La peko de l' taliban' sago

14 Amiko Aben'

Vivo denove fluas malrapide en tiu urbo, kie ĉiuj scias pri tio, kion oni devas fari laŭ sia La Libro Sankta, kaj homoj estas piaj, sed ankaŭ kompatemaj kaj komprenemaj, kaj oni denove akceptis en sia sino tiun familion, kiu suferis misfeliĉon pro la honto venigita de malpura filino. Geedzoj.Sed Dio jam pardonis la kompatindulinon, ĉar Li inspiris pardonon en la animo kaj koro de ŝia ĉefa akuzinto, kiu riskis esti konsiderata malpura ankaŭ pro tio, ke li trovis vortojn de pardono kaj komprenemo tie, kie en pasinto li havis nur vortojn netoleremajn. Li diris, ke suferado kaj pento plifortigis animon kaj indiĝis oni meriti ĝojon kaj subtenon de Dio Plej Alta.

Abdul' Saleh' kaj Aben' Abdala' vizitis unu la alian tre ofte, kaj sia amikeco iĝis tre intima. Ankaŭ Ibrahim' ofte vizitis Abenon, kiu ne povis ne rimarki la modestecon kaj prudenton de Sanj', kaj iom post iom allogis lin la ideo parenciĝi kun siaj amikoj. Tial post kvin jaroj li decidis, finfine, peti manon de tiu filino al sia amiko Ibrahim'. Sanj' Saleh' edziniĝis al Aben' Abadalah' post lernado de siaj devoj kiel edzino fare de sia frato kaj bofratino. Abdul' revivis la geedziĝon de Aben' por la tria fojo, se vere estas gravaj diferencoj kun la aliaj du. Tiu ĉi nupto ne estis sekreta, kiel tiu de Abdul' Saleh' kaj Benazir', sed festumata tre laŭte.

Estisdileganto paroladoj de ĉiu familiano, kaj antaŭ kaj post la ceremonio, farita de Imamo Hussein, la sankta homo de la urbo. Gastoj havis diversajn sentojn kiam parolis Ibrahim' kaj Abdul', kiu estontus la nova imamo kiam Omar Hussein ne plu povos plenumi siajn devojn kiel imamon, ĉar Abdul' estas, vere, la homo plej pia kaj fidela al la Leĝo de Dio kaj Tradicio en la urbo; sed neeksplikeble li sekrete edziĝis la fratinon de la Malhonorata Rejin', pro kio la urbanoj sendube denove akceptis familion Aboĉakran kiel anojn de la pia ditimema komunumo, ĉar vere ili ne kulpis pro la peko de la plej aĝa filino, kiel pruvis la fakto, ke la plej pia viro el la urbo kuraĝis parenciĝi kun ili: tio estis akceptata tie kiel pruvo pri kompato de Dio. Tamen, ankoraŭ estas tiuj, kiuj memoris pri tio, kaj sekve rigardis Benaziron kaj ŝiajn gepatrojn kun malfido.

Tial la vortoj de la dua parolado de Abdul' Saleh', kiam li jam estas bofrato de Aben' Abdala', kaŭzis sencon malfacile difini:

Gefratoj, parencoj, samurbanoj, gekredantoj ĉiuj:
    Hodiaŭ estas tago por ĝojo kaj espero en ĉi tiu urbo. Hodiaŭ edziniĝas mia fratino, vere ŝi jam estas la edzino de mia bona amiko Aben' Abdala', kiun Dio benu ĉiam. Hodiaŭ mia fratino eniras tiun elektitan aron, kiun Dio protektas aparte por ke ŝi generos, vivigos kaj edukos bonajn gefilojn siajn kaj de Aben', kaj ĉefe de Dio. Tiel, kiel vi scias, mia propra edzino, Benazir' Saleh', jam atendas unuan filon, kiu venos post kelkaj monatoj en bono de Dio, la Plej Alta, la Justa, la Kompatema.

