Politiko sago

La Partio Socialisma Laborista Hispana

Hispanio havas grandan problemon, kiu nomiĝas PSOE. Eble leganto volos bati min, aŭ almenaŭ kraĉi min, ĉar oni diras, ke PSOE estas progresisma partio, kiuj zorgas pri la bonfarto de hispanoj.

 Bedaŭrinde, Pablo Iglesias Posse, fondinto de PSOE.ili ne pravas. Ni nur devas fokusigi la historion de tiu partio konstati, ke ne malpravas mi pri tio: dekomence la unua gvidanto de PSOE, S-ro Paŭlo Iglesjas Posse, diris en la unua kongreso de tiu partio, en Barselono, je 1888, ke «La sinteno de la Partio Socialisma Laborista kun burĝismaj partioj, kies ajn nomo ili havu, nek povas nek devas esti akordiĝema aŭ bonvola, sed konstante militema kaj kruda», kaj vere ni vidas tion hodiaŭ: ili grandigas la krimojn de dekstraj partioj, kaj samtempe kaŝas siajn proprajn, kiuj estas pli gravaj. Oni nur komparu la EREan afero en Andaluzio kun la Gürtela afero en Valensjo.

  Multe pli timiga estas lia aserto, en la hispana parlamento la 5an de majo de 1910: La partio, kiun mi reprezentas, aspiras fini sociajn an­ta­gonismojn..., tiu sopiro enhavas nuligon de la armeo... Tiu ĉi par­tio estos en leĝeco dum leĝeco permesos akiri tion, kion ĝi be­zo­nas; ekster leĝeco kiam ĝi ne permesos realigi siajn aspirojn. Ĉu moderna PSOE prezentas diferencon pri ties ideologio el tio, kio Paŭlo Iglesias Posse anoncis per tiuj vortoj? Mi devas agnoski, ke dum la regado de Felipe González, rimarkiĝis evoluo pacen en la sinteno de la partio, sed ekde la regado de Jozefo Ludoviko Zapatero, oni vidis reiron en la sintenon de la fondinto, eble moderigita de Alfredo Pérez Rubalcaba. Sed nun la turpeco (aŭ alia kvalito malpli bone defendinda) de Pedro Sánchez kaj lia koketemo kun naciismaj partioj, memorigas al ni la sintenon de la fondinto kaj iniciatoro de socialismo en Hispanio.

Dum la Dua Respubliko Hispana la registaro ne defendis ordon kaj liberecon en la civitanaro, sed volis ne vidi la atakojn de eksterem­maldesktruloj kontraŭ preĝejoj kaj dikredantoj.  La Respubliko Dua Hispana, ĝenerale, ne respektis aliajn pensomanieron krom respublika kaj, laste, socialisma kaj komunisma. Ne estis hazarda la mortigo de anarkiistoj kaj aliaj partianoj de aliaj maldekstraj politikaj organizoj, kiel Georgo Orvel' rakontas al ni en siaj Omaĝo al Katalunio kaj Farmo de bestoj, kiujn oni povas legi en kelkaj lingvoj hodiaŭ pro tio, ke maldekstraj ekstremismoj ne venkis en okcidenta Eŭropo. 

Kiel tio rilatas al PSOE? Vere ĉiel, ĉar dum Franko regis en Hispanio, de 1939, PSOE  malkreskis pri influo Felipe Gonzalez.en politiko hispana, tute malaperante ĝis la Kongreso de Suresnes, je la 11ª, 12ª kaj 13ª de oktobro de 1974. Estis kelkaj kongresoj antaŭ tiu dum la vivo de la Diktatoro, sed tiun oni konis pro tio, ke Felipe González Márquez iĝis la Ĝenerala Prezidanto de la partio. Je 1982, li iĝis Prezidento de Hispanio dum 13 jaroj, ĝis kiam je 1996 Jozefo Maria Aznar venkis kun Popola Partio. Dum la regado de Felipe Gonzalez Hispanio atingis periodon da libereco kiel neniam antaŭe okazis en la lando, sed bedaŭrinde komencis korupteca proceso, kiu ankoraŭ ne finiĝis, kaj socia kaj Sociala Sekurecoj, tiuj gravaj atingoj de la antaŭa reĝimo, estis en danĝero malaperi. Mi memoras ministro Solĉago diri, ke oni faru privatan pension, ĉar tiun publikan ne subtenos la malkresko de loĝantaro, kvankam vere tio, kio endaĝeriĝas ĝin de tiam estas la sistemo politika de partioj, kiu elspezas multe pli ol ĝi sukcesas enspezi malgraŭ la netolerebla sistemo pri impostoj, kiun ni suferas.

