La Faraono sago

Ĉapitro 56ª

Ĉirkaŭ la deka vespere venis Hiram, en nigra vesto de memfisa bazara vendisto.

Hiram konsideris momenton kaj diris:

Ramzes profunde ekmeditis. Li komprenis, ke la pastro estas granda perfidulo, sed li taksis ankaŭ, kiel grandajn servojn li povas fari al li.

Hiram levis la maldekstran manon kaj komencis kalkuli sur ĝiaj fingroj:

La faraono eksentis en la koro la dolĉon de la fiero, sed li ekregis sin.

Hiram sidiĝis pli komforte en la apogseĝo kaj komencis paroli per mallaŭta voĉo:

Ramzes levis supren la brovojn, kiel homo, kiu permesas al iu mensogi, sed scias pri la mensogo.

Hiram iom levis la ŝultrojn kaj daŭrigis:

La faraono faris movon: tiel granda ĵuro mirigis lin.

La plano estis brilanta kaj promesis tiajn profitojn, ke Ramzes sentis kapturnon. Sed tuj li ekregis sin.

Ramzes ekrigardis lin kun malvarma malestimo.

Estis jam malfrua nokto. La Feniciano adiaŭis la faraonon kaj kun Tutmozis forlasis la palacon. En la sekvinta tago li sendis per Dagon kesteton kun specimenoj el la nekonataj landoj.
La sinjoro trovis en ĝi statuetojn de dioj, indiajn teksaĵojn kaj ringojn, malgrandajn pecojn da opio, kaj en dua fako plenmanon da rizo, teajn foliojn, porcelanajn kalikojn ornamitajn per pentraĵoj kaj dekkelkon da desegnaĵoj, faritaj sur papero per kolorigiloj kaj ĥina inko.

Li rigardis ĉion plej atente kaj konfesis, ke tiajn objektojn li vidis neniam: nek rizon, nek paperon, nek bildojn de homoj, kun pintaj ĉapoj kaj oblikvaj okuloj.

Li ne dubis plu pri la ekzistado de nova lando, en kiu ĉio estis alia, ol en Egipto: la montoj, arboj, domoj, pontoj, ŝipoj...
"Kaj tia lando ekzistas sendube de jarcentoj ―pensis li ―niaj pastroj scias pri ĝi, konas ĝiajn riĉaĵojn, sed ne diras pri ĝi eĉ unu vorton... Ili do estas perfiduloj, kiuj volas malriĉigi la faraonojn kaj limigi ilian povon, por poste depuŝi ilin de la trono... Sed... ho miaj antaŭuloj kaj posteuloj, ―diris li en sia animo ―vin mi alvokas kiel atestantojn, ke mi metos finon al ĉi tiuj friponaĵoj. Mi relevos la saĝon, sed mi ekstermos la mensogon kaj donacos ripozon al Egipto..."

Pensante tiel, la sinjoro levis la okulojn kaj rimarkis Dagonon, kiu atendis ordonojn.

La Feniciano proksimiĝis senbrue, ekgenuis antaŭ la faraono kaj murmuretis:

Ramzes sulkigis la brovojn. Ne plaĉis al li la konduto de Fenicianoj, kiuj kuraĝis proponi al li kondiĉojn. Li respondis malvarme.

Post la foriro de l' Feniciano, Ramzes ree meditis. Reakcio komencis vekiĝi en lia animo.

"Ĉi tiuj komercistoj ―diris li en sia koro ―rigardas min, kiel unu el la siaj... ili eĉ kuraĝas montri al mi de malproksime sakon da oro, por devigi min subskribi la traktaton!... Mi dubas, ĉu iu faraono permesis al ili tian intimecon. Mi devas ŝanĝi tion. La homoj, kiuj falas sur la vizaĝon antaŭ la senditoj de Assar, ne povas diri al mi: "Subskribu, kaj vi ricevos..." Malsaĝaj feniciaj ratoj, kiu ŝtelveninte en la reĝan palacon, opinias ĝin sia porka stalo!..."

Ju pli longe li pensis, ju pli detale li rememoris la konduton de Hiram kaj Dagon, des pli forta kolero ekregis lin.

"Kiel ili kuraĝas... kiel ili kuraĝas proponi al mi kondiĉojn?..."

La favorato tuj aperis.

La novaĵo trakuris ĉiujn reĝajn palacojn kaj ne pasis ankoraŭ unu horo, kiam ĝi jam atingis Memfison. En la tuta urbo oni rakontis, ke Fenicianoj falis en malfavoron de l' faraono, kaj ĉe la vespero la popolo jam komencis rompi la butikojn de la malamataj fremduloj.