Ĉi tiun tagon de ĝojo mi devas konfesi al vi ĉiuj mian krimon, krimon, kiu de kelke da jaroj turmentas min. De antaŭ nur sep jaroj, kaj tamen ŝajnas, ke jam estis for kvindek, kaj mi certas, ke mi mortos kun tiu pezo kaj zorgo en mia koro. Ĉar la plej bona, la plej pura, kvankam la plej ignoranta el la knabinoj de ĉi tiu urbo, estis malhonorigita de tri krimuloj malkuraĝaj kaj stultaj, kiuj tenis ŝin duope dum la tria perfortis ŝin, unu post la alia. Vidante mi de malproksime, mi kredis, ke ŝi ne rezistis sufiĉe forte, kaj farante interpreton mizeran kaj partan de La Libro Sankta de Ĉiuj Kredantoj, mi denoncis la kompatindan knabinon antaŭ la juĝisto, kiu per la atesto de la koncernaj krimuloj kondamnis ŝin al ŝtonigado ĝismorta, kvazaŭ la krimo estus farita de ŝi kaj ne de ili. Mi defias nun tiujn tri diablojn, Jusufon Japaron, Alion Mukarzelon kaj Kalebon Ĉemeson, klarigi antaŭ ni kiun tenton faris por ili juna Rejin' Aboĉakra, la knabino kies virton ne meritis ili inter ili tri, kaj kiun tamen ili malhonorigis...

Nun la tri menciitaj homoj levis sin kolere kaj kriis: «Blasfemo!» Sed Abdul' Saleh' rapide prenis sian guĝon kaj diris: «Ĉu vi deziras la Juĝon de Dio?» Tiu juĝo temis pri ĝismorta batalo inter akuzanto, Abdul' Saleh', kaj ili ĉiuj unu post la alia, venkonte tiu, kiun Dio proklamis vera.

Sed ili silentis subite, ĉar ili estis malkuraĝaj kaj konis la lertecon de Abdul' Saleh' kun tranĉilo, kaj ili vidis firmecon nekonatan en la vizaĝo de la pia homo.

«Ne, ni ne volas tion», diris ili unu post la aliaj.

«Sekve, vi obeu Reja.la Leĝon: morgaŭ vi forlasos la urbon je sunapero, kune kun viaj familioj. Se oni trovos vin post sunsubiro, ĉiu filo de Dio povos postuli viajn vivojn kaj havaĵojn, kaj sklavigi viajn edzinojn kaj gefilojn. Tia estas nia leĝo, kaj tiel oni plenumos ĉar mi, Abdul' Saleh', tion postulas nome de nia Dio kaj Nia Tradicio.

«Tiel estu!», diris la Imamo, kiu rigardas ilin kun rankoro. Preter li rigardadas la scenon du virinoj, kiuj ne plu kaŝis siajn larmojn: Ajŝin' Aboĉakra kaj Zalema Saleh'.

Je tiu momento, Jusuf' prenis sian tranĉilon, sed tiam parolis la imamo: «tiu gesto mafruas, Jusuf'. Vi mem kondamnis vin kiam vi ne faris tion antaŭe. Se vi montras vian guĝon, ni ĉiuj mortigos vin kaj via nomon oni malbenos, kaj viajn posedaĵojn, viajn gefilojn kaj viajn edzinojn posedos la posedanto de tiu ĉi domo, Aben' Abdala'. Ĉu tio estas tio, kion vi volas?»

La tri viroj, submetante siajn kapojn, forlasis la domon kaj kelkajn horojn poste forlasis la urbon, prenante kun si siajn havaĵojn, familiojn kaj la malhonoron for de la urbo, kiu finfine scias la veron pri la murdo de nekulpulino.

Murcia, je 18 de decembro de 2014,
fintradukita en Esperanton de la aŭtoro
mem la 10-an de julion de 2016,
je la 12:23 horo.


Kajeroj ~ Kajero 107ª ~ En PDF (paĝo 9ª)