se oni ne povas spertumi la kongresan travivaĵon, oni ne estos malpli bona esperantisto pro tio, ĉar estas evidente, ke esperantistoj neniam estis riĉaj. Oni povas skribi, retumi kaj telefoni esperantistojn ĉiun tagon, kaj konservi sian uzon de la lingvon korekta, klara kaj eleganta, kiel profesoro Andreo Cseh diris al ni pere de sia metodo instrui Esperanton. Kaj ni certe trovos novaĵojn kaj rezultojn de la kongreso en diversaj magazinoj esperantaj, en ĉi tiu inter ili.

Do, trafoliumu niajn paĝojn ĉu vi kongresumas, ĉu vi restis hejme, ĉu vi estis aliloke dum la UK 104ª, kaj sendu al ni viajn komentojn aŭ kritikojn, eĉ eseojn viajn pri la UK aŭ aliaj aferoj. Ĉiukaze, bonan legadon!



Kajeroj ~ Kajero 106ª ~ En PDF (paĝo 3ª)