La pastroj ekspiris libere. Herhor eĉ faris viziton al la sankta Mefres, kaj diris al li:

Mefres, spiregante de kolero, ripozis momenton kaj daŭrigis:

Subite li fariĝis serioza kaj sin klinante, diris per ironia tono:

Momenton ili rigardis unu la alian.

Ili disiris malgajaj. En la sama tago vespere alvokis ilin la faraono.

Ili venis en la ordonita horo, ĉiu aparte. Ambaŭ sin klinis profunde antaŭ la sinjoro kaj ĉiu stariĝis en alia angulo, ne rigardante la kunulon.

"Ĉu ili malpaciĝis?... ―pensis Ramzes. ―Tio ne estus malfeliĉo."
Post momento eniris la sankta Sem kaj la profeto Pentuer. Ramzes sidiĝis sur estrado, montris al la kvar pastroj malaltajn taburetojn kontraŭ si kaj diris:

Mefres leviĝis de la tabureto.

Ramzeson mirigis kaj kortuŝis la respektego al lia patro. Momenton li silentis, kvazaŭ ne povante trovi respondon, fine li diris:

Li interrompis, apogis la kapon sur la mano kaj meditis, kvazaŭ batalante kontraŭ si mem. Fine li levis la kapon: lia vizaĝo viviĝis, la okuloj brilis.

Ŝajnis, ke la sinjoro sin ĵetos sur la trokuraĝan ĉefpastron: li paliĝis, liaj lipoj tremis kaj la okuloj eliris el la kavoj. Sed tuj li diris per mirige trankvila tono:

La sinjoro, spiregante de kolero, forlasis la kunvenon kaj iris en sian kabineton. Terure klare aperis antaŭ liaj okuloj lia situacio.

Li ne dubis plu pri la malamo de l' pastroj al si. Tio estis la samaj malhumilaj altranguloj, kiuj en la pasinta jaro ne donis al li la memfisan korpuson kaj nur tiam faris lin vic-reĝo, kiam ŝajnis al ili, ke li humiliĝis, forlasante la palacon. La samaj, kiuj kontrolis ĉiun lian movon, sendis pri li raportojn, sed al li, la kronprinco, diris nenion pri la traktato kun Asirio. La samaj, kiuj trompis lin en la templo de Hator, kaj apud Sodaj Lagoj mortigis la kaptitojn, al kiuj li promesis la pardonon. La faraono rememoris la salutojn de Herhor, la rigardojn de Mefres kaj la tonon de l' voĉo de ambaŭ. El sub la ŝajno de ĝentileco ĉiumomente elglitis ilia fiero kaj malŝato al li... Li bezonas monon, kaj ili promesas al li preĝojn, ili eĉ kuraĝas paroli, ke li ne estas la sola estro de Egipto.

La juna sinjoro senvole ekridetis; li rememoris la dungatajn paŝtistojn, kiuj diras al la posedanto de la brutaro, ke li ne havas la rajton fari kun ĝi, kion li volas!...

Sed krom la ridinda flanko de l' afero, estis ankaŭ la flanko grava. En la trezorejo estis eble mil talentoj, kiuj laŭ la ĝisnuna normo de l' elspezoj povis sufiĉi por sep ĝis dek tagoj. Kaj poste?... Kiel kondutos la oficistoj, servistoj kaj antaŭ ĉio, la armeo, ne nur ne ricevante la salajron, sed malsataj?...

La ĉefpastroj konas la situacion de l' faraono; se ili ne rapidas helpi lin, ili do volas lin pereigi... Pereigi en la daŭro de kelke da tagoj, eĉ antaŭ la enterigo de lia patro.

Ramzes rememoris okazon de sia infaneco.

Li estis en la pastra lernejo, kiam por la festo de l' diino Mut oni venigis la plej faman arlekenon en Egipto.

La artisto ŝajnigis malfeliĉan heroon. Kiam li ordonis, oni ne obeis lin; lian koleron oni respondis per rido; kaj kiam por puni la mokulojn li kaptis hakilon, la hakilo rompiĝis en lia mano.

Fine oni ellasis kontraŭ li leonon, kaj kiam la senarmila heroo komencis forkuri, montriĝis, ke ne leono persekutas lin, sed porko en leona felo.

La lernantoj kaj instruistoj ĝis larmoj ridis la aventurojn, sed la juna princo sidis malgaja: li bedaŭris la homon, kiu celis grandajn aferojn, kaj falis kovrita de mokoj.

Ĉi tiu sceno kaj la tiamaj sentoj reviviĝis hodiaŭ en la memoro de l' faraono.