Post du periodoj regataj de PP, PSOE denove venkis en la balotado, kaj Josezo Ludoviko Rodriges Sapatero trovis buĝetan pluson, sed li rapide elspezis ĝin pere de subvencioj kaj aliaj ridindigaj politikoj (organizado de nenecesaj publikaj taskoj, dum aliajn necesajn, pagitajn de Eŭropo, kiel la Hidrologia Nacian Planon li neglektis). Se dum la regado de Felipe Gonzalez Sociala Sekureco preskaŭ frakasis, dum tiu pli mallonga de Sapatero la Hispana Ŝtato preskaŭ bankrotis. Oni scias nun, ke la distrumpetita paco kun ETA estis vere kapitulaco, laŭ kiu nun Hispanio havas partiojn, kiuj reprezentas teroristojn, en sia parlamento. Tio estas honto por la nacio de la estanto kaj la estonto.

Oni scias, ke la regoperiodo de Marjano Raĥoj ne estis tiom brila, kiel PPanoj provas konvinki nin, sed vere la ekonomio pliboniĝis, kaj nun, post la Mocio pri Deklaro de Nekonfido venkita de Pedro Sanchez, tiu ĉi iĝis Prezidento. Tamen, li ne organizis tuj novan balotadon, kiel li promesis, ĝis kiam li malvenkis la aprobon de la buĝeto nacia. Nun li havas pli da deputitoj ol lastfoje, kiam li havis malplej kvanto en la historio de sia partio, sed en la nova balotado, okazinta lastan aprilon, li sukcesis havi nur la saman kvanton da seĝoj, kiel Marjano Raĥoj en la antaŭa balotado. Tamen, li klopodas ricevi apogon parlamentan sen cesi ministerion al iu ajn partioj, nome PODEMOS aŭ CIUDADANOS.

Laste oni provas konvinki la popolon, ke ne estas same PSOE kaj Pedro Sanchez. Eraro: laŭ ĉi tiu politika sistemo da partioj, la partio estas la gvidanto, kaj la gvidanto imponas ĉion al anoj de la partio en kaj ekster parlamento. Se oni vere plenumos la leĝon, ne gravus vere tio, kiu partio ricevas pleje da seĝoj, ĉar ĉiu parlamentanoj voĉdous ĉiam laŭ sia konscienco por la plej bono de hispanoj. Sed artikolo 67.2 diras, ke "La anoj de la Ĝeneralaj Kortumoj ne estos ligitaj de imperativa mandato", kio signifas, vere, ke neniu povas diri al deputito tion, kion li devas voĉdoni. Partioj Politikaj inventis tiun monstraĵon, Disciplino de Partio, per kiu ili punas tiujn deputitojn, kiuj ne voĉdonas tiel, kiel sia gvidanto decidas. Tio estas kontraŭleĝe, sed ili prifajfas pri tio, ĉar leĝon faras ili, kaj ili kredas, ke ili povas fari ĉion, kion ili volas, ĉar ili estas preter leĝo. Bedaŭrinde por ni, la politika reĝimo devas ŝanĝi, por ke oni povos enkarcerigi tiujn perfortuloj, kiuj uzas la leĝon kontraŭ la popolo, anstataŭ por garantii kunvivadon kaj progreson por ĉiu hispano.

Mi devas agnoski, ke PSOE estas la plej influhava partio en Hispanio de kiam Fransisko Franko mortis. Dum li vivis, partioj politikaj estis malpemesitaj en Hispanio. La agado de PSOE kaj aliaj partioj montras, ke li pravis. Ĉar se estus demokrataj partioj en Hispanio, ili ne tolerus, ke parlamento ne reprezentos la popolon, kaj la tri povoj estus tute sendependaj en Hispanio. Sed tio ne okazas en Hispanio kaj ie ajn alia parto de Eŭropo, mi timas. Kaj pro tio, ke en Hispanio estas komplekso de malplivaloreco rilate al Eŭropo, oni opinias vaste en Hispanio, ke se tiu monstra politika sistemo de Eŭropo estas demokratio, tio, kion ni havas ĉi tie, ankaŭ estas demokratio. Sed politika sistemo, kiu ne reprezentas la popolon, ne estas demokratio, sed diktatoreco kun kelkaj kapoj anstataŭ unu, kiel okazis antaŭ kvardek jaroj.

Ĉu Hispanio iam elstaros firme kaj postulos ŝanĝon al vere demokrata sistemo politika? Mi dubas. Plaĉus al mi multe erari.


Kajeroj ~ Kajero 107ª ~ En PDF (paĝo 4ª)