Recenzo sago

La ĉevalo de Troj'

Per sia verko La Iliado greka La verko de J.J. Benitez. poeto Homero rakontas, ke siaj prasamlandanoj prezentis antaŭ la muroj de anatolia urbo Trojo lignan ĉevalegon kiel tributon forlasontajn la landon, kaj ke trojanoj akceptis la donacon kiel pruvon pri venko kaj poste iris dormi. Tamen, dumnokte eliris la internon de tiu ĉevalo grekoj, kiuj malfermis la pordojn al ceteraj sampartianoj, kaj ili venkis tiun militon per tiu ruzo.

Mi legis pri tiu verko de Johano Jozefo Benitez', La ĉevalo de Trojo, de antaŭ multe da jaroj, sed mi ne legis ĝin, ĉar mi kredis, ke temas pri alia maniero rakonti la verkon de Homero. Tamen, amiko konsilis al mi legi ĝin per novaj okuloj, ĉar la libro tute ne rilatas al tio. Vere la ideo priskribita kaj de Homero kaj de Benitez estas invado nevidebla en fremdan etoson pere de homoj, kiuj poste profitos la aferon por si. Kaj tio estas la tuta rilato inter tiuj du verkoj. Benitez priskribas sekretan projekton de Usono, samtempa al tiu de vojaĝo al la Luno, kiu pro tio sukcesis senavertite: du militistoj usonaj saltis al jaro 30ª de nia erao, kaj parolis al Jesuo kaj ties disciploj, korektante multe da eraroj, kiujn ni akceptas nun kiel veron, inter ili pri la familio homa de Jesuo, kiu fakte ne estas Kristo, laŭ la libro de Benitez, ĉar li neniam intencis esti mesio tersence: li neniam intencis liberigi Izraelon el romianoj, sed homon el senamo.

Laŭ la jaroj J. J. Benítez verkis kaj publikigis dek volumojn pri tiu temo: 1 Jerusalemo, 2 Masada, 3 Saidan, 4 Nazaret, 5 Cesarea, 6 Hermón, 7 Nahum (pri urbo Kafarnaum'), 8 Jordan', 9 Caná kaj 10 La tago de la fulmo.

La verko estas impona laŭ siaj longo kaj rivelo. Se oni estas ĝisosta kristano, eble oni preferinde ne legu la libron, ĉar la aŭtoro rezonas kial multaj dogmoj estas troigoj kaj miskomprenoj de diversaj ekleziuloj. Sed se oni serĉas veron, oni ja povas konsideri legi tiun ĉi longan kaj interesvekan verkon, kiun oni povas trovi kaj en La Casa del Libro kaj en Amazon.


Kajeroj ~ Kajero 108ª ~ En PDF (paĝo 8ª)