Movado sago

Ĉu vi 105os?

Montrealo estas grava urbo de Kanado, la sola amerika lando, kiun hispanoj ne konkeris en tiu kontinento. Francoj fondis ĝin je la 16ª jarcento, kaj de tiam ĝi havis preskaŭ senkonfliktan historion kun Usono. Nun ĝi estas la kavara plej granda urbo, kies anoj parolas la francan lingvon denaske.

Je 1910 fondinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, vizitis ĝin tuj post la Kongreso Universala en Washington, kaj je 1984 okcent du samideanoj partoprenis la 69an Universalan Kongreson en Vankuvero, urbo marborda je Brita Columbio. La venontan 1an de aŭgusto komencos la UK 105ª, kaj jam estas 173 aliĝintoj el 35 landoj. Ĉu vi, leganto, estos inter ili venontsomere? La kotizo estas €190 por anoj de UEA kaj €240 por ceteruloj. 

Sube vi vidas la kongresejon, kiu kuŝas je la urbocentro de Montrealo. Fakte la urbo estas sur insulo samnomita, en la Rivero Sankta Lorenzo, laŭ kiu esas aliaj 74 insuloj proksime de la urbo. Eble vi povos pro­meni laŭ la agrabla etoso de la riverbordoj magiaj de Sankta Lorenzo.

Kongresejo 105ª

Bedaŭrinde mi ne sukcesis ekkoni pri la antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj, sed oni jam antaŭparolas pri Toronto, Niagaraj akvofaloj, Kebeko... Oni povas ĝisdatiĝi pri la detaloj de la Universala Kongreso 105ª ĉe https://uea.org/kongresoj kaj https://esperanto2020.ca/eo/chefpagho/


Kajeroj ~ Kajero 108ª ~ En PDF (paĝo 7ª)