Recenzo sago
Memoro.

Riveliga verko

Interesan libron mi ĵus legis, Memoro pri Komunismo, de Federico Jiménez Losantos. Mi kredas, ke li ne estas la plej ŝa­ta­ta aŭtoro de multaj el niaj le­gantoj, sed tamen li pensigas pri tre interesaj ideoj, kiel pro­pagan­do, mensogo kaj amasmurdo. Sed ni vidu, ke silentigi realon ne forbalaas ĝin, sed okazigos, ke ĝi borbalau nin.

Estas ok ĉapitroj, en kiuj la aŭtoro diskutas la misfarojn de komunismo, rakontante pri tio, kion ĝi faris de la komenco ĝis nun. Klariga estas la evidentigo, ke la plej grandajn kri­mojn kutime atribuitajn al Stalino, vere faris sanktigita Lenin' mem (vere nomita Vladimir Ilich Ulianov'), kiu nuligis ĉian povon krom tiu de li mem, en tiam nova Sovetunio. Stalino nur daŭrigis lian vojon. Riveliga estas ankaŭ la maniero per kiu la francaj komunistoj kaj ok­ci­denta socio ĝenerale kulpas pri la senkulpigo de la amasmurdoj de komunismo en la plej larĝa lando el la tuta mondo. Cent milionoj da mortintoj meritas multe pli da respekto ol tia, kian nia socio montras pri ili eĉ nun.

La Intercivitana Milito de His­pa­nio je 1936 ankaŭ ricevas tutan ĉapitron, per kiu ni konas la misfarojn de tiutempaj mal­deks­truloj, komunistoj, kiujn His­pa­nio suferis per tri versioj: anarĥiistoj, socialistoj kaj komu­nis­toj, kiuj batalis inter si, ĝis kiam restis nur tiuj, kiuj obeis Stalinon, tio estas, Sovetunion, kun la celo starigi Diktaturon de Proletaro, fakte Diktaturo de ununura persono, ĉu Stalino, ĉu surloka diktatoro. Oni priskribas tie ankaŭ la forrabon de la oro de la Banko de Hispanio pistolen­mane, kiun anko­raŭ Rusio ha­vas kontraŭleĝe kaj maletike.

Interesaj estas ankaŭ la ĉa­pi­tro pri deigita Ernesto Ĉe Ge­vara, psikopata murdisto, laŭ la teksto, kiu referencas al objek­tivaj pruvoj.

Sed plej trista estas la fakto, ke jam en la 16ª jarcento ver­kisto hispana, Pastro Mariana, avertis kontraŭ la malbonoj, kiuj sekvos el absoluta povo en malmultaj aŭ nur du manoj. Ni le­gas pri tio en Epilogo, sub­ĉapitro Dekalogo de Pastro Juan de Mariana:

7. [...] Laŭleĝaj princoj neni­am devas agi tiel, ke ŝajnas, ke ili ekzercas suverenecon ab­so­lutan, malligitan al la leĝo.

Li eĉ defendas la rajton mortigi reĝon, se nur kiel ekstrema rimedo.

Sed kulpas eŭropa, kaj ĉefe hispana kulturoj forgesi tiun gravan pensiston, kaj sentenco pri tiu peko estas komunismo.

Mi vere rekomendas legi ĉi tiun libron, ĉefe al maldekstruloj, por averti kontraŭ maljusteco kaj krimoj kontraŭ homeco.



Kajeroj ~ Kajero 107ª ~ En PDF (paĝo 8ª)