Muziko sago

Klasika Fmradio

De kelkaj monatoj mi aŭdasFM interesan radiostacion pere de interreto. Fakte mi kredis, ke temas pri Radio 2, alidirite Radio Klasika, kiun mi aŭdas de dekoj da jaroj. Nur estis stranga anonceto petante monon, kiel nura diferenco. Tio donos ideon pri la alktvaliteco de la programoj de tiu ĉi nova stacio.

Jes, temas pri privata entrepreno fare de dek unu muzikistoj, Mario Mora, Ana Laura Iglesias, Miguel Galdón, Kike Labián, Carlos Iribarren, Carlos López, Berta Herrero, Clara Sánchez, Isabel Roch, María del Ser, kaj Borja Ocaña, kiuj de kelkaj monatoj prezentas al ni altkvalitan muzikon (la plej bonan muzikon el la mondo, ili fieras) ĉiun tagon. Interesa afero estas, ke oni povas aŭskulti iliajn programon pere de interreto iam ajn, kiam oni volos, ĉe la adreso http://clasicafmradio.es/.

Oni povas iĝi mecenato pro nur €5 monate, kaj tio estas la nura maniero, per kiu tiu radiostacio subtenas sin. Tio estas tre agrable ĉar ne estas komercaj avertoj en tiuj programoj. Mi mem estas mecenato de kelkaj semajnoj, kaj mi enkuraĝigas vin ĉiujn fari same kiel mi, se interesas al vi bona, altkvalita muziko.

Bonan aŭskultadon!



Kajeroj ~ Kajero 107ª ~ En PDF (paĝo 7ª)